《MARTA 》(169)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 13, 2023, 07:30 (387天前)

《MARTA 》(169)

De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.

Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.

— Ne, — ŝi diris, ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlino Sofion (fraŭlinon Sofio?). Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.

— Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?

— Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la loko estas jam okupita ... mi ne povas.

Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, konsistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: — Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon ... alie ... ĝi malsaniĝos ... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto ŝi komencis iri laŭlonge de la strato Dluga. Irante, ŝi atente rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante, kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi deziras.

(未完待续)

《MARTA 》(169)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 13, 2023, 07:34 (387天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(169)阅读札记

1. Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.

—— levis la ŝultrojn 耸肩。

2. Por akcepti sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlino Sofion (fraŭlinon Sofio?).

—— 我们不能为了雇用自愿离职的Swicka太太,而辞掉昨天用进来的Sofio小姐。Por目状;fraŭlino Sofion (fraŭlinon Sofio?) 括弧里的单词是我打字时加的,因为我感觉前面的fraŭlino Sofion是印误。

3. — Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?

—— “这么说,您不用我啦?” Marta问。“我一点希望也没有吗?”

4. Mi tre bedaŭras, sed la loko estas jam okupita ... mi ne povas.

—— 我非常抱歉,但是已经没有位置了 ...... 我不能给您工作! sed la loko estas jam okupita 位置已经被占了。

5. Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo.

—— Marta几乎察觉不到地点了点头,走出了店外。per apenaŭ rimarkebla movo 用几乎察觉不到的动作。

6. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, konsistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta ridado.

—— 当她打开店门时,她听见背后低声的说话和含糊的嬉笑声。Malfermante la pordon,作时状,可扩展成时从;konsistantan el 由 ...... 构成/组成,作后定,可扩展成定从。

7. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto.

—— 她晓得她成了二十多个人嘲笑和不必要怜悯的对象,于是又感到胸前和头上热烘烘的。

8. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: — Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj!

—— 但当她一到街上,她脑子里又只想着一个念头:我不能就这样空手而归!troviĝis = sin trovis; ekregis:开始统治/控制。例句:Subite ekregis lin timo. 他突然害怕了。

9. Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon ...

—— viandan manĝon 荤菜。

10. Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi meditadis.

—— 她走了一阵子,好像漫无目标似的:忽而向右,忽而向左,忽而停在人行道中间,低头思索。kien宾从;kun klinita kapo 低头,作状,类似还有:kun kapo penda, kun kapo mallevita.

11. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis.

—— 她想错了:这家店并不像外表那样简陋。La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. 直译为:那个店的外表欺骗了她。例句:Mia espero min trompis. 我的希望破灭(落空)了。

12. Kontraŭe, en sufiĉe vasta ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj ŝtonoj.

—— 相反,里面有许多金器和宝石制品。

13. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj.

—— 他是一个身材不高的人,面色红润,头发有点斑白,唇边浮着善意的微笑,褐色的小眼睛里透着睿智。spriteco:灵性。

14. Ekvidinte la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi deziras.

—— 看见走进来的女人,他站起身来,问她有什么事。Ekvidinte la enirantan virinon, 分短作时状,可扩展成时从;kion引导宾从。

主题RSS Feed

powered by my little forum