《诗经》颂·商颂·烈祖

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, July 24, 2023, 09:56 (286天前)

《诗经》颂·商颂·烈祖
烈祖
嗟嗟烈祖!有秩斯祜。
申锡无疆,及尔斯所。
既载清酤,赉我思成。
亦有和羹,既戒既平。
鬷假无言,时靡有争。
绥我眉寿,黄耇无疆。
约軧错衡,八鸾鸧鸧。
以假以享,我受命溥将。
自天降康,丰年穰穰。
来假来飨,降福无疆。
顾予烝尝,汤孙之将。

Al prapatroj

Himno dediĉita al prapatroj dum kultado

Ho, prapatroj gloraj niaj,
benu nin jen per feliĉo
multa kiel eble pleje
por la tuta regna riĉo.
Klara vino estas por vi,
donu pacon al la lando.
Kaj la supo kun bongusto
oferiĝas al vi bando.
Ni silente preĝu al vi
sen voĉbruo kaj sen krio.
Ho, nin benu vivi longe
per feliĉ’ kaj harmonio.
Iras ĉaroj kun ornamoj,
tintas sonoriloj bele.
Ni oferon faras al vi,
ke la lando grandas ŝvele.
Donu al ni pacan vivon,
riĉrikolton de la greno.
Vi descendu por satĝuo,
donu bonojn jen en ĉeno.
En kultadoj ni preĝadas,
ni ja vivas sen ĉagreno.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum