《MARTA 》(81)(82)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 27, 2023, 07:05 (456天前)

《MARTA 》(81)

Evelino forte ekridis.

— Mi tion scias! — ŝi diris, ridegante senhalte.

— Kaj ke se mi estus sur via loko, — diris plue Mario, — mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio ili aspektus multe pli konvene ...

— Mi tion scias, mi scias! — diris la mastrino, ĉiam ridegante.

— Kaj sur ilian lokon, — finis Mario, — mi prenus virinojn, kiuj havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni ...

Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda seriozeco.

— Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj ... ili ja estas patroj de familioj ...

Nun Mario ekridetis.

— Mia kara, — ŝi diris, — mi devas denove fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne restigus post vi kapitalon. ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj?

Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan respondon.

《MARTA 》(82)

— Certe eĉ krom tiuj motivoj, — ŝi diris, levante la okulojn, — ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon?

— Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon, havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem konvinkiĝis ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino, kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta penso aperus en ŝia kapo ...

— Kara Mario! — ekkriis Evelino, — tion, kion vi diris, oni per nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj ... tiel facilanimaj ...

— Ĝi estas vero, — respondis Mario, serioze rigardante sian estintan koleginon, — sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas nun nek facilanima, nek nehonesta ... tamen se, petegante laboron kvazaŭ almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, kia ŝi fariĝos en la estonteco.

— Vi denove alpremas min al muro! — diris la mastrino de la magazeno, — bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin interesas, estas modelo kaj enkorbiĝo de virto, de seriozeco, de honesteco ... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne permesas eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?

Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: "nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori".

(未完待续)

你又让我为难了!

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 27, 2023, 07:08 (456天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(81)(82)阅读札记

1. Kaj ke se mi estus sur via loko,

—— 我如果是你,*sur ies loko 处于某人的地位

2. ili ja estas patroj de familioj ...

—— 他们是一家之主

3. mi devas denove fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli,

—— fari uzon el la rajtoj de kolegeco, 以老同学的资格行使权力 *fari uzon de rajto 行使权力; por diri al vi, ke 作前句的目的状语,al vi 是间接宾语,ke 的从句是不定式diri的直接宾语;tion, pri kio 是宾语从句。

4. Se ekzemple min trafus la malfeliĉo,

—— 比方说要是我遭到不幸 *Se引导非真实条件状语从句,trafus用虚拟语气,表示假设,不可能实现或难以实现。

5. ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?

—— 形容词konvena是形式宾语ĝin的宾语补足语,ĝin还可用tion来替代。形式宾语起“走形式的过渡作用”,无词义,指代后面ke的宾语从句,ke的宾语从句才是真正的宾语。

6. tion, kion vi diris, oni per nenio povas pruvi.

—— tion, kion为宾语从句。正常语序为:oni per nenio povas pruvi tion, kion vi diris,

7. Vi denove alpremas min al muro!

—— 你又让我为难了!

8. ŝi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi

—— kiujn 引导定从,与前面的la proprajn vortojn发生关系;定从中的主语是ĉi tiu,代替已经提到过的不在前句中作主语的Marta,以避免重复。

主题RSS Feed

powered by my little forum