《MARTA 》(53)(54)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 13, 2023, 07:44 (470天前)

《MARTA 》(53)

— Ĉu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu ĉe la eniro de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.

— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma voĉo, — mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino ...

Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi jam de longe pensis.

— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, sinjorino?

— Tial, — respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, — ĉar mi ne scias instrui.

Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per esprimo de premanta honto.

— Mi eraris pri mi mem, — ŝi diris plue; — fariĝinte malriĉa, mi komprenis, ke mi devas labori ... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj ... tial mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon ... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ĝin fundamente kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis ... Tio estis fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino ... fraŭlino Jadvigo povoscias multe pli ol mi.

Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn.

《MARTA 》(54)

— Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, — ŝi diris, — tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco ... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto ... mi pri tia instruado ne povas eĉ revi ... plue vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi ...

Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi diris:

— Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi ... mi havas konatojn, rilatojn ...

— Sinjorino, — diris Marta, levante la okulojn, — mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori ...

— Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? — rapide demandis la mastrino.

Marta longe silentis.

— Mi ne scias, — ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, — mi ne scias, kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.

Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis profunda humiliĝo.

— Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia filino.

Marta neante skuis la kapon.

— Ne, sinjorino, — ŝi diris, en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.

Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.

(未完待续)

《MARTA 》(53)(54)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 13, 2023, 07:49 (470天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(53)(54)阅读札记

1. — Ĉu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu ĉe la eniro de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.

—— ĉe la eniro de la juna vidvino 在那个小寡妇进来时,ĉe表时间,同时关系。

2. La koro de la bona virino ne permesis al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi jam de longe pensis.

—— 这种自动辞退的表示使这个好心的女人说不出她早已想说的话。ĉe在此表原因。ĉe也表示陪伴或服务于某人,如在以前发的《MARTA》(39)帖里:mia filino faris grandajn progresojn ĉe sia lasta instruantino. 我女儿在她最后一位女教师的教导下取得了很大的进步。

3. mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco

—— 我不应该昧着良心做事;我不该干违背良心的事

4. mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori ...

—— 我唯一的愿望就是找份工作,主系表结构,ricevi la eblon labori 动词不定式短语作表语;labori动词不定式作后置定语。

5. Marta neante skuis la kapon.

—— 还可以说:Marta nee skuis la kapon.

6. en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.

—— 我在音乐方面的修养比法文还要差十倍。比较状语从句。

7. Mario enpensiĝis.

—— Mario陷入了沉思。*profundiĝi (enprofundiĝi) en siaj pensoj; droni en medito

世界语说得流利准确不等于掌握了这门语言

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 13, 2023, 07:58 (470天前) @ 雁过留声

世界语说得流利准确不等于掌握了这门语言

玛尔塔好不容易找到了家教的工作,但她即将主动辞职。原因是,玛尔塔不能胜任,因为她的世界语掌握得不是很系统,她不想昧着良心做事误人子弟。从下面的这段文字里,我们会得到某种启示的。

— Mi eraris pri mi mem, — ŝi diris plue; — fariĝinte malriĉa, mi komprenis, ke mi devas labori ... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj ... tial mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon ... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ĝin fundamente kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis ... Tio estis fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino ... fraŭlino Jadvigo povoscias multe pli ol mi.

“我错估自己了,” 她继续说道。“到了无以为生的时候,我觉得我应该工作 ...... 我听说,也看到大部分贫苦的女人当了教师 ...... 我希望靠这种劳动过活 ...... 人家告诉我说,我只能教世界语,我也以为自己掌握了这门语言,因为我的世界语说得流利准确。但是现在我知道说得好还不等于真正懂得这门语言。我对它从来没有认真研究,小时候学到的一点也忘记了 ...... 这是片断的、肤浅的知识,因此不能牢牢记住是不足为怪的。先前教您的小姐的那个外国人是个优秀的教师。Jadvigo小姐比我懂得多 ......”

绿川英子和国际台的李玉萍读过《玛尔塔》

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 13, 2023, 08:15 (470天前) @ 雁过留声

据我所知,绿川英子和国际台的李玉萍读过《玛尔塔》!

见《绿川英子文集》182页:

Patrino! Bona, kara mia panjo! Vi volas eduki min kiel Martan, pri kiu mi ĵus legis. Vi ne malpermesas al mi lerni Esperanton, ĉar mi estas via Tinjo. ...

此外,国际台的李玉萍也读过《玛尔塔》,还写过简单的书评。

世界语说得流利准确不等于掌握了这门语言; nia kerna forto estas UEA.

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Friday, January 13, 2023, 11:43 (470天前) @ 雁过留声

所以,世界语 语言是民间的。正如国际世协说的要重视话语权一样。照历史经验不论是谁,世界语说得再流利它自己也不能完成历史职责。社会是发展的,语言也是,是不以人意识为转移的!

主题RSS Feed

powered by my little forum