《诗经》小雅•小旻

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 05, 2023, 10:04 (394天前)

《诗经》小雅•小旻
小旻
旻天疾威,敷于下土。谋犹回遹,何日斯沮?谋臧不从,不臧覆用。我视谋犹,亦孔之邛。
潝潝訿訿,亦孔之哀。谋之其臧,则具是违。谋之不臧,则具是依。我视谋犹,伊于胡厎。
我龟既厌,不我告犹。谋夫孔多,是用不集。发言盈庭,谁敢执其咎?如匪行迈谋,是用不得于道。
哀哉为犹,匪先民是程,匪大犹是经。维迩言是听,维迩言是争。如彼筑室于道谋,是用不溃于成。
国虽靡止,或圣或否。民虽靡膴,或哲或谋,或肃或艾。如彼泉流,无沦胥以败。
不敢暴虎,不敢冯河。人知其一,莫知其他。战战兢兢,如临深渊,如履薄冰。

Plendo de konsilisto
Satiro al la regnestro, kiu utiligas malsaĝajn lordojn por planado en la regado de la regno.

La Ĉielo senkompate kruela
faligas plagon al nia regn-tero.
La reĝaj politikoj vere mavas,
kiam formortos ili en malhelo?
Rimedojn bonajn li ne zorge uzas,
sed la malbonajn ŝatas kun favoro.
Do, laŭ mi tiuj mavaj politikoj
ne indas aplikiĝi kun frivolo?

La malnobluloj ne toleras dirojn
kontraŭajn, kiel tristinda afero!
Ili staras kontraŭ brila planado,
sed ne observas planon kun fidelo.
Konsentas ili pri l’ malbona plano
kaj strebas ĝin plenumi kun fervoro.
Strangaĵo tia en palaco daŭras
ĝis kiam? Afliktiĝas mi en koro.

Testudo mia jam enuas vere
kaj nu profetas plu en seriozo.
Abundas saĝaj konsilistoj reĝaj,
sed ne naskiĝas plan’ kun grandiozo.
Malsamaj voĉoj bruas en palaco,
racio tamen ne ’stas en apero.
Similas tio vojaĝon survojan,
ekiri oni devas jen kun celo.

Ho ve, la regno dronas en kaoso,
neniun leĝon sekvas la regantoj,
observas nek regulojn de prauloj.
Al la reĝo tre plaĉas flataj kantoj,
disputoj ja aperas en amaso.
Kiel domkonstruo, ju pli sugestoj,
des pli oni fuŝas en embaraso.

En nia eta regn’ sen forta leĝo
saĝec’ de homoj estas ne egala.
Kvakam popolo ne sufiĉe riĉas,
kelkaj tamen estas kun penso klara,
kaj kapablas regi la regnon bone.
Simile al la fluo el la fonto,
konduti oni povas ja bontone.

Ne batu tigron per la nuda mano
nek la riveron vadu sen boato.
Oni konas la danĝeron en tio,
sed ne la urĝan krizon en la ŝtato.
Fronte al l’ adversa situacio,
mi sentas kvazaŭ stari ĉe abismo,
kvazaŭ paŝi sur maldika glacio.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•小旻

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 05, 2023, 10:22 (394天前) @ 喜欢诗词翻译

没生词!

主题RSS Feed

powered by my little forum