《法老王》31

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 05, 2023, 08:45 (305天前)

32-a tago 2023.7.5 周三

ĈAPITRO XIII (2-2)

Sara sin deturnis kun mallevitaj okuloj.
― Mi ne prenos la pokalon ― respondis ŝi ― ĉar mia sinjoro malpermesis al mi akcepti donacojn de iu ajn.
Dagon ŝtoniĝis de mirego kaj rigardis ŝin per larĝe malfermitaj okuloj.
― Vi do ne scias, Sara, kiom valoras ĉi tiu pokalo?... Cetere mi donas ĝin al via patro, mia frato...
― Mi ne povas akcepti... ― murmuretis Sara.
― Sensencaĵo!... ― ekkriis Dagon. ― Vi, Sara, pagos al mi por ĉi tiu pokalo alimaniere, dirante nenion al via sinjoro... Virino tiel bela kiel vi devas ja posedi oron kaj juvelojn kaj devas havi sian bankieron, kiu liverus al ŝi monon, kiam ŝi ekdeziros, kaj ne nur tiom, kiom volos ŝia sinjoro?...
― Mi ne povas!... ― murmuretis Sara, ne kaŝante abomenon al Dagon.
La Feniciano tuj ŝanĝis la tonon kaj diris ridante:
― Tre bone, Sara!... Mi nur volis konvinkiĝi, ĉu vi estas fidela al nia sinjoro. Kaj mi vidas, ke vi estas fidela, kvankam malsaĝaj homoj babilas...
― Kion?... eksplodis Sara, sin ĵetante al Dagon kun kunpremitaj pugnoj.
― Ha, ha! ― ridis la Feniciano. ― Kia domaĝo, ke tion ne aŭdis kaj ne vidis nia sinjoro... Sed mi iam rakontos al li, kiam li estos favora al mi, ke vi ne nur estas fidela al li kiel hundo, sed eĉ ne volis akcepti oran pokalon, ĉar li malpermesis al vi akcepti donacojn... kaj tiu pokalo, kredu, Sara, al mi, sukcese tentis pli ol unu virinon... kaj ne malgrandan virinon...
Dagon restis ankoraŭ kelke da minutoj, admirante la virton kaj obeemon de Sara, fine li tre amike adiaŭis ŝin, eniris en sian ŝipeton kun tendo kaj forveturis Memfison. Kaj kiam la domo de Sara malaperis post la arboj, Dagon leviĝis kaj etendinte supren la manojn komencis krii:
― Ho Baal, Sidon, ho Astoret!... venĝu al la malbenita filino de Judo mian ofendon... Pereu ŝia perfida beleco, kiel guto da pluvo en la dezerto!... Manĝu ŝian korpon la malsanoj, kaj la frenezo ekposedu ŝian animon!... Elpelu ŝin la sinjoro el la domo, kiel favan porkon!... Kaj kiel hodiaŭ ŝi forpuŝis mian pokalon, tiel venu tempo, en kiu oni forpuŝos ŝian sekan manon, kiam ŝi soifanta almozpetos glason da ŝlima akvo...
Poste li kraĉis kaj murmuris nekompreneblajn, sed tiel terurajn vortojn, ke dum unu momento nigra nubo kovris la sunon kaj la akvo apud la ŝipeto komencis malklariĝi kaj ŝveli en grandajn ondojn. Kiam li finis, ree ekbrilis la suno, sed la rivero ankoraŭ furioze ondis, kvazaŭ movata de nova alfluo.
La remistoj de Dagon ektimis kaj ĉesis kanti; sed apartigitaj de sia sinjoro per la tendo, ili ne vidis liajn procedojn.
