Batalo pri la rusia ĉefdelegito

作者 aŭtoro: Libera Folio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 07, 2022, 15:04 (626天前)
编辑: Solis, 时间: Sunday, August 07, 2022, 15:09

La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion postulis komitatano Osmo Buller. En la posta vigla diskuto la estraro de UEA rifuzis diri sian opinion, dum la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio konsideras, ĉu REU entute restu landa asocio de UEA.

[image]
Svetlana Smetanina sur la fono de la varba bildo kiun ŝi komentis.

La komentoj, kiuj ekigis la diskuton pri la statuso de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, Svetlana Smetanina, aperis en Facebook la 26-an de julio, post kiam la ĉefdelegito de UEA en Latvio, Margarita Želve, okaze de la Esperanto-tago afiŝis varban bildon de UEA kun la teksto ”Esperanto – monda lingvo por dialogo, ne milito”.

En sia komento Svetlana Smetanina skribis: ”Domaĝe, ke UEA nur en la oka jaro de la milito en Donbaso rememoris pacon. Dum tiu tempo, la nazioj de Okcidenta Ukrainio mortigis 15 000 virinojn, la maljunulojn kaj infanojn de Donecko kaj Lugansk.”

La malvera aserto fidele spegulas la rusian propagandon pri la milito en Ukrainio, kiun ekde 2014 gvidis kaj financis la rusia registaro, ĝis la grandskala, neprovokita rusia atako, kiu komenciĝis en februaro 2022.

Responde al demando pri tio, ĉu vere ŝi subtenas la ”murdatakojn de Moskvo”, ŝi respondis jese:

[image]

Ŝajne intermiksante Latvion kaj Litovion, ŝi poste klarigis al la ĉefdelegito de UEA en Latvio, ke Litovio multe gajnis de la sovetia okupacio. Al kritikantoj ŝi respondis, ke tiuj estas ”zomb/i/igitaj” de usona propagando. La plej multajn el siaj koncernaj komentoj ŝi poste forigis.

Svetlana Smetanina estas ĉefdelegito de UEA en Rusio, sed ankaŭ eksa prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kaj ties reprezentanto en la komitato de UEA.

Reage al ŝiaj komentoj, la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, komitatano Osmo Buller, en la komitata diskutejo postulis, ke Smetanina ne daŭrigu kiel ĉefdelegito de UEA:

[image]
Osmo Buller.

– Svetlana Smetanina estas la ĉefdelegito de UEA por Rusio kaj en tiu funkcio la reprezentanto de UEA en sia lando. Ŝia elpaŝo tamen estas tute ne akceptebla por funkciulo de UEA, pro kio mi postulas, ke la Estraro esprimu al ŝi malkonfidon (Regularo pri Delegitoj, art. 7.2) kaj nuligu ŝian ĉefdelegitecon. Kiel difinite en la koncerna artikolo, la Estraro eĉ ne bezonas doni klarigon pri la kialo, kiu ĉi-kaze tamen estas evidenta.

Buller ricevis subtenon de kelkaj komitatanoj, interalie de Dennis Keefe kaj de Mark Fettes, antaŭa prezidanto de UEA:

– Mi plene konsentas kun Osmo kaj aliaj, ke tiu konduto malkonvenas al ĉefdelegito, kiu devas agi konforme al la Statuto de UEA kaj strebi en ĉiuj rilatoj esti digna reprezentanto de la Asocio. La Regularo diras simple, ke ĉefdelegito ”reprezentas la Asocion en iu lando.” Tio estas tute alia afero, ol reprezenti iun landon en la Asocio, des malpli ties ŝtatan politikon. Mi do dividas la opinion, ke esprimo de malkonfido estas necesa en ĉi tiu kazo, skribis Fettes.

Pluraj aliaj komitatanoj tamen kritikis la proponon.

– Forpelo de iu lando estus unua paŝo al forpelo de duono de la homaro, kiu ne kondamnis tiun landon, kaj tio ne kongruas kun mia koncepto de la universaleco de UEA, skribis François Lo Jacomo.

– Ĉu Osmo kaj Mark kaj kelkaj aliaj esperantistoj ne simple ripetas la propagandon de la usona registaro aperanta ĉiuminute en la tuta Okcidento? Mi ne komprenas, kial vi volas nepre entiri UEA-n en la militon, opiniis Renato Corsetti.

