《MARTA 》(118)
《MARTA 》(118)
La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:
— Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj. La lastan vi jam preskaŭ la tutan elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.
Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.
— Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur nova kampo vi povas kaj devas ...
Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. La okuloj de Marta ekbrilis.
— Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata kaj neforgesebla sinjoro Swicki ...
Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.
— Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin en tre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da lecionoj ... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj ... tia devas esti la laborado de virino. Paŝo post paŝo kaj self-help ...
(未完待续)