《MARTA 》(123)
《MARTA 》(123)
Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo.
Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj, sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto. Post la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi volis viziti la konatan librejon.
La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la enirantino li faris tre afablan saluton.
— Vi jam finis vian laboron, — li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, — bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam ... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ĝi ne povas atendi ... hodiaŭ ĝi interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.
(未完待续)