《诗经》国风•桧风•素冠

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 09:33 (437天前)

《诗经》国风•桧风•素冠
素冠
庶见素冠兮?棘人栾栾兮,劳心慱慱兮。
庶见素衣兮?我心伤悲兮,聊与子同归兮。
庶见素韠兮?我心蕴结兮,聊与子如一兮。

Blanka ĉapo
Simpatio al tiu en funebro.

Vi portas blankan ĉapon en funebro,
jam malgraseta por laŭrite stari,
mi vee volus por vi ion fari.

Vi portas blankan veston en funebro,
mi neretenble sentas triston kore,
mi volus simpatii kun vi plore.

Vi portas blankan robon en funebro,
doloras mia koro kun ĉagreno,
mi volus funebri kun sama ĝeno.

elĉinigis Vejdo

为友而来,为诗而悦

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 09:49 (437天前) @ 喜欢诗词翻译

Vi portas blankan veston en funebro,
mi neretenble sentas triston kore,

*en funebro:服丧,戴孝,穿孝

*neretenble是笔误吧?nereteneble?

《MARTA 》(111)

作者 aŭtoro: 借光蹭热度, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 09:55 (437天前) @ Pipi

《MARTA 》(111)

Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.

Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis? Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia loko krom tiu, al kiu ŝi venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro? Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide mortas.

Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion, en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiun konsumadis kaj malfortigadis ŝian korpon.

Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.

Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj ...

(未完待续)

《MARTA 》(111)阅读札记

作者 aŭtoro: 借光蹭热度, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 09:57 (437天前) @ 借光蹭热度

《MARTA 》(111)阅读札记

1. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu rememoro,

—— 她只沉湎于(念念不忘)一个回忆

2. Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno,

—— 她恳求上帝,求他在世上赐她一个小小的地方,ke主从。

3.

《MARTA 》(111)阅读札记

作者 aŭtoro: 借光蹭热度, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 10:23 (437天前) @ 借光蹭热度

诗和小说同属文学范畴,应该放在一起学习!

为友而来,为诗而悦

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 10:21 (437天前) @ Pipi

是的,应该为reteneble,但我查了一下《世译诗经》的修订版,译者已把这句改为 mi sentas triston kaj ĉagrenon kore.

为友而来,为诗而悦

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 10:25 (437天前) @ 喜欢诗词翻译

嗯,知道的。我纠错是方便大家学习!

为友而来,为诗而悦

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Thursday, February 16, 2023, 12:37 (437天前) @ Pipi
编辑: Solis, 时间: Thursday, February 16, 2023, 13:23

mi venas por la amikoj , mi ĝojas pro la poemoj.

主题RSS Feed

powered by my little forum