De tiu tago la Feniciano ne montris sin plu ĉe la kronprinco. Sed kiam foje la kronprinco venis en sian domon, li trovis en sia dormoĉambro belan deksesjaran fenician dancistinon, kies tuta kostumo konsistis el ora ringo sur la kapo kaj el tuko delikata, kiel aranea punto, sur la ŝultroj.
― Kiu vi estas? ― demandis la princo.
― Mi estas pastrino kaj via servantino; sendis min Dagon, por ke mi forpelu vian koleron kontraŭ li.
― Kiel vi povas tion fari?
― Jen tiel... sidiĝu ĉi tie ― diris ŝi sidigante lin sur la apogseĝo ― mi stariĝos sur la fingroj por fariĝi pli alta ol via kolero kaj per ĉi tiu tuko, kiu estas sanktigita, mi forpelos malproksimen de vi la malbonajn spiritojn... For, for ― murmuretis ŝi, dancante ĉirkaŭ Ramzes. ― Forprenu miaj manoj de viaj haroj la malgajecon... miaj kisoj redonu serenan rigardon al viaj okuloj... la batado de mia koro plenigu per muziko viajn orelojn, sinjoro de Egipto... For, for!... Li ne estas via, sed mia. La amo bezonas tian silenton, ke en ĝia ĉeesto eĉ la kolero devas kunpremi la lipojn.
Dancante ŝi ludis kun la haroj de Ramzes, ĉirkaŭprenis lian kolon, kisis liajn okulojn. Fine laca ŝi sidiĝis ĉe la piedoj de l' princo kaj apoginte la kapon sur liaj genuoj, ŝi fikse lin rigardis, spiregante per la duone malfermita buŝo.
― Vi ne koleras plu kontraŭ via servisto Dagon?... ― murmuretis ŝi, karesante la vizaĝon de l' princo.
Ramzes volis kisi ŝin je la buŝo, sed ŝi salte leviĝis de liaj genuoj kaj forkuris kriante:
― Ho ne, malpermesite estas ...
― Kial?
― Mi estas virgulino kaj pastrino de la granda Astarte... Vi devus tre ami kaj honori mian protektantinon, antaŭ kiam estus permesite al vi min kisi.
― Kaj al vi estas permesite?...
― Al mi ĉio estas permesita, ĉar mi estas pastrino kaj mi ĵuris resti virga.
― Por kio do vi venis?
― Dispeli vian koleron. Mi tion faris kaj mi foriras. Fartu bone kaj ĉiam restu bona!... ― diris ŝi kun penetranta rigardo.
― Kie vi loĝas?... Kiel oni nomas vin?... ― demandis la princo.
― Mia nomo estas Kareso, kaj mi loĝas... por kio tion diri. Ne baldaŭ ankoraŭ vi venos al mi.
Ŝi adiaŭis lin per la mano kaj malaperis; la princo duone sveninta ne forlasis la seĝon. Kiam post momento li elrigardis tra la fenestro, li ekvidis riĉan portilon, kiun kvar Nubianoj rapide portis al Nilo.
Ramzes ne bedaŭris, ke ŝi foriris: ŝi mirigis lin, sed ne ravis.
― Sara estas pli kvieta ol ŝi ― pensis li ― kaj pli bela. Cetere... ŝajnas al mi, ke ĉi tiu Fenicianino devas esti malvarma, kaj ŝiaj karesoj lernitaj.
Sed de tiu ĉi momento la princo ĉesis koleri kontraŭ Dagon, tiom pli, ke kiam li foje estis ĉe Sara, venis al li liaj kamparanoj kaj dankante pro la protekto, anoncis ke la Feniciano ne devigas ilin pagi novajn impostojn.
Tiel estis apud Memfiso. Kontraŭe en aliaj bienoj la luanto de l' princo kompensis siajn perdojn.

