《MARTA 》(119)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 24, 2023, 07:32 (438天前)

《MARTA 》(119)

Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.

— Ho, sinjoro! — ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la libristo. — Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.

Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.

Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj.

(未完待续)

《MARTA 》(119)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 24, 2023, 07:34 (438天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(119)阅读札记

1. Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.

—— Marta用颤抖的双手接过这本书。语序调整:Marta per tremantaj manoj prenis la libron donatan al ŝi.

2. Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.

—— 愿上帝降福于您,愿您心爱的人都幸福。(愿上帝给予你所爱的人以幸福酬报您。) rekompenci ... per ... 用 ...... 回报(酬报)......; tiuj, kiujn为定从。

3. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia.

—— 她又联想到另一件事。

4. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino,

—— “我的上帝,” 年轻的妇人自言自语地说。diris en sia spirito = diris al si en la pensoj (en sia koro) = diris al si mem.

5. La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn.

—— 她拿着好像烫手的小书。La libro, kiun ŝi portis,为定从。

6. Ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon.

—— 她想像箭一样飞快地到达她的房间,浏览一下这本可能给她带来生路的书。kun rapideco de sago 像箭一样飞快地,类似还有:kun ventega/fulma rapideco 像疾风/闪电一样快地; kun granda/terura rapideco 极其迅速地; por为目状;kiuj为定从,用过去将来时。

7. Dum la vojo tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da malgrandaj ŝuetoj.

—— 半路上她还是走进一家小鞋铺,买了一双小鞋。Dum la vojo = dumvoje; sur la vojo = survoje; kun ŝuoj介短作后定。

8. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la loĝejo de la kortisto.

—— 当她最后跑进了Piwna的大房子门口,她没有直接上楼梯,而是直奔院子,向看门人的小屋门口走去。

9. En la eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la patrino.

—— 小孩子的样子最近几个月比她妈妈变得更厉害。ol引导比从。

10. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.

—— Janjo的两颊深陷,覆盖了一层不健康的黄色,褐色的、有几处破烂了的小衣服像是挂在她消瘦的身上,那双黑眼睛失去了以前的光彩和活力,显得更大了,而表情是那样沉默、哀怨,这在身心都受折磨的孩子的眼里是显而易见的。distingiĝas per ... 以 ...... 而显得醒目。

11. Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita.

—— Janjo见了母亲并没有跑上来搂住她的脖子,没有像先前一样叽叽喳喳地说话,也没有拍手。她低着头,把瘦小而冻僵的小手藏在披在肩上的围巾下,跟她母亲一同走进顶楼的小房,接着身子缩成一团,坐在没有生火的灶前的地上。

12. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj.

—— Marta把书放在桌子上,从灶后面拿出几根木柴。Janjo用空洞无光的眼神看着她。

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 24, 2023, 07:40 (438天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta,

Lia rigardo — malrapide — — la vizaĝo de Marta,
Li malrapide — — — — la vizaĝo de Marta,

主题RSS Feed

powered by my little forum