《MARTA 》(129)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 06, 2023, 07:29 (423天前)

《MARTA 》(129)

La libristo levis la ŝultrojn.

— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj ...

— Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. — Ĉu vi scias, kio ĝi estas, tiu virina problemo?

Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam pli trankvila voĉo diris plue:

— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero. Legu miajn artikolojn.

— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke ...

— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, — vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj ... grandaj aŭtoritatoj ... Jen antaŭ ne longe doktoro Bischof ... vi scias ja, kiu estas Bischof?

— Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj ...

— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj ...

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato! ...

Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, estis — envio.

Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupo disiĝis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.

(未完待续)

《MARTA 》(129)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 06, 2023, 07:31 (423天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(129)阅读札记

1. La libristo levis la ŝultrojn.

—— 书店主人耸了耸肩。

2. — Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj.

—— “妇女问题!” 那位先生忽然涨红了脸,从椅子上跳下来,眼睛炯炯发光地说道。kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. 介短作状。

3. vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj ... grandaj aŭtoritatoj ...

—— 您至少不会鄙弃权威人士的意见 ...... 那些伟大的权威人士 ...... tion, kion 为宾从。

4. sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj ...

—— 可是除了您曲解了他的话,并且夸大了这番话的意义。我并不认为他有权发表那番定论,有权判决成千上万不幸的妇女 ...... krom tio, ke 为情况状语从句;havas la rajton elparoli = rajtas elparoli 有权做某事;kiu 为定从。

5. La unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas!

—— 闪现在她头脑里的第一个有意识的思想可以用这几个字来表示:“他们是多么幸福啊!” kiu定从;formuliĝis en la vortoj 简明陈述为几个单词。

6. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj.

—— 许多年轻人聚集在宫殿广阔的庭院里。他们穿着大学校服,脸上显出生气勃勃的样子。kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj. 作后定。

7. Post kelke da minutoj la grupo disiĝis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.

—— 过了一会儿,那群人散去了。他们相互告别,有些人喜形于色,有些人在沉思默想,另外一些人仍在热烈地交谈,三三两两地离开校园,消失在宽阔的人行道上熙来攘往的人群中。unuj ..., aliaj ..., aliaj ... 一些 ......, 一些 ......, 一些 ......

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 06, 2023, 07:35 (423天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Bonvolu sidi ĉi tie!
— ĉi tie, — —!

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 07, 2023, 06:52 (422天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Bonvolu sidi ĉi tie!
— ĉi tie, — —!

Bonvolu sidi ĉi tie!
= Sidu ĉi tie, mi petas!

主题RSS Feed

powered by my little forum