头像

世界语原创小说:Ponto Super Baro-Rivero 堵河上的桥

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, May 21, 2023, 19:38 (341天前)
编辑: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 时间: Sunday, May 21, 2023, 19:52

本文发表在瑞士的《Literatura Foiro》上。

作者:殷嘉新

1

Mia familio loĝas apud la urbeto Yetan inter montegoj. Sur montdeklivo sidas mia domo konstruigita de la avo de mia avo. Preter la piedo de la deklivo fluas rivero nomata Baro. Mi ne scias, kial al ĝi oni donis tian nomon. Vere, ĝi ja devas nomiĝi Baro-rivero, ĉar ĝi baras al urbetanoj la vojon eliri eksteren. Por vendi legomojn en la urbo, oni devas unue per boateto veturi al Yeda-subdistrikto trans la rivero, kaj sekve per buso ĉirkaŭ tri horojn tra montegoj. Mi morte malamas la riveron. Iun tagon dum mia infaneco, la gepatroj vektportis batatojn por vendi en la urbo, kaj la prameto renversiĝis en la rivermezo. Tiam mi kaj la pliaĝa frato iĝis georfoj.

Niaj solaj parencoj estas la patroflanka onklo kaj liaj familianoj proksime loĝantaj. La onklo intencis nin kunvivigi kun sia familio, sed la onklino ne konsentis. Mi neniam plendas kontraŭ ŝi, ĉar ili, kun du infanoj, ankaŭ vivas malfacile. La onklo por ni plugas kaj semas en la kampo, dume mi kaj la frato akvumas kaj sterkas. Per la rikolto el la kampo, la vivgarantia mono el la registaro kaj vestoj donacitaj de bonkoruloj, mi kaj la frato povas nin mem vivteni. Danke al la registaro, mi kaj la frato povas lernejon viziti sen kotizadi. Sed la frato lernas maldiligente. Ĉiufoje kiam mi riproĉas lin pro tio, li ĉiam diras, ke li ne ŝatas lernadon nek volas lerni plu. Mi al li avertas, ke li neeble akiros bonan okupon se li ne bone lernas. Li ĉiam al mi replikas, ke li nur volas kulturi kampon aŭ fari alian fizikan laboron en la estonteco .

Hejme mi mastrumas. Ĉiumonate mi faras striktan budĝeton kaj elspezas ŝpareme. Tion la frato neniam prizorgas. Li estas silentema. Precipe kiam li renkontas nekonatojn, li kutime klinas la kapon. Li povas fari nenion alian ol laboron sur kampo. Mi lavas vestojn, preparas manĝaĵojn, sunumas litaĵojn, bredadas kokinojn, ordigas la ĉambrojn, kaj tiel plu, kvazaŭ mi estus la pliaĝa.
   

2

Iun sabaton matene de la jaro 2010, al mia hejmo venis kvar oranĝflave vestitaj geonkloj, kiuj estis volontuloj de Majtian Eduka Fondaĵo. De la ĉef-instruistino, mi jam informiĝis, ke la fondaĵo speciale helpas malriĉajn gelernantojn. Kvankam mi volis infuzi teon por la geonkloj, tamen bedaŭrinde, mi ne havis eĉ unu tefolion! Do, mi al ili prezentis boligitan akvon. Vizaĝe al la nekonatoj, la frato restis kvieta kiel venkita koko, apogante sin kontraŭ pordoklapo. Ja estis mi, la plijuna kvazaŭ la pliaĝa, kiu respondis la pridemandojn de la geonkloj. Iu onklo, permesite de mi, tie kaj ĉi tie en la domo fotadis per fotilo. Mi pensis, ke eble li estas mirigita de tia domo, kian li neniam vidis en la urbo. Levinte la kovrilon de la kuirpoto, la onklino vidis maizkaĉon kun batatpecoj kaj legomfolioj. Ŝokite, ŝi demandis al mi, ĉu tio ĉi ja estas manĝaĵo por ni. Jes. Tion ĉi ni manĝas dum la plejparto da tempo ĉiujare. Kial ĝi estas mirinda? Traserĉinte la kuirejon, ŝi eltrovis neniun manĝaĵon alian ol batatojn, maizfarunon kaj brasikojn. Plue ŝi demandis, ĉu en la domo troviĝas rizo kaj tritikfaruno. Tion ni ne povas senpripense aĉeti, esceptokaze de festoj kaj la Printempa Festivalo.

