《MARTA 》(167)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 11, 2023, 07:17 (393天前)

《MARTA 》(167)

Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris "mi dankas" kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.

En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj sidigis antaŭ ĝi Janjon.

Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.

La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos ... pli bonan komforton, kia freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!

— Hu! ŝi diris al si mem post momento, nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!

Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris en la librejo. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj memvole forlasis.

Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.

(未完待续)

《MARTA 》(167)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 11, 2023, 07:20 (393天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(167)阅读札记

1. Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero.

—— 这些话她说得又快又窘。说到末了,她畏怯地伸过手来,手里拿着一张spesmila monpapero的钞票。ĉe la lastaj vortoj = kun la lastaj vortoj.

2. Marta hezitis dum sekundo,

—— Marta只犹豫了一会儿。还可:Marta hezitis sekundon/minuton/momenton,

3. La panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.

—— 面包是给自己买的,牛奶和面粉是给孩子的。destinis:指定供 ...... 之用,准备供 ...... 之用。

4. En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj sidigis antaŭ ĝi Janjon.

—— 这一天她没再出去。她煮了奶油面粉粥,把它倒在一只陶钵子里,把Janjo放在陶钵子前。En tiu tago 还可以:Tiun tagon; Tiutage. pretigis manĝon 做饭,准备饭,还可以:preparis/kuiris manĝon;konsistantan el的短语作后定,是定从的短缩,扩展:kiu konsistis el ... 由 ...... 构成/组成。

5. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano,

—— 看来她头痛,她用瘦削的手撑着头。Ŝian malgrandan kapon置前加以强调,调整语序:ŝi sentis Ŝian malgrandan kapon tre peza, 这样看,tre peza作宾补。

6. La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano.

—— 第二天Marta在天色刚亮时看了一眼女儿的脸,她吃了一惊。La sekvantan tagon 还可以说:en la sekvanta/sekva tago; sekvatage; la postan tagon ... ĉe la matena lumo 在天色刚亮时;借着晨光。

7. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn.

—— Janjo比昨天更苍白了,在她深陷的、眼圈发青的眼睛里流露出一种无言的、但是叫人心痛的诉苦表情。年青的女人把头扭向窗口,痉挛地十指交叉合拢着双手。blue kadritaj okuloj 蓝眼圈的双眼,眼圈发青的双眼,可以理解为黑眼圈。类似表达还有:mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis. 凹陷的双眼下出现了黑眼圈。

8. Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos ... pli bonan komforton, kia freneza penso!

—— 如果我再不让她生活得好些,她就要生病了 ...... 更好的生活 —— 多么荒唐的想法啊!Se引导真实条件从句,故不用虚拟语气。freneza:疯狂的,荒诞/唐的。

9. Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!

—— 再过两三天我就没钱买柴给房间供热了,也不能做热东西给她吃了。

10. Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris en la librejo.

—— 她向Freta街走去。打开昏暗的裁缝店门时,她比走进书店时还要觉得奇怪。Malfermante的分短表时间,是时从的短缩,还可:kiam ŝi malfermis/ovris/apertigis ... ol为比从;tiam, kiam引导时从。

11. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj memvole forlasis.

—— 的确她感到了屈尊的感觉,但是重新得到几天前放弃的工作的渴望比这要强烈得多。Estas vero, ke主语从句;sed ĉi tiu sento estis nenio 这种感觉算不得什么(微不足道);en komparo kun 比起,还可:kompare kun;下面这个要重点梳理一下:la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, 这里的中心词是la dezirego,en ŝi reganta分短作定修饰la dezirego,调整语序看看:la dezirego reganta en ŝi,而esti denove akceptita en tiun lokon,又是不定式的被动式作后置定语,还接了方向格en tiun lokon。由此看,中心词la dezirego前后均有定语修饰。kiun定从。

如何分析较长的句子?我认为首先缩句找主干,如上句,缩句后:sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la dezirego,缩句后,读起来就轻松了。被删去的部分是附件,即定语和定语从句。

12. Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj.

—— Szwejc太太看见她来了,没有表现出一点惊讶。在这位严肃的妇人的嘴唇上掠过一丝冷笑,而她的眼睛在眼镜后面闪着凶狠的光。ekvidinte ŝin分短作时状,还可:post kiam ŝi ekvidis ŝin.

13. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.

—— 女工们都抬起头来看走进来的人,有的现出好奇,有的带着讥笑和恶意的满足。在二十多双眼睛的注视下,Marta感觉脸上和额上滚烫。unuj ... aliaj ... 一些(有的) ...... 一些(有的) ...... 如果还有,就说:unuj ... aliaj ... aliaj ... aliaj ... aliaj ... 这个表达还可:unuj ... aliaj ... triaj ... kvaraj ...... 还可:Iuj ... aliaj ... triaj ... kvaraj ...

我怕误人子弟,在此声明 ......

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 11, 2023, 08:31 (393天前) @ 雁过留声

我提供的中文,是我主观的胡编乱造,胡说八道,只起到帮助理解原文的作用,切勿对号入座以此为准,理解各异,可根据自己的思维去理解!

女人头发长而见识短

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 11, 2023, 08:57 (393天前) @ 雁过留声

Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.

主题RSS Feed

powered by my little forum