《MARTA 》(170)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 14, 2023, 16:53 (402天前)

《MARTA 》(170)

— Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, — diris Marta; — mi pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.

— Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? — respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj, — kia do objekto ĝi estas?

Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.

— Kia do objekto ĝi estas? — denove demandis la juvelisto kaj ĵetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

— Edziĝa ringo, — respondis la virino.

— Edziĝa ringo! — malrapide ripetis la juvelisto.

— Edziĝa ringo, — mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, levante la kapojn.

— Edziĝa ringo, — diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi.

— Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! — ekkriis la juvelisto, de kies lipoj tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, el kiu konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.

(未完待续)

《MARTA 》(170)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 14, 2023, 16:57 (402天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(170)阅读札记


1. — Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis,

—— 请您原谅,也许我走错了地方。se引导条从。

2. — Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? — respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj,

—— kun la spritaj brilantaj okuloj, 闪着机灵而明亮的眼睛,介短作状。

3. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko.

—— Marta站在店zhongyang,眼睛凝视着地板。kun okuloj direktitaj al la planko. 介短作状。kun的两大用法,即作状和作定。

4. Ŝia vizaĝo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj streĉita.

—— 她的脸色严肃而紧张,像大理石一样苍白。

5. Oni povus diri, ke ŝi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.

—— esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.分短作后定,可扩成定从。

6. — denove demandis la juvelisto kaj ĵetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

—— 那珠宝商又问,不耐烦地看看刚才的工作。

7. — Edziĝa ringo, — diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon.

—— ankoraŭ unu fojon 再次,还可:ankoraŭfoje. elŝovis 伸出;detiris 脱下,摘下。

8. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi.

—— 她摇摇晃晃,放佛就要晕过去似的,本能地在找寻可以靠一靠的东西。sur kio定从。

9. Ŝi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, el kiu konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco.

—— 她现在正经历最艰难的、也许是她走过的贫困道路上最艰难的时刻。

10. Kiam ŝi estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.

—— 当她把手指上的结婚戒指脱下来时,她似乎觉得她又一次、而且是永远和世上唯一心爱的人诀别了,和幸福的、难以忘怀的过去诀别了。她的心痉挛地瑟缩着,脑子里一阵轰鸣。

主题RSS Feed

powered by my little forum