今天《法老王》

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 05, 2023, 08:47 (305天前) @ Pipi

今天《法老王》:

《法老王》第一卷 121页 第十三章

1. Sara sin deturnis kun mallevitaj okuloj.

2. Dagon ŝtoniĝis de mirego kaj rigardis ŝin per larĝe malfermitaj okuloj.
*ŝtoniĝis de mirego 被惊呆了。
*per larĝe malfermitaj/ovritaj okuloj

3. kaŝi/senti abomenon al ...
*senti abomenon al ...

《法老王》第一卷 122页 第十三章

1. Kion? ... eksplodis Sara, sin ĵetante al Dagon kun kunpremitaj pugnoj.
*eksplodi de furiozo/kolero
*eksplodi pro ĝojo
*eksplodi per rido/larmoj

2. fava: 黄癣的;恶心人的,讨厌的

3. dum unu momento nigra nubo kovris la sunon kaj la akvo apud la ŝipeto komencis malklariĝi kaj ŝveli en grandajn ondojn.
*kovri: nigra nubo kovris la sunon
*drapiri: la ĉielo subite drapiriĝis per malhelaj nuboj
*vuali: densaj nuboj vualis la lunon

*ŝveli
*li ŝvelis de fiero
*mia vizaĝo ŝvelis de plorado
*la pugnofrapo tuj ŝveligis lian nazon

《法老王》第一卷 123页 第十三章

1. mi stariĝos sur la fingroj por fariĝi pli alta ol via kolero
*staraĝi sur la fingroj de la piedoj
*iri sur la fingroj de la piedoj
*stari sur unu piedo

2. punto: 花边,网扣 (小词不大,但很常见。)

3. Dancante ŝi ludis kun la haroj de Ramzes, ĉirkaŭprenis lian kolon, kisis liajn okulojn. Fine laca ŝi sidiĝis ĉe la piedoj de l' princo kaj apoginte la kapon sur liaj genuoj, ŝi fikse lin rigardis, spiregante per la duone malfermita buŝo.
*ludis kun; sin amuzi (amuziĝi) per/kun; sin distri (distriĝi) per
*ĉe la piedo de la monto
*ŝi lin fiksrigardis
*ŝi fiksis scivolan rigardon sur la vizaĝo de Marta

4. kunpremi la lipojn
*kunpremi la dentojn/pugnojn

5. Ramzes volis kisi ŝin je la buŝo, sed ŝi salte leviĝis de liaj genuoj
*kisi ŝian buŝon
*kisi iun sur la frunto/sur ambaŭ vangoj ...
*premi kison sur ies vangon
*doni al iu kison sur la buŝo
*ŝteli kison al iu
*la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo
*salte leviĝis, saltleviĝis

《法老王》第一卷 124页 第十三章

1. antaŭ kiam ...
*antaŭ ol ...

2. diris ŝi kun penetranta rigardo
*kun penetranta/penetrema rigardo 敏锐的目光

3. Ŝi adiaŭis lin per la mano
*svingi la manon

4. tiom pli, ke ... (引导原因状语从句)更何况;尤其是因为,因为......就更加

5. elrigardis tra la fenestro

*第十三章线索:银行家Dagon给太子Ramzes送来一个漂亮的金质酒杯。太子拒收。银行家去找Sara,欲将金质酒杯送给Sara的父亲Gedeono,要求太子别再打文书,别再煽动农民造反。银行家说尽好话,但Sara仍拒收金质酒杯。银行家Dagon对Sara的美貌和美德赞赏有加。一计不成又生一计,银行家Dagon给太子Ramzes送来了一个十六岁的漂亮舞女(女祭司)为太子Ramzes驱散怒气,女祭司摆弄着太子的头发,搂着太子的脖子,亲吻太子的眼睛。当太子想要亲吻她的嘴时,女祭司一跃而起..... 漂亮舞女(女祭司)离开了,太子并不为其感到惋惜和留恋,因为Sara要比她文静漂亮。打那以后,太子不再生银行家Dagon的气了。更何况,太子偶尔临幸Sara时来了很多农民感谢太子的庇护,那些腓尼基人不再强迫他们上缴新税。

主题RSS Feed

powered by my little forum