《诗经》颂•周颂•有客

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, July 04, 2023, 09:38 (306天前)

《诗经》颂•周颂•有客
有客
有客有客,亦白其马。有萋有且,敦琢其旅。有客宿宿,有客信信。
言授之絷,以絷其马。薄言追之,左右绥之。既有淫威,降福孔夷。

Gasto ĉe kultado
Himno ĉantata por reteni gastojn.

Rajdante sur ĉevalo blanka,
vizitas min gasto el foro.
Lin sekvas trupo da subuloj,
lin ĉiuj traktas kun adoro.
Li loĝas jam du tagojn ĉe ni,
ni lin retenas kun bonkoro.

Pli bone ŝnurligi l’ ĉevalon
kaj ĝin haltigi por reteno.
Mi lin regalas ĉe disiĝo,
ni lin eskortas por reveno.
La gasto jam traktitas bone,
surŝutu nin per granda beno.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum