MAVA HUNDO

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 18, 2022, 06:57 (792天前)

MAVA HUNDO

Estis mava hundo tiel mordema, ke ĝi ekatakis ĉiun homon, kiu ĝin renkontis. La mastro de l' hundo alligis al ĝi tintilon ĉe la kolo, por ke oni sin gardu ĉe ĝia alproksimiĝo. La hundo estis tre fiera pri la tintilo, kaj promenadis stratojn kun gaja tintado.

Unu olda ĉashundo iam diris al la tintilisto: Ŝajnas al mi, ke vi estas tre fiera pro la tintilo. Tamen vi sciu, ke ĝi ne estas por montri vian valoron, sed ĝi estas signo de via malhonoro, ĉar oni alligis ĝin al vi por ke oni evitu vin eksciante vian alproksimiĝon.

(2022.2.18)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum