《MARTA 》(95)(96)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 03, 2023, 07:37 (449天前)

《MARTA 》(95)

— Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.

— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ la aĝon de dekdu jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos ... Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — ŝi estos malbela, ŝi ne edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia patrino respondadis: — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho vi, virinaĉoj, virinaĉoj! — li diradis, — laŭ via cerbo, se oni nur ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsano! Ĉu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: — La manoj, mia sinjoro, tio estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dektri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank' al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas necesa ...

— Kaj ĉu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank' al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom da mono ... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon ... por la lernado de ambaŭ estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton ...

《MARTA 》(96)

— Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?

— Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas ... almenaŭ por loĝejo ni ne bezonas pagi ... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel feliĉa vi estas!

— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro ŝi ...

— Ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta.

— Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri ... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis ... neniu ŝin volis preni ... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis ... Cetere ŝi nenion bone povoscias ... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon ... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon ... Fine antaŭ du monatoj ŝi trovis laborenspezon ...

(未完待续)

《MARTA 》(95)(96)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 03, 2023, 07:39 (449天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(95)(96)阅读札记

1. Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj.

—— malpli juna ol mi per kelke da jaroj. 还可以:malpli juna ol mi je kelke da jaroj. = malpli juna ol mi kelkajn jarojn.

2. Mi havis la aĝon de dektri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni;

—— Mi havis la aĝon de dektri jaroj, 年龄的表达。还可以:Mi havis dektri jarojn. Mi estis dektrijara. Mi estis 13-jara. Mi estis dektri jarojn aĝa. Mi estis en mia dektria jaro.

3. kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank' al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas necesa ...

—— ĉion, kio 为定从。

4. Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna,

—— post la patro 父亲去世后

5. cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

—— per tio, kion 为方式状语从句。方式状语从句说明主句动作的方式、方法或工具。

6. estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en festo oni eliras en la mondon de Dio;

—— estas vero, ke 为主语从句。整天坐着工作,只有星期天和节日才能看看花花世界

7. mi sentas min tre feliĉa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn.

—— tre feliĉa 为宾补。不可以说:mi sentas tre feliĉa;tiujn, kiuj, 为宾从。

8. kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri ...

—— regas的用法不错。ne parolante jam pri 还可以说:por ne paroli pri

9. Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn.

—— krom tio, ke 为情况状语从句。起主句中情况状语的作用。上面是sed的并列句。前分句里含有tuj kiam(一...就...)引导的时从。montriĝis ankaŭ, ke是后分句的谓语和宾语,kiun为定从。

10. kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin foririgadis kun nenio;

—— 不论她到哪儿去找工作,人家都不要她。 kien ajn 为让步状语从句。让步状语从句表示阻碍主句动作发生的条件,但主句动作不顾这些条件的影响而照常进行。

11. kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon ...

—— 分别交代了la patrino,la malsana patro,la frato,la fratino家庭成员的情况。ke为原从。la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon ... 妹妹因为烦闷无聊同家人吵架。家里无柴无米

12. ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon ...

—— 我们认为她染上了肺病

《MARTA 》(95)(96)! 《马尔塔》

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Friday, February 03, 2023, 08:03 (449天前) @ 雁过留声

信仰没有钱也会饿死
,不对,信仰需要引导,世界语理论基础只需要半年就能打好。
陈毅总理说;努力把世界语当成一门对外宣传工具。
— li diradis,

主题RSS Feed

powered by my little forum