La onklino min ĉirkaŭprenis per siaj brakoj kaj eklarmis, dirante:“Infanoj, tro mizere vi vivas. Mi kordoloron sentas!” Sed mi neniam sentis min kaj la fraton mizeraj. Mi ne emis plori. Sentante min komforta en ŝia sino kaj flarante ŝian aromon, mi deziris, ke ŝi min brakumus pli longe.

Jam estis tagmeze, kiam la geonkloj foriris. Mi vere volis reteni ilin por tagmanĝo. La vortoj restis sur la lipoj. Konsiderinte, ke urbanoj ŝatas manĝi rizaĵon kaj frandaĵojn el tritikfaruno, kiuj ne troviĝas en mia hejmo, mi ne elbuŝigis la vortojn. Pardonu min, geonkloj! Vi alvenis de malproksime, kaj jam estis tempo tagmanĝi, sed mi povis vin regali per nenio. Ne al mi riproĉu sendecon, mi petas.

Per miaj rigardoj akompanante la Majtian-geonklojn foriri al la pramejo, mi ekhavis aspiron, ke en onta tempo la onklino povus min brakumi denove.


3

En Yetan troviĝas nur unu lernejo elementa. Ekde sia sepjara klaso, la frato devas loĝi kaj lerni en la mezlernejo trans la rivero. Mi permesas lin hejmenreveni nur unufoje po monato, ĉar la ir-kaj-revena prambiletoj kostas kvar jŭanojn, se li hejmenrevenus unufoje po semajno, sume dek ses jŭanoj elspeziĝus ĉiumonate. Tro multe! Semajnfine en la mezlerneja kantino je malkara prezo aĉeteblaj estas manĝaĵoj: rizaĵo, mantooj kaj ankaŭ pladoj kun viando. Kiel bone! Estas pli bone manĝi lerneje ol hejme. Ĉiu-semajnfine, la lavotaj vestoj de la frato estas hejmenportataj de mia kuzino, kaj ŝi poste transdonas al mia frato la vestojn lavitajn de mi.

Verdire mi sentas timon kiam mi sola restas hejme. Mi deziras, ke la frato povas ludi kune kun mi. Mi scias, ke la frato ankaŭ deziras min akompani. Tamen, ni ne kapablas pagi la prambiletojn. Ĉiu-vendrede post lecionoj, alkurinte al la riverrando, mi, stare sur la ŝtonego ĉe la pramejo, rigardas al la pramejo transa, kie la frato samtempe aperas, prenante siajn lavotajn vestojn kaj akompanante la kuzinon. La rivero Baro estas ne tre larĝa. Mi kaj la frato povas klare vidi unu la alian. Ni reciproke mansvingas kaj faras gestojn, eĉ iom kriegas kun manplatoj volvitaj ĉirkaŭ la buŝo kvazaŭ trumpeto. Mi apenaŭ povas klare aŭdi kion li krias. Tamen, ne gravas tio, kion li diras. Ja estas sufiĉe por mi aŭdi lian voĉon.


4

Ĉiun monaton kaj duono, kun donacoj, geonkloj kaj ankaŭ unu maljunulo de Majtian Eduka Fundaĵo venas al mia lernejo por doni lecionojn. Kvankam mi ne denove renkontis la onklinon, kiu min brakumis en mia hejmo, tamen, ĉiufoje mi povas de la Majtian-onklinoj ricevi intiman brakumon, kiu tre plaĉas al mi. Bonodoras ĉiu onklino. La aromo sentigas al mi feliĉon kaj ĝojon. La Majtian-volontuloj donas al ni kelkaj lecionoj: muziko, danco, filozofiaj fabeloj, legado de klasikaĵoj, papertranĉado kaj tiel plu. Tio sentigas al mi, ke tre brunta kaj brila estas la ekstera mondo. Mi vere esperas, ke estontece mi povos havi ŝancon travivi ekster la montegoj. Mi tre envias al urbaj gelernantoj, ke ili povas legi multe kaj lerni abunde.

