Resaluton
Ŝajne mi denove povas atingi vin!
Saluton, karaj geamikoj... en tiu ĉi tre kriza tempo!
Ni esperu ke baldaŭ ĉio enordiĝu!
Kore,
Petro.
Resaluton
Milito! Oni faras grandan militon!
La vintro jam cedas al printempo. Ĉie ekregas la varma spiro de l' printempo. La suno milde ridetas, la brizo tikle karesas, la birdoj dancas en la aero, libere kaj gaje ...
Tamen, en tiel bela printempo oni okupiĝas per batalado en Ukrainio. Ondo post ondo da eksplodo de obusoj, ondo kaj ondo da krako de pafoj frakasis la trankvilan vivon. En la mondo iuj ridegas, aliaj ploregas, triaj ..., kvaraj ..., kvinaj, sesaj ... ...
Kia katastrofo!
Resaluton
Kara,
Vi pravas! Kia mondo!
Kiel eblas?
Ni esperu ke ĉesu la katastrofo tre baldaŭ!
Resaluton
Ondo post ondo da eksplodo de obusoj, ondo kaj ondo da krako de pafoj frakasis la trankvilan vivon.
( Ondo post ondo da eksplodoj, ondo kaj ondo da pafoj frakasis la trankvilan vivon.)
Ni esperu
Ni povas nur esperi ke realisma honesta penso revenu...
al Petro, pri afiŝoj en la malnova forumo
kara Petro,
Oni povas viziti la malnovan forumon antaŭ la 1-a de aprilo. Post tiu limdato, la malnova forumo fermiĝos.
Jen la adreso de la malnova forumo:
https://reto.cn/php/luntan-malnova
Kaj jen la tutaj afiŝoj, kiuj estis skribitaj de vi, aŭ en kiu estas via nomo:
https://reto.cn/php/luntan-malnova/index.php?mode=search&search=petro&search_su...