《诗经》小雅•伐木

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, March 05, 2023, 09:20 (425天前)

《诗经》小雅•伐木
伐木
伐木丁丁,鸟鸣嘤嘤。出自幽谷,迁于乔木。嘤其鸣矣,求其友声。
相彼鸟矣,犹求友声。矧伊人矣,不求友生?神之听之,终和且平。
伐木许许,酾酒有藇!既有肥羜,以速诸父。宁适不来,微我弗顾。
於粲洒扫,陈馈八簋。既有肥牡,以速诸舅。宁适不来,微我有咎。
伐木于阪,酾酒有衍。笾豆有践,兄弟无远。民之失德,乾餱以愆。
有酒湑我,无酒酤我。坎坎鼓我,蹲蹲舞我。迨我暇矣,饮此湑矣。

Amikeco kaj parenceco
Odo pri regalo al amikoj kaj parencoj.

Hak! hak! aŭdiĝas el lignohakado,
pepado birda jen alŝvebas klare
el la profunda kaj kvieta valo
al l’ alta pinto de la arb’ senbare.
Eligas birdoj longajn, laŭtajn pepojn
por peti al kunuloj eĥi kare.

Eĉ birdoj peti al amikoj eĥi
per sia longa pepo atent-tira.
Ni homoj tamen devas amikiĝi
unu kun l’ alia per voj’ akira.
Se dio konas l’ amikiĝan vojon,
ni vivos vere en akord’ admira.

Hak! hak! hakadas arbojn oni pene,
mi jam preparas vinon kun prefero.
Mortigis ŝafon grasan prete mi kaj
invitas onklojn manĝi ĉe vespero.
Kial ili nun ne ankoraŭ venas?
Ĉu mi ne faras tion el sincero?

Mi jam balais domon hele pura,
kaj jam frandaĵojn surtabligis prete.
Kuiris grasan ŝafon mi prepare
por manĝi kun geparencoj laŭpete.
Kial ili nun ankoraŭ ne venas?
Do, ĉu mi faras ion maldiskrete?

Hakitaj arboj falas sur deklivon,
mi kribris vinon en pokalojn orde.
Jam ĉiuj pladoj staras sur la tablo,
atendas mi vin fratojn nun enkorte.
Malpacas homoj ofte disputante
pri l’ manĝaĵoj vitalaj malakorde.

Nu, drinku se vi havas bonan vinon,
se mankas ĝi, ni faras ĝin ĉi-hore.
Tamburon frapu ni nun kun plezuro
kaj dancu laŭ tamburbatoj fervore.
Ni nun liberan tempon havas ĝuste,
ni drinku l’ bonan vinon ja elkore.

elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•伐木

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Sunday, March 05, 2023, 09:41 (425天前) @ 喜欢诗词翻译

只有一个生词!

vitalaj: 生命的,与生命有关的,构成生命的

主题RSS Feed

powered by my little forum