《诗经》颂·商颂·长发

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 26, 2023, 09:35 (284天前)

《诗经》颂·商颂·长发
长发

濬哲维商,长发其祥。洪水芒芒,禹敷下土方。外大国是疆,幅陨既长。有娀方将,帝立子生商。
玄王桓拨,受小国是达,受大国是达。率履不越,遂视既发。相土烈烈。海外有截。
帝命不违,至于汤齐。汤降不迟,圣敬日跻。昭假迟迟,上帝是祗,帝命式于九围。
受小球大球,为下国缀旒,何天之休。不竞不絿,不刚不柔。敷政优优,百禄是遒。
受小共大共,为下国骏厖。何天之龙,敷奏其勇。不震不动,不戁不竦,百禄是总。
武王载旆,有虔秉钺。如火烈烈,则莫我敢曷。苞有三蘖,莫遂莫达。九有有截,韦顾既伐,昆吾夏桀。
昔在中叶,有震且业。允也天子,降予卿士。实维阿衡,实左右商王。

Leviĝo de Shang

La himno ĉantata dum kultado al Reĝo Wu Ding.

La reĝo de Shang saĝas kun prudento
sub patronado ĉiam de l’ Ĉielo.
Diluvon la praan en antikveco
lordon Yu li helpis bari al tero.
Vastigis li l’ teritorion pene,
la spac’fariĝis larĝa sen mezuro.
Tribo Rong ege pligrandiĝis kaj Yu
generis la kronprincon kun plezuro.

La princo Qi eksidis sur la trono,
aneksis ne nur etajn regnojn saĝe
sed ankaŭ grandajn ŝtatojn per potenco.
li faris ĉion por la regn’ kuraĝe,
inspektis tiujn regnojn kun ĝentilo.
Xiang Tu do sukcedis lin kaj severe
regi super vasalaj regnoj etaj,
neniu kontraŭstaris malfidele.
Al Reĝ’ Cheng iris la potenco poste,
li bonkondutis kun konsideremo,
liaj virtoj montras sin okulfrapaj,
li preĝis al Ĉiel’ kun piec-pleno.
La Dio lin patronis per favoro,
naŭ sferojn li regadis jam sen ĝeno.

Observis lin ĉielajn leĝojn bone,
starigis li modelon por la mondo.
Ĉielo ame benis lin patrone,
li ne tiranis nek malpaciencis,
li ĉiam agas takte tre bontone.
Regado lia estis tolerema,
feliĉoj meme venis senpropone.

Akceptis li vasalojn kun prefero,
la regnoj sidis sub egido lia.
Dank’ al favora zorgo de l’ Ĉielo
li montris sian bravon kaj genion.
Lin skuis nek paniko nek ŝancelo,
li sentis nek timegon nek konfuzon,
ĉe li feliĉoj multas en prospero.

Post plena konkerado de Xia, sceptron
li tenis en la mano kun majesto.
Kiel ardanta fajro li alvenis
ne malamikoj voĉis kun kontesto.
Bambuoj povas eligi tri ŝosojn,
ne licis por ĝi kreski en prospero.
Se la naŭ sferoj iros al Shang-regno,
ekstermu rivalojn sur Wei-Gu-tero,
kaj forigu Kun Wu, Xia per konkero.

Kiam Reĝo Tang regis sur la regno,
la land’ potencis super fremdaj ŝtatoj.
Reĝo Tang, patronata de l’ Ĉielo,
lin helpis la ministroj kvazaŭ fratoj.
Asistas Ĉefministro A Heng pene
la reĝon jen per sinceraj persvadoj.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum