《法老王》21

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Sunday, June 25, 2023, 09:01 (308天前)

ĈAPITRO X (2-1)

Subite la kanto eksilentis, sufokita de la tumulto kaj de la bruo kvazaŭ de multe da kurantoj.
― Idolistoj!... malamikoj de Egipto!... ― kriis iu. ― Vi kantas, kiam ni ĉiuj dronas en la malĝojo, kaj vi laŭdas la Hebreinon, kiu per siaj sorĉoj haltigis la fluon de Nilo...
― Ve al vi! ― kriis alia. ― Vi piedpremas la teron de la kronprinco... La morto falos sur vin kaj sur viajn infanojn!...
― Ni foriros, sed eliru la Hebreino al ni, por ke ni prezentu al ŝi nian mizeron...
― Ni forkuru!... ― kriis Tafet.
― Kien? ― demandis Gedeono.
― Neniam! ― respondis Sara, sur kies dolĉa vizaĝo aperis la ruĝo de la kolero. ― Ĉu mi ne apartenas al la kronprinco, antaŭ kiu ĉi tiuj homoj falas teren?
Kaj antaŭ kiam la patro kaj servistino povis oponi, ŝi elkuris sur la terason, en sia blanka vesto, kriante al la amaso trans la muro:
― Jen mi estas!... Kion vi volas de mi?...
La bruo ĉesis por unu momento, sed ree eksonis minacaj voĉoj:
― Estu malbenita, fremdulino, kies peko haltigas la akvojn de Nilo!...
En la aero ekfajfis kelke da ŝtonoj, blinde ĵetitaj; unu trafis la frunton de Sara:
― Patro!... ― ekkriis ŝi, kaptante sin je la kapo.
La patro prenis ŝin rapide sur la brakojn kaj forportis de la teraso. En la nokta mallumo oni vidis nudajn homojn en blankaj kufoj kaj antaŭtukoj, transirantajn la muron.
Malsupre Tafet kriis ĝis perdo de l' spiro, kaj la sklavo Negro, kaptinte hakilon stariĝis en la pordo de l' domo, minacante frakasi la kapon al ĉiu, kiu kuraĝos eniri.
― Donu ŝtonojn por ĉi tiu nubia hundo! ― kriis al la popolamaso tiuj, kiuj estis sur la muro.
Sed subite la amaso eksilentis, ĉar el la fundo de l' ĝardeno eliris homo kun razita kapo, vestita per pantera felo.
― Profeto!... Sankta patro!... ― oni murmuretis en la amaso.
Tiuj, kiuj estis sur la muro, komencis desalti.
― Egipta popolo ― diris la pastro per trankvila voĉo ― je kiu rajto vi levas la manon kontraŭ la propraĵo de la kronprinco?
― Tie loĝas malpura Hebreino, kiu haltigas Nilon... Ve al ni!... mizero kaj malsato pendas super Malsupra Egipto.
― Homoj de malbona kredo aŭ de malforta saĝo ― diris la pastro ― kie vi aŭdis, ke unu sola virino povus haltigi la volon de l' dioj? Ĉiujare en la monato Tot Nilo komencas leviĝi kaj kreskas ĝis la monato Ĥoiack. Ĉu iam okazis alie, kvankam nia lando ĉiam estas plena de eksterlanduloj, iafoje de fremdaj pastroj kaj princoj, kiuj ĝemante en la malfacila laboro de l' malliberuloj povis de kolero kaj ĉagreno ĵeti plej terurajn malbenojn?... Ili sendube deziris faligi sur niajn kapojn ĉiajn malfeliĉojn, kaj pli ol unu, el ili donus sian vivon, por ke la suno ne leviĝu super Egipto, aŭ Nilo ne superverŝu la landon en la komenco de l' jaro. Kaj kia estas la rezultato de iliaj preĝoj?... Aŭ la ĉielo ne aŭskultis ilin, aŭ la fremdaj dioj estis senfortaj apud niaj. Kiamaniere do virino, kiu estas feliĉa inter ni, povus altiri malfeliĉegon, kian ne povis alvoki niaj plej potencaj malamikoj?
― La sankta patro diras veron!... Saĝaj estas la vortoj de la profeto! ― oni kriis en la amaso.
― Tamen Messu, la estro, de Hebreoj, faris mallumon kaj peston en Egipto!... ― oponis unu voĉo.
― Kiu diris tion, eliru antaŭen... ― diris la pastro. ― Mi alvokas lin, li elpaŝu, se li ne estas malamiko de la egipta popolo...
La popolamaso murmuris, kiel vento fluganta de malproksime inter la arboj, sed neniu eliris.
― Vere mi diras ― daŭrigis la pastro ― ke inter vi rondiras malbonaj homoj, kiel hienoj en la ŝafejo. Via mizero estas por ili indiferenta, sed ili volas igi vin detrui la domon de l' kronprinco kaj ribeli kontraŭ la faraono. Kaj se sukcesus ilia malnobla intenco kaj se el via brusto komencus flui sango, tiuj ĉi homoj sin kaŝus de la lancoj, kiel nun ili sin kaŝas post mia alvoko...
― Aŭskultu la profeton!... Gloro al vi, dia viro!... ― kriis la amaso, klinante la kapojn.
La pli piaj falis teren.
― Aŭskultu min egipta popolo... Pro via kredo al la vortoj de l' pastro, pro la obeo al la faraono kaj kronprinco, pro la respekto al la dia servisto, favoro ekbrilos super vi. Iru en paco en viajn domojn, kaj eble antaŭ kiam vi atingos la malsupron de l' monteto, Nilo komencos leviĝi...
― Tiel okazu...
― Iru!... Ju pli granda estos via kredo kaj pieco, des pli baldaŭ vi ekvidos la signon de la favoro...
― Ni iru!... ni iru!... Estu benata profeto, filo de profetoj...
Ili komencis disiri, kisante la vestojn de l' pastro... Subite iu ekkriis:
― Miraklo!... La miraklo plenumiĝas...
― Sur la turo de Memfiso oni eklumigis la lanternon... Nilo leviĝas!... Rigardu, pli kaj pli multe da lumoj!... Vere, parolis al ni granda sanktulo... Vivu eterne!...
Oni sin turnis al la pastro, sed li malaperis inter la ombroj.
La popolamaso, antaŭ momento ekscitita, poste mirigita kaj plena de dankemo, forgesis sian koleron kaj la pastron, farantan miraklojn. Freneza ĝojo ekregis ĝin kaj ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj sonis granda kanto de la kunveninta popolo:
"Saluton al vi, ho Nilo, ho sankta rivero, kiu aperis en ĉi tiu lando! Vi venas en paco por doni la vivon al Egipto. Ho kaŝita dio, kiu dispelas la mallumojn, kiu surverŝas la herbejojn por doni nutraĵon al la mutaj bestoj! Ho vojo, iranta malsupren de l' ĉielo por sensoifigi la teron; ho amiko de l' pano, vi kiu ĝojigas la domojn!... Vi estas estro de l' fiŝoj kaj kiam vi malsupreniras sur niajn kampojn, neniu birdo kuraĝas tuŝi niajn rikoltojn. Vi kreas la grenojn kaj naskas la hordeon; vi donas ripozon al la manoj de milionoj da malfeliĉuloj kaj por eterne firmigas la templojn." [Aŭtentika]

主题RSS Feed

powered by my little forum