《MARTA 》(148)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 25, 2023, 06:54 (421天前)

《MARTA 》(148)

— Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! — murmuretis la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. — Ne, Karolino! Pro Dio, ne! — ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen radiantan; — mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon ...

— Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj anĝeloj unigos (unuigos?) vin kun via mortinta edzo! — eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino.

Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.

— Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! — ŝi diris per mallaŭta voĉo kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.

— Aŭskultu! — ŝi diris, — efektive mi volas ridi pri vi! vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano. Kaj tamen mi vin bedaŭras; mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela ... Sed ... sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj ... ne estas ja nepra devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.

Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi etendis al la fenestro.

— Pripensu, — ŝi diris, — tie estas tiel malvarme, multehome kaj samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos ... Returnu vin ...

— Lasu min, — diris Marta per voĉo obtuza sed forta, — mi vin ne insultas sed paroli kun vi mi ne povas ... mi venis ĉi tien, por havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj plej grandan honton de la vivo ... lasu min!

— Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi ... tiu juna homo, kiu hodiaŭ iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin ... li fordonos ĉion, kion li havas ...

— Lasu min! ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis sin al la pordo.

(未完待续)

《MARTA 》(148)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 25, 2023, 06:59 (421天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(148)阅读札记

1. — murmuretis la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo.

—— 寡妇轻轻地说,她的十指交错握着的双手无力地落在孝服上,她的胸脯因呼吸急促而起伏着。de表原因。

2. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton.

—— 我爱的人并没有把我当作一件东西看待。kiun定从;faris:使 ...... 成为。

3. Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas.

—— 虽然他已经死了,我还是爱他,我尊重他的姓,我用他的姓。kvankam让步状从;kiun定从。

4. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon ...

—— 对他的爱和怀念在我内心是圣坛,在它前面点着一盏充满了我心里的泪水的灯,照耀着我悲惨的道路 ......

5. — Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj anĝeloj unigos (unuigos?) vin kun via mortinta edzo!

—— 走这条路,你很快就会抵达Elizeajn的旷野,在那儿天使会把你和你死去的丈夫结合在一起!kie定从;unigos (unuigos?)括号里的单词是我打字时添加的,因为我觉得unigos时印误。

6. Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.

—— Marta站在离她几步远的地方,把黑色围巾披在头上。

7. — Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! — ŝi diris per mallaŭta voĉo kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo.

—— 跑到隔壁房间里,那儿在红木圆桌上已经点起了玫瑰色的挂灯。kie定从,也可用en kiu替换。

8. Ŝi estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.

—— ke oni tenas ŝin je la brako. 宾从。抓住她的胳膊;在她旁边站着Karolino,她的眼光是无精打采的,嘴唇颤抖着,干枯的额上显出许多小皱纹。

9. vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano.

—— 你兴高采烈,过于天真,还像个大孩子!

10. ĉar fine kion do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi?

—— 你将来怎么样,与我何干呢?tio, kio主语从句。

11. Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi etendis al la fenestro.

—— la duan相当于la alian.

12. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos ... Returnu vin ...

—— 人们会践踏你,困境会吞噬你 ......

13. li fordonos ĉion, kion li havas ...

—— 他会为你倾尽所有 ...... ĉion, kion定从。

14. — Lasu min! ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de la al ŝi klinita virino.

—— 放开我!Marta呻吟似地大声嚷着,拼力地从Karolino的手中抽出胳膊。ĉirkaŭprenitan de la mano de la al ŝi klinita virino. 还可以:ĉirkaŭprenitan de la mano de la virino klinita al ŝi.

Infana ludo: 完成同义句

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 25, 2023, 07:05 (421天前) @ 雁过留声

Infana ludo: 完成同义句

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi.
Ĉion mi permesis al vi — — —, ke vi faru tion ĉi.

答案

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 25, 2023, 08:45 (421天前) @ 雁过留声

根据所给的句子,完成同义句,每条线上限填一词:

Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi.
Ĉion mi permesis al vi — — —, ke vi faru tion ĉi.

答案:
Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi.
Ĉion mi permesis al vi kun la escepto, ke vi faru tion ĉi.

主题RSS Feed

powered by my little forum