La Internacia Asocio de Libera Penso estas 10-jara

作者 aŭtoro: Doviro, 来自 el: 法国 Francio, 发表于 afiŝita je Friday, June 16, 2023, 03:05 (323天前)

En la 10-a de aŭgusto 2021, niaj sudamerikaj geamikoj kaj gekunuloj digne kuncelebris la 10-an datrevenon de fondiĝo de AILP en OSLO

Pli malpli kvindeko da liberpensuloj el Panamo, Ekvadoro, Ĉilio, Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo kaj aliaj landoj partoprenis tiun vidkunveno organizita de la Centro de Estudios Sociales José Mejía Lequericia de Ecuador (Centro por Socialaj Studoj José Mejía Lequericia, el Ekvadoro), sub prezido de Eduardo Puente, prezidanto.

Ĉeestis Antonio VERGARA, Mónica RODRÍGUEZ, Edgar JARRIN, Alfredo LASTRA, Gabriela ROSAS, Alicia PODESTA kaj multaj aliaj.

La partoprenintoj aŭdis tri prelegojn pri la gravaj laboroj realigitaj dum la internaciaj kongresoj de AILP:
Unua prezentado temis pri la Historio de Liberpensado, fare de Alfredo Jiménez Barros el Panamo;
La dua, prezentita de Ignacio González Toledo, el Ekvadoro, rememoras la laborojn de la kongresoj okazintaj en Mar del Plata, Kito kaj Valparaiso;
Fine, Antonio Vergara prezentis AILP-on, ties instancojn kaj delegitarojn en internaciaj institucioj.

La partoprenintoj ĝuis la kunvenon, kaj kelkaj inter ili elsendos mesaĝojn al la kongreso de FNLP.

Ili ĝojiĝas pri la ebleco kuncelebradi venontan internacian kongreso en Madrido, dum februaro 2022 (konfirmota de la instancoj de Laika Eŭropo).
La Internacio Asocio de Libera Penso

Kion vi pensas?

Plej amike.

主题RSS Feed

powered by my little forum