《MARTA 》(109)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, February 14, 2023, 07:21 (444天前)

《MARTA 》(109)

— Dudek spesdekoj en tago ... spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno ... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc ... sep kaj duono da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano ... sep kaj duono da spesdekoj la tagmanĝo ... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio ...

Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.

— Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn ... al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn ... por la vendita pelto mi ricevis dekkvin ... restas kvin ... Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝis ... lignon mi nepre bezonas aĉeti ... al la infano ĉiam estas malvarme ...

Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.

Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta, humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la amasoj.

— Kvin spesdekoj kaj tri ... estas ok, kaj unu ... estas naŭ ... naŭ deprenite de dudek estas dek-unu ...

Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj ...

Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive tre proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de malriĉeco ...

(未完待续)

《MARTA 》(109)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, February 14, 2023, 07:24 (444天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(109)阅读札记

1. Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.

—— malrapide kaj kun klinita kapo作状语。

2. al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn ...

—— 小店里我欠了tri spesmilojn ... *ŝuldi:欠 Vi ŝuldas al mi 20 juanoj; 应感激 Mi ŝuldas al li dankon por lia helpo al mi.

3. Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝis ...

—— 必须给Janjo买双鞋了,而我自己的鞋也穿破了

4. al la infano ĉiam estas malvarme ...

—— 孩子经常觉得冷

5. Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso.

—— Marta突然开始了一阵急促、剧烈的干咳。

6. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc;

—— 自打她成为Szwejc太太作坊里的女工那天起,已有一个月了。句子主干:Pasis (谓语) monato (主语) depost la tago (时状), en kiu定从。

7. en la daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la ĉarmege bela frunto troviĝis sulko.

—— 在这段时期里她改变了许多。在白皙透明的脸上出现了道道黄条纹,深陷的眼睛下面有了黑圈,美丽的前额当间现出了一道皱纹。mallumaj arkoj:黑色的弧形(黑眼圈);类似表达:havi bluaĵon sub la okulo 下眼睑发青(有黑眼圈);kiuj定从;ĉarmege bela = ĉiele bela

8. Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj,

—— 大城市的居民在宽阔的大街上喧嚷着,蠕动着,纷杂的的思绪也随之在广阔的空间里翱翔。

9. Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso!

—— 这是一种多么微不足道、多么枯燥无味的思想啊!感叹句。

10. dum ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj ...

—— 而随新年来临,人类陶醉在憧憬、感情和希望 ...... bolis de 因 ...... 而沸腾。

主题RSS Feed

powered by my little forum