《诗经》小雅•頍弁

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, April 27, 2023, 09:41 (380天前)

《诗经》小雅•頍弁
頍弁
有頍者弁,实维伊何?尔酒既旨,尔肴既嘉。岂伊异人?兄弟匪他。
茑与女萝,施于松柏。未见君子,忧心奕奕;既见君子,庶几说怿。
有頍者弁,实维何期?尔酒既旨,尔肴既时。岂伊异人?兄弟具来。
茑与女萝,施于松上。未见君子,忧心怲怲;既见君子,庶几有臧。
有頍者弁,实维在首。尔酒既旨,尔肴既阜。岂伊异人?兄弟甥舅。
如彼雨雪,先集维霰。死丧无日,无几相见。乐酒今夕,君子维宴。

La palaca bankedo
Reganto regalas siajn amikojn kaj parencojn en la palaco.

Por kio lordoj portas peltan ĉapon
el bela cerva fel’ en ĉi okazo?
Jen via vino puras kaj dolĉetas,
manĝaĵoj viaj bongustas en vazo.
Neniu gasto ’stas en la bankedo,
krom fratoj kaj parencoj en intimo.
Lianoj kaj grimpplantoj ja vegetas
volvante ĉirkaŭ cipreso kaj pino.
Ne vidas mi la respektplenan lordon,
mi naskas ĉagreniĝon en la koro.
Kiam mi vidas lin en homamaso,
mi grade plezuriĝas kun adoro.

Por kio lordoj portas peltan ĉapon
el bela cerva fel’ en ĉi bankedo?
Ni venas drinki vian bonan vinon
kaj bongustajn frandaĵojn jam en preto.
Neniu gasto ’stas en la bankedo,
Jam ĉiuj fratoj venas por orgio.
Lianoj kaj grimpplantoj ja vegetas
volvante ĉirkaŭ pin’ en harmonio.
Ne vidas mi la elegantan lordon,
mi afliktiĝas triste kun anksio.
Kiam mi vidas lin en ĉeestantoj,
mi ekĝojegas ja kun simpatio..

Por kio lordoj portas peltan ĉapon
el bela cerva felo en ĉi horo?
Ni vian bonan vinon venas drinki
kaj bongustaĵojn al nia honoro.
Troviĝas ne fremdulo en festeno,
krom fratoj kaj parencoj en la halo.
Similas ni al pluv’ aŭ neĝo flirta,
finfine ni disiĝos en separo.
Alvenos certe l’ morto iutage,
ne multos la tagoj de rekuniĝo.
Ni drinku kiel eble ja plej multe
ĉi-nokte jen ĝis ebria vertiĝo.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•頍弁

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, April 27, 2023, 10:56 (380天前) @ 喜欢诗词翻译

1. Lianoj:藤
2. mi ekĝojegas ja kun simpatio.. 句尾两个点。
3. separo:(夫妻)分居

主题RSS Feed

powered by my little forum