《诗经》国风•曹风•下泉
《诗经》国风•曹风•下泉
下泉
冽彼下泉,浸彼苞稂。忾我寤叹,念彼周京。
冽彼下泉,浸彼苞萧。忾我寤叹,念彼京周。
冽彼下泉,浸彼苞蓍。忾我寤叹,念彼京师。
芃芃黍苗,阴雨膏之。四国有王,郇伯劳之。
Subtera fonto
Kanto pri sopiremo.
Tufoj da hundvostaj herboj dronas
en la frida fluo el la fonto.
Vekiĝinte, mi suspiras ade,
sopirante al ĉefurba rondo.
Tufoj da abrotanoj jen dronas
en malvarma fonta akvofluo.
Vekiĝinte, longe mi suspiras,
sopirante al ĉefurba bruo.
Tufoj da absintoj jen trempiĝas
en malvarma la fontakva rojo.
Vekiĝinte, mi senĉese veas,
sopirante al ĉefurbaj vojoj.
Tiam la grenplantoj ja prosperis,
nutrataj de favora pluvfalo.
La regnestro saĝe regas landon
kaj l’ popol’ obeis kun lojalo.
elĉinigis Vejdo