《MARTA 》(51)(52)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 12, 2023, 07:18 (470天前)

《MARTA 》(51)

— Ne, — li diris post momento, — ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj de io grava ... kio estas ...

La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo. Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia buŝo.

— Nu, — li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, — kio estas, kio vin tiel afliktas? diru ...

En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis lin amike.

— Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki viajn ŝercojn.

Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.

— Parolu kuraĝe, mia fratino! — li diris, — mi aŭskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo, kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona anĝelo-konfesprenanto ... Mi vin aŭskultos kun preteco por ĉio ... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj ... Se al Jadvinjo ekdoloris la nazeto aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas ... Se iu vin ofendis ... mi vokos lin al duelo aŭ ... aŭ mi lin prilaboros per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj ... per la memoro pri la infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas sango tiu sama kiel via!

Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambaŭ.

《MARTA 》(52)

— Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris post momento de ŝanceliĝado, — nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo ...

— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank' al Dio! mi spiras pli libere ... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo ...

— Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin ...

— Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon? ĉu ...

— Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel vi vidas, virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis ... malriĉa, kaj videble nenion povoscias ...

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

— Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! beau malheur ma foi! Tia juna kaj bela ...

Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.

Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la mastrino de la loĝejo.

(未完待续)

《MARTA 》(51)(52) 阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 12, 2023, 07:21 (470天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(51)(52)阅读札记:

1. Nu, — li diris, rigardante al ŝi en la okulojn,

—— 视觉表达:注视着某人的眼睛

2. En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino.

—— havis la aspekton de 有 ...... 外貌(样子);像 ...... 如:havi afablan aspekton; havi malraĉan aspekton; la urbo havis aspekton kvazaŭ en festo; la kamparo havis aspekton de ŝaka tabulo kun verdaj kaj flavaj kvadratoj. 类似上面表达,《法老王》书中屡见不鲜且使用频率很高。

3. Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.

—— elrektiĝis 直起身子; Elrektiĝu! 直起身子!请站(坐)直!

4. mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj

—— trans la montoj kaj maroj 越过万水千山

5. mi vokos lin al duelo aŭ ... aŭ mi lin prilaboros per bastono,

—— 我向他宣战(决斗),抑或用棍子教育他。

6. Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo,

—— havis deziron fari ion 想要做某事; jen ... jen ... jen ...

7. nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj,

—— havi influon sur 对某人(某事)有影响

8. Sed kio do povis fariĝi al ŝi?

—— 可她会有什么事呢?可她会发生什么事呢?不过她到底怎么啦?

9. Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel vi vidas, virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis ...

—— Lasu la ŝercojn, 别闹了;别开玩笑啦; kiel vi vidas, 如你所见的,(*kiom mi vidas);virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis ... 比我当初想像的还要不幸。数量比较状语从句。

10. ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis

—— 因为鲜红的门帘被拉开

11. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo.

—— faris kelkajn paŝojn antaŭen 向前迈了几步;kun mano apogita sur brako de brakseĝo. 一只手搭在椅背上。作状语。

12. kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo;

—— havis lokon 发生;举行;进行;有(某事),Festo havis lokon hieraŭ. 昨天过节。 kovris ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; 苍白的脸颊上泛起红晕

13. kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj.

—— 惨白的前额和泛着红晕的脸形成了鲜明的对比。 *kontrastis kun 与 ...... 形成对比

我的学习世界语的诀窍,很管用的哦!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, January 12, 2023, 08:15 (470天前) @ 雁过留声

我天天发帖,第一个阅读,自然我是第一个受益者!

学习外语,要日夕涵泳于其中。天天接触,就能和文字混个眼熟!信不信由你!

主题RSS Feed

powered by my little forum