《诗经》国风•曹风•候人

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, February 20, 2023, 09:18 (439天前)

《诗经》国风•曹风•候人
候人
彼候人兮,何戈与祋。彼其之子,三百赤芾。
维鹈在梁,不濡其翼。彼其之子,不称其服。
维鹈在梁,不濡其咮。彼其之子,不遂其媾。
荟兮蔚兮,南山朝隮。婉兮娈兮,季女斯饥。

Povraj intendantoj

La poeto montras simpation al la malaltrangaj intendantoj kaj ironion al malindaj novenomumitaj altranguloj.

Mantenante lancon, halebardon,
povraj intendantoj sen aŭdaco
akompanas tri cent korteganojn
en kostumo ruĝa al palaco.

Pelikanoj kaptas fiŝojn akve
eĉ sen akvi la flugilojn mire.
Tiuj korteganoj kontentiĝas
sed malindas je l’ titol’ suspire.

Pelikanoj kaptas fiŝojn akve
eĉ sen akvi l’ bekon nenifare.
Tiuj altranguloj do fieras
sed favoron perdos jen amare.

Nuboj kaj nebulo jen senlimas,
ĉielarkas sur sudmont’ matene.
La filinoj de la intendantoj
nun eltenas malsatadon pene.

elĉinigis Vejdo

《诗经》国风•曹风•候人

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, February 20, 2023, 09:24 (439天前) @ 喜欢诗词翻译

1. montras simpation al 向某人表示好感
2. halebardon 戟
3. en kostumo ruĝa 表穿着,介词短语作后置定语
4. Mantenante lancon, halebardon, 可以理解为:Tenante lancon kaj halebardon en la mano; Kun lanco kaj halebardo en la mano
5. 第一段整段为一句话。
6. Pelikanoj 鹈鹕

《MARTA 》(115)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 20, 2023, 10:01 (439天前) @ Pipi

《MARTA 》(115)

La libristo ŝajne efektive iom mirigita. En la daŭro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin interrompis.

— Sekve, — li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, — sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon?

— Nenian, — mallaŭte respondis Marta.

— Vi havis infanon ...

— Mi havas malgrandan filinon.

— Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?

— Ion mi trovis ... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago ...

— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du personoj! Tio estas ja plena mizerego!

— Mizerego, — ripetis Marta, — se ĝi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si: kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari ... ho, tio estas tia turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino!

(未完待续)

《MARTA 》(115)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 20, 2023, 10:03 (439天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(115)阅读札记

1. En la daŭro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora.

—— 瞬间,他用注意的、差不多是试探的目光看着站在他面前的女人。En la daŭro de momento 在瞬间;kiu引导定从。

2. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon.

—— 然而Marta年青而美丽的脸完全没有表现出难解之谜。

3. Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile legeblajn.

—— 在她脸上可以看到困苦、焦虑、空想和热求。有点类似:Oni facile legis mizeron, maltrankvilecon, ...

4. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj.

—— 书店主人的聪明的灰眼睛起初是试探地甚至严厉地望着她,后来逐渐变得温和了,最后垂下眼皮,陷入悲伤的沉思中。

5. En la daŭro de momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin interrompis.

—— 此时两人默不作声。书店主人先打破沉默。En la daŭro de momento 在瞬间。

6. Sekve, — li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, — sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon?

—— “这么说,” 他声音里略含迟疑地说,“Swicki先生去世时没有留下一点遗产?”

7. mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago ...

—— 我干裁缝,每天赚20spesdekojn. mi okupas min per kudrado, 我从事裁缝。

8. Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco;

—— 一看到我孩子的消瘦的脸蛋,一想起她的将来,我总感到悲观绝望。Malespero min kaptas, 我总感到悲观绝望。kapti: (疾病、感情等)侵袭,控制住;给以强烈感受:Lin atakis timo/teruro/doloro/kolero/ĝojo/rido/malespero/malsaneto/inspiro/agonio ...

9. sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo!

—— 可是当我想到自己现在不能为她做些什么,就惭愧得无地自容。ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! 我无时无刻不想摔在地上,在灰尘里滚我的头。ke引导结从。

10. Ĉar ekzistas ja homoj malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari?

—— 因为有许多穷苦人,他们能养活自己和孩子,为什么我却不能呢?eltiri: 抽出,拔出,逃脱,摆脱。

11. sed senti sin malforta kontraŭ ĝi,

—— 可是感到自己无力去战胜它。不要说:sed senti malforta kontraŭ ĝi,

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 20, 2023, 10:19 (439天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta.

— — — — ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta.

头像

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: Gajo, 来自 el: 湖南沅江 provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, February 21, 2023, 09:23 (438天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta.

— — — — ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta.
jen mia provo:
dum tiuj finecaj diroj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta. chu jes??

主题RSS Feed

powered by my little forum