《中国寓言百则》第4则 Misfrapi Ĉevalon (Zhuang Zhou)
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入与讲解:Pipi
第4则
Misfrapi Ĉevalon (Zhuang Zhou)
Iu tre dorlotis sian ĉevalon — li tenis ĝian fekaĵon en korbo kaj uzis buntan konkegon kiel urinujon.
Iutage, tabano pikis la ĉevalon kaj suĉis ĝian sangon. Vidinte tion, li korpremiĝis kaj forte frapis la tabanon. La ĉevalo teruriĝis kaj sin liberigis de la brido. La ĉevalo forkuris, la homo falis, liaj korpo kaj kapo vundiĝis.