Majtian Eduka Fundaĵo iniciatis programon nomatan “Unu Libro - Unu Infano”. De la fundaĵo ĉiu lernanto senpage ricevos unu elektitan de si libron, kaj post tralego interŝanĝos ĝin kun alia, ke ĉiu povos legadi kiel eble plej multe. Prenante la libroliston, mi sentis min okulkonfuza. Kiel multe da libroj! Kiel bone se mi povus ilin ĉiujn tralegi! Ekzaltite, ĉirkaŭante la diketa Majtian-onklon, mi kun dekkelkaj gelernantoj demandis: “Ĉu tiuj libroj vere senpage donaciĝos al ni?”Li respondis, ke la libroj estas kontribuitaj de bonkoruloj kun la espero, ke ni diligente legados ilin. Sekve ni postulis la onklon paroli pri Majtian Eduka Fundaĵo. Aŭdinte lian priparolon, mi ege kortuŝis. Neatendite, ekster la montegoj sin trovas multaj bonkoruloj, kiuj nin prizorgas sindoneme kaj senegoisme. Pri la maljunulo, kiu donas al ni lecionon de papertranĉado, oni diris, ke li loĝas en Wuhan, la provinca ĉefurbo fore je pli ol kvincent kilometroj, ĉiufoje li veturis al nia lernejo unue per vagonaro kaj sekve per buso, li per sia pensio aĉetis materialojn kaj ilojn por nia papertranĉado-leciono kaj li propramane faris la belajn kajtojn egajn kaj etajn por ni. Geonkloj kaj la maljunulo de Majtian, vi estas noblaj homoj. Mi volas fariĝi tia volontulino, kia vi. Post plenkresko, mi nepre helpos aliajn laŭeble. Nun mi ekkomprenis la signifon de amo al ĉiuj el la libro Reguloj por Junaj Homoj. La Majtian-onklo demandis al ni, kio estas nia revo. Mi diris, ke mi havas revon, ke iam mi povu kostruigi ponton super la rivero Baro por faciligi la vivon al la loĝantaron de la urbeto Yetan. Levante sian dikfingron, la onklo diris:“Eta knabino, tre bela estas via revo. Tio montras, ke vi havas bondeziron servadi aliajn. Vi havas animon por publika bono. Mi devas vin laŭdegi, tute egale, ĉu via revo povos realiĝi aŭ ne.”


5

Majtian Eduka Fundaĵo jam aprobis la peton por monhelpado al malriĉaj gelernantoj. En la nomlisto de la peticio sin trovis mia nomo. La frato ankaŭ ricevis la subvenicon. Preninte ilin, mi informiĝis, ke mia monhelpanto estas onklino de Mjaŭ-nacieco, kiu loĝas en gubernio de la okcidenta Hunan-provinco najbaranta al Guizhou-provinco. Kie estas la okcidenta Hunan? Kaj kie Guizhou? Ĝi devas esti tre malproksime, pli malproksime ol Wuhan, kie la maljunulo loĝas, ĉu ne? Onklino de Mjaŭ-nacieco? La onklino de Mjaŭ-nacieco prizorgas min! Ŝi certe estas afabla. Ĉu ankaŭ eliĝas la animplaĉa aromo el ŝia korpo? Kiel forte mi esperas, ke mi havos ŝancon vidi ŝin!

Iutage de majofino, la diketa Majtian-onklo al mi alportis kartonon, kiu poŝtsendiĝis de la Mjaŭ-onklino kiel donaco por la Infana Tago. En la kartono estis nova librujo, literaturaj libroj, saltŝnuroj, volanoj kaj paro de rakedoj, ankaŭ longa letero. Mia koro rapide batadis kaj la sango ŝvarme fluis. Mi preskaŭ eklarmis. Sed ne. Mi detenis min de larmoj. La onklo ŝaltis sian poŝtelefonon kaj lasis min spekti la foton de la Mjaŭ-onklino. Ah, kia belega onklino! Ŝiaj okuloj kaj grandas kaj brilas. Rideto restas sur ŝia vizaĝo. Ŝajnas, ke ŝi deziras kun mi interparoli. Spektante la foton, miaj okuloj estis vualatajn de larma nebulo. Mi vere emis plori, brue plori. Tamen, estis en la oficejo de geinstruistoj, mi ne devis plori, kaj mi devu esti malfebla knabino. En la hejmo troviĝis foto de la gepatroj, la ununura de ili. Sed la foto jam putris, ke la figuroj fariĝis malklaraj. Plurfoje en la sonĝo mi vidis la gepatrojn, kies figuroj ankaŭ estis malklaraj. Nokte de tiu tago, kiam mi spektis la foton de la Mjaŭ-onklino, en mia sonĝo, hejmenrevenis la patrino, kiu firme ĉirkaŭpremis min al sia brusto, ŝi odoris agrablan parfumon samkiel la Majtian-onklinoj, mi ŝin forpuŝis por rigardi ŝian vizaĝon, ĉifoje mi klarege vidis ŝian vizaĝon, ĝi similas al tiu de la Mjaŭ-onklino tenera kaj belega, mi ĵetis min en la patrinan sinon, plorege ekvokante “Panjo”.

Posttagmeze antaŭ la Aŭtunmeza Festo, Majtian-volontuloj al ni donacis diversajn lunkukojn. Multe da kunlernantoj bedaŭris ilin manĝi kaj metis en la librujon por gustumi kune kun siaj familianoj.

Vespere de la Aŭtunmeza Festo, la laktosimila lunlumo radiis tra la tero, mi apogis min kontraŭ kasiŝeloarbo apud la klasĉambro, kun lunkukoj en ambaŭ manoj kaj la okuloj fermitaj, imagante: la Mjaŭ-onklino iras al mi, mi al ŝi donas la lunkukojn, kiujn ŝi ne akceptas kaj lasas min manĝi, mi rifuzas kaj insiste al ŝi enbuŝigas la lunkukon pecon post peco, min varmigas la sunlumsimilaj ridetoj sur ŝia ronda vizaĝo.

En sia letero, la Mjaŭ-onklino skribis: “Mi ne atendas, ke vi nepre eniru faman universitaton kaj fariĝos eminentulino kun granda atingaĵo. Mi nur esperas, ke ambaŭ vi kaj via frato povos esti sanaj kaj ĝoje kreskadi, kaj en la estonteco memvivtenadi kaj senĉagreni dumvive.”Tamen mi ne devas mempostuli tiel malmulte. Mi neeble atendas, ke la frato povos eniri universitaton, ĉar li ne interesiĝas pri lernado . Mi mem devas lernadi intense por viziti universitaton.

6

Somere de la jaro 2002.

Ambaŭborde de la rivero Baro jam pavimiĝis novaj asfaltitaj ŝoseoj, por ke veturiloj povu kuri pli sekure ol antaŭe. Oni povas fari negocojn pli facile, do la vivnivelo de la urbeta loĝantaro altiĝas iom post iom. Majtian Eduka Fundaĵo ankoraŭ daŭrigas sian helpon al ĉitieaj malriĉaj gelernantoj per diversaj rimedoj. Ĉiujare la plejparto de la diplomiĝintaj geknaboj eliris ekster la montegojn por realigi sian revon.

Alproksimiĝis la tempo malfermi lernejon. Ĉe la pordego de Yetan Elementa Lernejo , stariĝis svelta junulino, portante surkape ĉapelon kun la oranĝflava Majtian-signo kaj surdorse sakon ŝvele larĝan ankaŭ kun la signo. Ŝi, aspektante tre laca, longe fiksis siajn okulojn sur la ŝildo super la pordolintelo. Junulo, aspektante simpla kaj honesta, alkuris kun ŝvitgutoj rulantaj de sur la vizaĝo.

“Franjo,”viŝante la ŝviton survizaĝe per basko, la junulo ridete diris: “ĵus ĉe la stacio, mi sciiĝis de la ŝoforo, ke vi jam elbusiĝis kaj foriris. Ne eltrovinte vin survoje, mi divenis, ke vi certe iris ĉi tien. Vi jam ne ĉeestis hejme dum kelkaj jaroj. Finfine reveninte, vi devus unue viziti la hejmon. Postnelonge vi ĉi tie eklaboros. Ĉu vi timas, ke vi ne havos tempon viziti ĝin?”

La frato prenis la sakon de la fratino, kaj ĉi tiu ŝerce diris: “Kelkaj jaroj pasis, fraĉjo, viaj vortoj plimultiĝis. Vi jam progresis. Mi ne hejmeniris pro maltrankvilo, ke vi pigrulo eble ne ordigis la domon, kiu certe malpuras terure.”

“Ve! Franjo, vi ankoraŭ estas tiel kritikema, ke min ekriproĉas vi eĉ je la unua rigardo al mi post pluraj jaroj. Ne estu tiel.”

Dum ili interparolis, la maljuna pordisto, rigardinte la oranĝflavan Majtian-signon surĉapele kaj sursake de la junulino, varme invitis la gefratojn eniri en sian dometon por teon trinki.

La pordisto tamen perplekse diris: “La lernejo ankoraŭ ne malfermiĝas, pro kio vi Majtian-anoj jam alvenis? Antaŭe ĉiufoje alvenis kelkaj aŭ dekkelkaj homoj per veturiloj. Hodiaŭ kial venis vi sola?”

La junulino ridetis, dirante: “Onklo, mi estas lokano de Yetan-urbeto, iama lernantino de ĉi tiu lernejo. Diplomiĝinte el universitato, mi baldaŭ ekservos ĉi tie kiel instruistino. Nu, tuj elbusiĝinte, mi unue venis ĉi tien.”

“Ho, ho.”La pordisto kun aprezo rigardis la junulinon, dirante: “Vere laŭdindaj estas vi, Majtian-anoj, kiujn la infanoj ŝatas elkore. Vi tiom bone traktadas la infanojn, ke ili ĉiuj sentas sin feliĉaj kun via helpo. Bonvole iru spekti la galerion, en kiu eksponiĝas bildoj de Majtian-anoj kaj infanoj”

El la bildoj la junulino trovis sian foton. Kun eksciteco ŝi kriis:”Ha, de kie venas tiu ĉi foto, kiun eĉ mi mem ne posedas? Kiam mi forlasis la lernejon, mi estis tre juna. Plenkreskinte, mi multe ŝanĝiĝis je la aspekto. Ĉu la geinstruistoj ankoraŭ povus min rekoni?”

La frato apude murmuris kvazaŭ al si mem: “Jes, ĉio multe ŝanĝiĝis. Duoble grandiĝis la lernejo. En la urbeto plimultiĝis novaj domoj kaj la vojoj ankaŭ ŝanĝiĝis, jam plilarĝiĝis. Sed, sed ...”

“Kion signifas via sed?”

“Sed la ponto super la rivero Baro, pri kiu vi revadas, ankoraŭ ne aperas. Hihi...”

“La ponto super Baro?” Paŭzinte momenton la junulino diris: “Ĝi jam konstruiĝis.”

La frato konfuze rigardis la fratinon.

Fingre montrinte al la galerio kaj sekve al sia brusto, la junulino emocie diris: “La ponto kuŝas ĉi tie, en la koro de popolanoj. Ĝi ja estas oranĝflava korliga ponto !”

头像

Vere viveca enhavo kaj brila verko leginda!

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Monday, May 22, 2023, 11:08 (340天前) @ 殷嘉新 Yin Jiaxin

Mi proponas, ke vi sendu la verkon al Vejdo por ke li aldonu ĝin en sian kolekton de esperantaj verkoj kaj tradukoj.
Krome, mi ankaŭ deziras, ke mi povos legi pli da esperantaj verkoj de vi.
Sukceson kaj progreson al vi!

头像

Vere viveca enhavo kaj brila verko leginda!

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, May 22, 2023, 14:34 (340天前) @ Miaohui

Koran dankon al vi! Bonan ideon vi proponis. Mi nepre provos skribi kiel eble plej multe.

主题RSS Feed

powered by my little forum