《法老王》22

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, June 26, 2023, 08:45 (307天前)

ĈAPITRO X (2-2)

En la sama momento la lumigita ŝipeto de la kronprinco albordiĝis, inter krioj kaj kantoj. La samaj, kiuj antaŭ duonhoro volis penetri superforte en la domon de l' kronprinco, nun falis sur la vizaĝon, aŭ sin ĵetis en la akvon por kisi la remilojn kaj flankojn de l' ŝipeto, kiu alportis la kronprincon.
Gaja, ĉirkaŭita de torĉoj, Ramzes akompanata de Tutmozis eniris en la domon de Sara. Ekvidinte lin, Gedeono diris al Tafet:
― Mi tre timas pri mia filino, sed ankoraŭ pli mi timas renkonti ŝian sinjoron...
Li transsaltis la muron kaj en la mallumo, tra la ĝardeno kaj kampoj, iris al Memfiso.
Sur la korto Tutmozis kriis:
― Saluton, bela Sara!... Mi esperas, ke vi bone akceptos nin pro la muziko, kiun mi sendis al vi.
Sur la sojlo aperis Sara kun bandaĝita kapo, apogita sur la Negro kaj servistino.
― Kion tio signifas? ― demandis la kronprinco kun miro.
― Terurajn aferojn!... ― ekkriis Tafet. ― La idolistoj atakis vian domon, kaj unu ekbatis Saran per ŝtono!
― Kiuj idolistoj?
― Tiuj... Egiptanoj! ― klarigis Tafet.
La kronprinco ĵetis al ŝi rigardon, plenan de malestimo. Sed tuj ekregis lin furiozo.
― Kiu ekbatis Saran?... kiu ĵetis la ŝtonon?... ― kriis li, kaptante la Negron je la brako.
― Tiuj de la bordo de l' rivero... ― respondis la sklavo.
― Ĉi tien gardistoj! ― kriis la ŝaŭmanta princo. ― Armu ĉiujn servistojn de la bieno kaj kontraŭ la kanajloj!...
La Negro ree kaptis sian hakilon, oni vokis la servistojn el ĉiuj konstruaĵoj, kaj kelke da soldatoj de la princa sekvantaro meĥanike ordigis la glavojn.
― Ho Dio, kion vi volas fari?... ― murmuretis Sara, sin pendigante ĉe la kolo de l' kronprinco.
― Mi volas vin venĝi... ― respondis li. ― Kiu batas mian propraĵon, batas min mem.
Tutmozis paliĝis kaj balancis la kapon.
― Aŭskultu sinjoro ― diris li. ― Kiamaniere nokte vi trovos en la popolamaso tiujn, kiuj plenumis la krimon?
― Tio estas indiferenta por mi... La popolaĉo tion faris kaj la popolaĉo estos punita...
― Tion dirus neniu juĝisto ― klarigis Tutmozis. ― Kaj vi devas iam esti la plej alta juĝisto...
La princo ekmeditis, lia kunulo daŭrigis:
― Konsideru, kion morgaŭ dirus nia sinjoro, la faraono?... Kaj kia ĝojo ekregus inter la malamikoj de Egipto, de l' Oriento ĝis la Okcidento, se ili ekaŭdus, ke la kronprinco, preskaŭ apud la reĝa palaco, atakas nokte sian popolon?...
― Oh, se la patro donus al mi almenaŭ duonon de la armeo, eksilentus por eterne niaj malamikoj en ĉiuj partoj de l' mondo!... ― murmuretis la princo, piedbatante la teron.
― Fine... rememoru la homon, kiu sin pendigis... Vi bedaŭris, ke mortis senkulpa homo, kaj hodiaŭ... Ĉu tio estas ebla, ke vi mem volas mortigi senkulpajn?...
― Sufiĉe jam!... ― interrompis surde la kronprinco. ― Mia kolero estas kiel kruĉo plena de akvo... Ve al tiu, sur kiu ĝi elverŝiĝos... Ni eniru en la domon...
Tutmozis terurita foriris. La princo prenis Saran je la mano kaj suriris kun ŝi la unuan etaĝon. Li sidigis ŝin ĉe la tablo, sur kiu restis ankoraŭ la nefinita vespermanĝo kaj proksimiginte la kandelingon li deŝiris de l' frunto la bandaĝon.
― Ah? ― ekkriis li ― tio eĉ ne estas vundo, nur kontuzo. Li atente rigardis Saran.
― Mi neniam pensis, ke vi povus havi kontuzon... Tio tre aliigas la vizaĝon...
― Mi do ne plaĉas plu al vi?... ― mallaŭte demandis Sara, levante al li siajn grandajn okulojn, plenajn de timo.
― Ah, ne!... cetere tio pasos.
Poste li alvokis la adjutanton kaj la sklavon kaj ordonis al li rakonti la okazojn de la vespero.
― Li nin defendis ― diris Sara. ― Li stariĝis en la pordo kun la hakilo.
― Vi faris tion?... ― demandis la princo la sklavon, fikse rigardante liajn okulojn.
― Ĉu mi devis permesi al fremduloj superforte eniri en vian domon, sinjoro?
La princo karesis la krispan kapon de l' sklavo.
― Vi agis ― diris li ― kiel brava homo. Mi donas al vi la liberecon. Morgaŭ vi ricevos rekompencon kaj vi povos reveni al la viaj.
La Negro ekŝanceliĝis kaj frotis siajn okulojn, kies blanko brilis. Subite li falis sur la genuojn kaj frapante la plankon per la frunto, ekkriis:
― Ne forpelu min de vi, sinjoro!...
― Bone ― respondis la kronprinco ― restu ĉe mi, sed kiel libera soldato. Ĝuste tiajn homojn mi bezonas ― aldonis li, rigardante al Tutmozis.
― Li ne scias paroli, kiel gardisto de l' domo de libroj, sed estas preta batali...
Kaj ree li komencis demandi pri la detaloj de la atako, kaj kiam la Negro rakontis al li pri la apero de la pastro kaj pri la miraklo, la princo sin kaptis je la kapo kriante:
― Mi estas la plej malfeliĉa homo en Egipto!... Baldaŭ eĉ en mia lito mi trovados pastrojn... De kie li estas?... Kiu li estas?
Tion la Negro ne povis klarigi. Li diris nur, ke la konduto de la pastro estis tre bonvola por la princo kaj Sara; ke la atakon direktis ne Egiptanoj, sed homoj, kiujn la pastro nomis malamikoj de Egipto kaj kiujn li vane alvokis eliri el la popolamaso.
― Strange!... Strange!... ― diris la princo meditante kaj ĵetis sin sur la liton. ― Mia nigra sklavo estas brava batalisto kaj homo plena de prudento... Pastro defendas Hebreinon, ĉar ŝi estas mia?... La egipta popolo, kiu ekgenuas antaŭ la hundoj de l' faraono, atakas la domon de l' kronprinco, sub la komando de iaj malamikoj de Egipto?... Mi mem devas tion esplori...

《法老王》阅读笔记:

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, June 26, 2023, 11:02 (307天前) @ Pipi

《法老王》阅读笔记:

《法老王》第一卷 89页 第十章
1. La samaj, kiuj antaŭ duonhoro volis penetri superforte en la domon de l' kronprinco, nun falis sur la vizaĝon, aŭ sin ĵetis en la akvon por kisi la remilojn kaj flankojn de l' ŝipeto, kiu alportis la kronprincon.

*penetri superforte en ... 强行进入/闯入
*superforte; perforte
*fali sur la vizaĝon; fali survizaĝen
*kiuj和kiu均引导定语从句。

2. Gaja, ĉirkaŭita de torĉoj, Ramzes akompanata de Tutmozis eniris en la domon de Sara. Ekvidinte lin, Gedeono diris al Tafet:

*Gaja, ĉirkaŭita de torĉoj,akompanata de Tutmozis均为主语修饰语。

《法老王》第一卷 90页 第十章

1. La kronprinco ĵetis al ŝi rigardon, plenan de malestimo. Sed tuj ekregis lin furiozo.

*ĵetis al ŝi rigardon (ĵeti la okulojn sur ion/iun; okulumi al iu malestimajn rigardojn ... 看了她一眼。plenan de malestimo 为后置定语。
*Sed tuj ekregis lin furiozo. 此句中的regis可用posedi, kapti等词替换。

2. ― kriis li, kaptante la Negron je la brako.

*kapti iun je la brako/brusto/piedo ...
*kapti ies brakon

3. murmuretis Sara, sin pendigante ĉe la kolo de l' kronprinco.

*ĉirkaŭplektis lian kolon per la brakoj

3. Mi volas vin venĝi.

*venĝi iun 为某人报仇。我想要为你报仇。venĝi iun al iu 替某人报仇。

4. Tutmozis paliĝis kaj balancis la kapon.

*balancis la kapon; skuis la kapon; nee skui la kapon; kapjesi; kapnei ...

《法老王》第一卷 91页 第十章

1. piedbatante la teron

*plandobategi la teron
*stamfi: Li stamfis de senpacienco.

2. Mia kolero estas kiel kruĉo plena de akvo

3. La princo prenis Sara je la mano

4. Tio tre aliigis la vizaĝon ...

《法老王》第一卷 92页 第十章

1. fikse rigardante liajn okulojn

2. Subite li falis sur la genuojn kaj frapante la plankon per la frunto

3. la princo sin kaptis je la kapo

4. ĵetis sin sur la liton

5. sub la komando de ...

*第十章线索:尼罗河不涨水,异教徒认为是Ramzes的老婆Sara的到来所致,并把灾难归咎于Sara, 为此,异教徒用石块向Sara的住处发起攻击。石块砸到了Sara的头部。幸亏神父出来干涉与斡旋,Sara脱险。尼罗河涨水的奇迹突然发生了。Ramzes回来后得知此事,询问了事件的过程。黑人奴隶Negro因保护Sara而受到Ramzes的褒奖。...... (此线索旨为衔接下一章)

上面的《法老王》笔记是我多年以前阅读时做的,我那时还是一个学习者,本着读书学习的目的,记下了一些单词和表达,这些词和表达是很简单的,只适合我个人学习用的,不一定适合大家的口味。笔记中谬误是肯定有的,可忽略!至于“线索”,我当时简单写了个大概,主要是为我阅读下一章节做衔接用的,因为我脑袋瓜子不灵,健忘,只好写简单的线索提示自己。

主题RSS Feed

powered by my little forum