《诗经》大雅•既醉

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, May 27, 2023, 09:42 (336天前)

《诗经》大雅•既醉
既醉
既醉以酒,既饱以德。君子万年,介尔景福。
既醉以酒,尔肴既将。君子万年,介尔昭明。
昭明有融,高朗令终,令终有俶。公尸嘉告。
其告维何?笾豆静嘉。朋友攸摄,摄以威仪。
威仪孔时,君子有孝子。孝子不匮,永锡尔类。
其类维何?室家之壸。君子万年,永锡祚胤。
其胤维何?天被尔禄。君子万年,景命有仆。
其仆维何?釐尔女士。釐尔女士,从以孙子。

Ebriiĝo en drinkado
Festenado post kulto.

Ebriiĝas ni de dolĉa vino,
vi gastama montras vin sincere.
Ni deziras al vi longan vivon
kaj feliĉojn ĝuos vi espere.

Ebriiĝas ni de bona vino,
viaj pladoj ’stas bongustaj vere.
Ni deziras al vi longan vivon,
kaj vi vivos komforte brilhele.

Via perspektivo vere belas,
pro saĝeco via lume brila.
Bona ek’ al bona fino iras,
aŭskultu al dia vort’ konsila.

Kion Dio voĉe diris al vi?
L’oferaĵoj taŭgas por satĝuo.
L’ amikaro helpas en kultado,
Rito estas solena kontribuo.

La kultado iras senerare,
vi vin montras sindonema pie.
Pro senlima pia sindonemo,
La Ĉielo benas vin magie.

Kio estas la ĉielaj benoj?
Paco kaj trankvil’ en familio.
Ni deziras al vi longan vivon,
viaj benoj iras en serio.

Kio estas benoj el Ĉielo?
Vi feliĉe sidas sur la trono.
Ni deziras al vi longan vivon,
kaj vi havos idojn sub dispono.

Kion dotas al vi la Ĉielo?
Grupo da gefiloj kaj edzinoj.
Grupo da edzinoj kaj gefiloj
vin ĉirkaŭas strikte en intimo.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum