头像

《法老王》50

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, July 25, 2023, 10:40 (285天前)

ĈAPITRO XX (4-2)

― Stranga estas Hor-set [La planedo Jupitero] , kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum dek du jaroj, ĉar ĉirkaŭ ĝi rondiras kvar pli malgrandaj steloj. Sed la plej stranga estas Horka [La planedo Saturno] , kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum tridek jaroj. Ĝi havas ne nur stelojn ĝin obeantajn, sed ankaŭ grandegan ringon, kiu iafoje malaperas.
Aŭdinte tion, la egipta pastro falis teren antaŭ la ĥaldea. Poste li donis al li purpuran skarpon kaj vualon el muslino kaj montris al li, kie estas la incensoj kaj profunde sin klinante, forlasis la kavernon.
Beroes restis sola. Li metis la skarpon sur la dekstran ŝultron, kovris la vizaĝon per la vualo kaj preninte oran kuleron, li ŝutis en ĝin incenson, kiun li ekbruligis ĉe la lampo antaŭ la kurteno. Murmurante li turnis sin trifoje ĉirkaŭe, kaj la bonodorfumo formis ĉirkaŭ li kvazaŭ trioblan ringon.
Dume en la malplena kaverno ekregis stranga malkvieto. Ŝajnis, ke la plafono leviĝas kaj ke disiĝas la muroj. La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kvazaŭ movata per kaŝitaj manoj. La aero komencis ondi, kvazaŭ skuata de traflugantaj nevideblaj birdoj.
La Ĥaldeano disigis la veston sur la brusto kaj eltiris oran medalon, kovritan de misteraj signoj. La kaverno ektremis, la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj.
Tiam la mago levis la manojn supren kaj komencis paroli:
― Patro ĉiela, bona kaj kompatema, purigu mian animon... Sendu sur la neindan serviston Viajn benojn kaj etendu Vian ĉiopovan brakon kontraŭ la ribelaj spiritoj, por ke mi povu montri Vian potencon...
Jen estas la signo, kiun mi tuŝas en Via ĉeesto... Jen estas mi ― mi apogita sur la Dia potenco, mi antaŭvidanta kaj sentima... Jen mi potenca alvokas Vin... Venu ĉi tien, obeemaj, en la nomo de Aye, Saraye, Aye, Saraye....
En la sama momento de diversaj flankoj eksonis kvazaŭ malproksimaj trumpetoj. Apud la lampo preterflugis birdo, poste flavruĝa vesto, fine kronita koko, kiu haltis sur la tablo antaŭ la kurteno.
La Ĥaldeano daŭrigis:
― En la nomo de ĉiopova kaj eterna Dio... Amorul, Taneĥa, Rabur, Latisten....
La malproksimaj trumpetoj eksonis duan fojon.
― En la nomo de la vera kaj eterne vivanta Eloy, Arhima, Rabur, mi petegas vin kaj alvokas... Per la nomo de la stelo, kiu estas la suno, per ĉi tiu ĝia signo, per la glora kaj terura nomo de la vivanta Dio...
Ree ekludis la trumpetoj kaj subite eksilentis. Antaŭ la altaro aperis kronita fantomo, sidanta sur leono, kun spektro en la mano.
― Beroes! Beroes!... ― ekkriis la fantomo per sufokita voĉo ― por kio vi elvokas min?
― Mi volas, ke miaj fratoj en ĉi tiu templo akceptu min per sincera koro kaj klinu la orelojn al la vortoj, kiujn mi alportas al ili de la fratoj de Babilono ― respondis la Ĥaldeano.
― Tiel estu ― diris la fantomo kaj malaperis.
La Ĥaldeano restis senmova, kvazaŭ statuo, kun la kapo ĵetita posten, kun la manoj etenditaj supren. Li staris tiel pli ol duonon da horo, en sintenado tute neebla por ordinara homo.
Dume foriĝis peco de la muro de l' kaverno; kaj eniris tri egiptaj pastroj. Vidante la Ĥaldeanon, kiu ŝajnis kuŝi en la aero, kvazaŭ subtenata de nevidebla apogilo, la pastroj mire ekrigardis unu la alian. La plej maljuna diris:
― Iam estis tiaj inter ni, sed nun neniu scias ĉi tion.
Ili iris ĉirkaŭ li de ĉiuj flankoj, tuŝis liajn rigidajn membrojn kaj kun maltrankvilo rigardis lian vizaĝon, flavan kaj sensangan, kadavran.
― Ĉu li mortis?... ― demandis la plej juna.
Post ĉi tiuj vortoj, la korpo de la Ĥaldeano, kurbita posten, ree stariĝis vertikale, kaj malleviĝis la etenditaj manoj. Li ekĝemis, frotis la okulojn, kvazaŭ homo vekita, ekrigardis la venintojn kaj post momento diris:
― Vi ― li turnis sin al la plej aĝa ― vi estas Mefres, la ĉefepiskopo de la templo de Ptah en Memfiso... Vi estas Herhor, la ĉefepiskopo de Amon en Teboj, la plej potenca homo en la regno, post la reĝo... Vi ― li montris la plej junan ― vi estas Pentuer, la dua profeto en la templo de Amon kaj la konsilanto de Herhor.
― Kaj vi sendube estas Beroes, la granda pastro kaj saĝulo babilona, kies venon oni anoncis al ni antaŭ unu jaro ― respondis Mefres.
― Vi diris la veron ― reparolis la Ĥaldeano.
Li ĉirkaŭprenis ilin unu post la alia, kaj ili klinis antaŭ li la kapojn.
― Mi alportas al vi grandajn vortojn de nia komuna patrujo, kiu estas la saĝo ― daŭrigis Beroes. Bonvolu aŭskulti ilin kaj agu, kiel konvenas. Laŭ signo de Herhor, Pentuer iris en la fundon de la kaverno kaj alportis tri seĝojn por la pli aĝaj kaj malaltan tabureton por si mem. Li sidiĝis proksime de la lampo kaj eltiris el sub la vesto malgrandan stilon kaj malgrandan tabuleton, kovritan per vakso.
Kiam ĉiuj tri okupis la seĝojn, Beroes komencis:
― Al vi, Mefres, parolas la plej alta kolegio de l' pastroj en Babilono: La sankta pastraro en Egipto falas. Multaj el ili amasigas monon kaj virinojn kaj pasigas la vivon en ĝuoj. La saĝo estas malŝatata. Vi estras nek la mondon nevideblan, nek eĉ la proprajn animojn. Kelkaj perdis la superan kredon, kaj por viaj pupiloj kovrita estas la estonteco. Kaj plej malbone estas, ke multaj pastroj ekiris la vojon de l' mensogo kaj per lertaj artifikoj trompas la simplulojn.
Jen kion diras la plej alta kolegio: Se vi volas reveni sur la bonan vojon, Beroes restos kun vi kelke da jaroj kaj per la fajrero, alportita de la granda altaro de Babilono ekflamigos la veran lumon sur la bordoj de Nilo.
― Ĉio estas, kiel vi diras ― respondis malgaje Mefres. ― Restu do kun ni kelke da jaroj, por ke la junularo rememoru vian saĝon.
― Kaj nun al vi, Herhor, la vortoj de la plej alta kolegio.... Herhor klinis la kapon.
― Pro la malŝato de la grandaj misteroj viaj pastroj ne rimarkis, ke venas malbonaj jaroj por Egipto. Minacas vin internaj katastrofoj, kiujn povas forigi nur la virto kaj saĝo. Sed plej malbone estas, ke se dum la dek sekvontaj jaroj vi komencos militon kontraŭ Asirio, ĝiaj armeoj frakasos la viajn, venos al Nilo kaj detruos ĉion, kio ekzistas ĉi tie de jarcentoj.

头像

今日《法老王》生词表和阅读笔记:

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, July 25, 2023, 10:41 (285天前) @ Pipi

今日《法老王》生词表:

1. mago: 袄教僧侣;占星家
2. spektro: 谱;光谱;频谱;波谱
3. vertikale: 垂直地,竖地,立式地
4. artifiko: 诡计,巧计,巧妙手段,手法,策略,谋略,谎言,骗人的把戏


今日《法老王》阅读笔记:

1. Stranga estas Hor-set [La planedo Jupitero] , kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum dek du jaroj, ĉar ĉirkaŭ ĝi rondiras kvar pli malgrandaj steloj.

—— kiu定从。ĉirkaŭiras 围着/绕着 ...... 走。rondiras 环行,绕圈走,绕着 ...... 转。*cirkuli; disvastiĝi; trakuri; disfamigi ...

2. Jen estas la signo, kiun mi tuŝas en Via ĉeesto...

—— kiun定从。

3. Mi volas, ke miaj fratoj en ĉi tiu templo akceptu min per sincera koro kaj klinu la orelojn al la vortoj, kiujn mi alportas al ili de la fratoj de Babilono

—— klinu la orelojn al la vortoj 垂听某人的话。kiujn定从。

4. La Ĥaldeano restis senmova, kvazaŭ statuo, kun la kapo ĵetita posten, kun la manoj etenditaj supren.

—— senmova作表。两个kun短作状。

5. Jen kion diras la plej alta kolegio:

—— Jen kion diras la plej alta kolegio. 表从。

6. Pro la malŝato de la grandaj misteroj viaj pastroj ne rimarkis, ke venas malbonaj jaroj por Egipto. Minacas vin internaj katastrofoj, kiujn povas forigi nur la virto kaj saĝo. Sed plej malbone estas, ke se dum la dek sekvontaj jaroj vi komencos militon kontraŭ Asirio, ĝiaj armeoj frakasos la viajn, venos al Nilo kaj detruos ĉion, kio ekzistas ĉi tie de jarcentoj.

—— Pro表原因。ke宾从。kiujn定从。Sed plej malbone estas, ke 主语从句。其中含有一个se的条从。ĉion, kio定从。

主题RSS Feed

powered by my little forum