La sola reago flanke de la estraro de UEA estis tiu de ĝenerala sekretario Aleks Kadar, kiu asertis ke la estraro  ”tute ne ignoras ” la mesaĝon de Osmo Buller, sed estas plene okupata de kongresaj aferoj. La nuna estraro laŭ li ĉiuokaze ne povas decidi pri la afero, ĉar ĝi jam ne kunsidos antaŭ la UK, dum kiu estos elektita nova estraro.

– Estos tasko de la nova Estraro konfirmi/malkonfirmi ĉefdelegitojn. Tio okazos en la unuaj semajnoj de la nova periodo, skribis Kadar.

La komitatano A de Ukrainio, Jevhen Kovtonjuk, subtenis la proponon de Osmo Buller.

– Mi bedaŭras pri tiaj zombozuloj kiel Smetanina kaj ne konsideras tiujn serioze. /…/ Sed la sobran kaj logikan proponon de Osmo mi subtenas sendube, senhezite kaj senalternative!

Li samtempe avertis, ke multaj esperantistoj en Ukrainio nun dubas, ĉu en la nuna situacio entute indas ke Ukraina Esperanto-Asocio restu landa asocio de UEA, se en UEA membras la rusia REU.

Svetlana Smetanina estas ne nur ĉefdelegito de UEA en Rusio, sed ankaŭ la komitatano A por Rusio. Ŝi tamen ne partoprenis la diskuton en la komitata listo, kaj ŝajne eĉ ne konsciis pri ĝi, antaŭ ol Libera Folio petis ŝian komenton.

– Mi nenion volas komenti, ĉar ne sentas min kulpa, ŝi respondis.

Poste en la ĉefa retpoŝta diskutejo de Rusia Esperanto-Unio estiĝis vigla diskuto pri la temo. Parto de la diskutantoj tamen unue kredis, ke oni proponas eksigi Smetanina el la komitato de UEA, kvankam tio neniam estis proponita. La prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, klarigis la aferon jene:

[image]
Aleksandr Lebedev.

– Temas pri tio, ke en komitata listo de UEA leviĝis fare de sinjoro Buller freneza atako kontraŭ Svetlana kun proponoj eksigi ŝin de la posteno de ĉefdelegito de UEA por Rusio. Mi forte subtenas Svetlana-n kaj opinias, ke tiu ĉikanado fare de UEA-komitatanoj montras inklinon de tiuj komitatanoj al politika persekutado de homoj kun aliaj opinioj kaj foreston de kapablo kunlabori sur neŭtrala internacia kampo.

– Se Estraro de UEA dancos laŭ la ŝalmo de tiu komitata Buller-koterio, tiam ĝi montros, ke ankaŭ UEA entute havas inklinon al politika persekutado kaj ne plu estas neŭtrala organizaĵo. Mi proponis al nia Estraro (de REU), ke ni verku protestan leteron al UEA prie.

Aleksandr Lebedev mem pli frue publike subtenis  ”kompletan likvidon de la nuna ukraina ŝtato ”. Eblas demandi, kiom tio atestas pri  ”kapablo kunlabori sur neŭtrala internacia kampo ”.

Akre reagis en la REU-diskutejo Aleksandr Mitin:

– Se UEA ion  ”decidos ”, mi kiel estrarano tuj proponos haltigi membrecon de REU en UEA kaj pripensi, kion eblas organizi enkadre de BRICS. Ne pro mia propra politika pocizio, ne. Sed… Ĉu UEA kaj Eŭropo entute ne komprenas, ke per tiuj  ”sankcioj kontraŭ homoj ” ili nur helpas al rusianoj kuniĝi?

Li rapide ricevis subtenon de la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev:

– Ankaŭ ĉe mi lastajare ofte aperas tiu demando. La kotizojn al UEA ni akurate pagas, kaj ricevas lavangon de koto. En la vica Konferenco indas levi tiun demandon, ĉu ni deziras plu resti aliĝinta asocio de UEA.

Ivan Kossey eksuspektis grandan konspiron malantaŭ la afero:

– Se la UEA vere eksigos Sv. Smetanina, mi proponas haltigi la membrecon de REU en UEA kaj krei alternativan mondan organizaĵon de esperantistoj. Mi ne emas fari skandalojn kaj bruon. Miaj motivoj estas multe pli profundaj. Laŭ mia impreso la sekretaj servicoj de Usono kaj Britio kontrolas UEA-n trouzante ĝiajn eternajn financajn malfacilaĵojn. Tial UEA tute konscie sekvas  ”sendentan ” politikon, kiu rezultas stagnadon de Esperanto.

https://www.liberafolio.org/2022/08/02/batalo-pri-la-rusia-cefdelegito/


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum