头像

《法老王》52

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 26, 2023, 15:19 (284天前)

ĈAPITRO XX (4-4)

― En tia okazo sciigu al la kolegio en Babilono vian decidon, kaj ili faros, ke la reĝo Assar sendos al vi siajn rajtigitojn. Konfidu al mi, ke ĉi tiu traktato estas tre profita: sen milito vi pligrandigas viajn posedaĵojn!... Cetere, longe meditis pri ĝi nia sankta kolegio.
― Pluvu sur vin ĉiuj benoj: riĉaĵoj, potenco kaj saĝo! ― diris Mefres. ― Jes, oni devas relevi nian pastraron, kaj vi, sankta viro, Beroes, helpos nin.
― Antaŭ ĉio oni devas helpi la mizeran popolon ― intermetis Pentuer.
― La pastroj... la popolo!... ― parolis Herhor kvazaŭ al si mem. ― Antaŭ ĉio oni devas deteni tiujn, kiuj deziras la militon... Vere estas, ke lia sankteco estas kun ni, kaj ŝajnas al mi, ke mi akiris iom da influo je la koro de la nobla kronprinco (li vivu eterne!). Sed Nitager, kiu bezonas militon, kiel la fiŝo akvon... Sed la estroj de la dungataj armeoj, kiuj nur dum la milito ion valoras ĉe ni... Sed nia aristokratio, kiu pensas, ke la milito pagos la feniciajn ŝuldojn, kaj al ili alportos riĉaĵojn...
― Dume la kamparanoj falas sub la ŝarĝo de la laboroj, kaj la ŝtataj laboristoj ribelas pro la rabemo de la estroj ― intermetis Pentuer.
― Ĉi tiu ĉiam revenas al sia ideo! ― diris la meditanta Herhor. ― Vi, Pentuer, pensu pri la kamparanoj kaj laboristoj; vi, Mefres, pri la pastroj. Mi ne scias, kion vi sukcesos fari, sed mi ― mi ĵuras, ke se mia propra filo puŝus Egipton al la milito, mi rompus la propran filon...
― Faru tiel ― diris la Ĥaldeano. ― Cetere, kiu volas, konduku militon, sed nur ne tie, kie li povas renkonti Asirion.
Finita estis la kunsido. Beroes metis la skarpon sur la ŝultron kaj la kovrilon sur la vizaĝon; Mefres kaj Herhor stariĝis ĉe ambaŭ liaj flankoj, kaj post ili Pentuer, ĉiuj turnitaj al la altaro.
Kiam Beroes, krucinte la manojn sur la brusto, murmuretis, en la kaverno ree komenciĝis malkvieto. Oni aŭdis kvazaŭ malproksiman tumulton, kiu mirigis la asistantojn. Tiam la mago ekparolis laŭte:
― Baralanensis, Baldaĥiensis, Panmaĥiae, mi alvokas vin esti atestantoj de nia interkonsento kaj helpi niajn intencojn...
Eksonis trumpetoj tiel klare, ke Mefres sin klinis al la tero, Herhor ĉirkaŭrigardis mirigita, kaj Pentuer ekgenuis, komencis tremi kaj kovris siajn orelojn.
La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kaj ĝiaj faldoj havis tian formon, kvazaŭ de tie volus eliri homo.
― Estu atestantoj ― kriis Beroes per aliigita voĉo ― potencoj ĉielaj kaj inferaj! Kaj, kiu rompos la interkonsenton, estu malbenita...
― Malbenita!... ― ripetis iu voĉo.
― Kaj detruita...
― Kaj detruita...
― En ĉi tiu videbla kaj en la alia nevidebla vivo. Per la sankta nomo de Jehovo, ĉe kies sono la tero tremas, la maro refluas, la fajro estingiĝas, la elementoj de la naturo malkomponiĝas.
En la kaverno ekregis vera fulmotondro. Sonoj de trumpetoj miksiĝis kun bruo de malproksimaj tondroj. La kurteno sur la altaro leviĝis kaj post ĝi, inter la saltantaj fulmoj, aperis strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj, strange kunvolvitaj kaj miksitaj.
Subite ĉio eksilentis, kaj Beroes malrapide leviĝis super la kapojn de la asistantaj pastroj.
* * *
Je la sepa horo matene, la Harranano Phut revenis en la fenician gastejon "Sub la Ŝipo". Liaj sakoj kaj kestoj estis jam retrovitaj. Kelke da minutoj post li revenis la konfidato de Asarhadon; la mastro kondukis lin en la kelon kaj demandis mallonge:
― Kio?...
― Mi estis la tutan nokton ― respondis la servisto ― sur la placo, kie estas la templo de Set. Ĉirkaŭ la deka horo vespere el la ĝardeno, kiu estas dek domojn de tie, eliris tri pastroj. Unu el ili, kun nigraj haroj kaj barbo, direktis siajn paŝojn tra la placo, al la templo de Set. Mi kuris post li, sed komencis fali nebulo kaj li malaperis de miaj okuloj. Ĉu li revenis al la "Verda Stelo" kaj kiam ― mi ne scias. ―
La mastro, aŭskultinte la raporton, ekfrapis sian frunton kaj komencis murmureti al si:
― Do mia Harrano, se li surmetas pastran kostumon kaj vizitas templojn, devas esti pastro; kaj se li portas barbon kaj harojn, devas esti ĥaldea pastro. Kaj se li sekrete kunvenas kun ĉi tieaj pastroj, estas en tio ia friponaĵo. Mi ne diros pri tio al la polico, ĉar tio povus esti danĝera por mi mem. Sed mi informos iun el la grandaj Sidonanoj, ĉar en tio eble estas bona afero, se ne por mi, almenaŭ por la niaj.
Baldaŭ venis la alia sendito. Ankaŭ kun li Asarhadon iris en la kelon kaj ricevis la sekvantan raporton:
― La tutan nokton mi staris antaŭ la domo "Sub Verda Stelo". La Harranano estis tie, ebriiĝis kaj faris tian bruon, ke la policisto admonis la pordiston.
― Kio?... ― demandis la mastro. ― La Harranano estis la tutan nokton en la drinkejo "Sub Verda Stelo" kaj vi vidis lin?...
― Ne sole mi, sed ankaŭ la policisto... Asarhadon venigis la unuan serviston kaj al ĉiu ordonis ripeti lian rakonton. Ili ripetis fidele ĉiu la sian. Do Phut la tutan nokton amuziĝis en la drinkejo "Sub Verda Stelo", ne forlasante ĝin eĉ por unu minuto, kaj samtempe malfrue vespere iris al la templo de Set, de kiu li ne revenis!
― Oh!... ― murmuris la Feniciano ― en ĉio ĉi sin kaŝas ia granda friponaĵo... Mi devas plej baldaŭ konigi al la estroj de la fenicia komunumo, ke ĉi tiu Ĥeto scias esti samtempe en du lokoj. Mi petos lin iri for el mia gastejo... Mi ne amas tiujn, kiuj havas du vizaĝojn: unu propran, kaj alian provizan. Ĉar tia homo estas aŭ ŝtelisto, aŭ sorĉisto, aŭ konspiranto.
Ĉar Asarhadon timis tiajn aferojn, li forpelis la sorĉojn per preĝoj al ĉiuj dioj, kiuj ornamis lian drinkejon. Poste li kuris en la urbon, kie li konigis la fakton al la estro de la fenicia komunumo kaj al la estro de la ŝtelistoj. Reveninte hejmen li alvokis la polican dekestron kaj diris al li, ke Phut povas esti danĝera homo. Fine li postulis de la Harranano, ke li forlasu la gastejon, ĉar lia ĉeesto alportas neniun profiton, sed nur suspektojn kaj perdojn.
Phut volonte konsentis kaj diris al la mastro, ke li forveturas Tebojn vespere.
― Neniam revenu vi de tie!... ― pensis la gastama mastro. ― Putru en la minejoj aŭ falu en riveron, kiel nutraĵo por la krokodiloj!

头像

今日《法老王》生词表和阅读笔记:

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 26, 2023, 15:20 (284天前) @ Pipi

今日《法老王》生词表:

1. rajtigito: 授权人,受委托人,代理人
2. aristokratio: 贵族,特权阶层的人物;贵族政治,贵族统治
3. asistanto: 助手,助理
4. mago: 袄教僧侣
5. malkomponi: 分解,瓦解
6. ĥaldea: 迦勒底的
7. friponaĵo: 无赖的行为,诈骗行为
8. Sidonano: 西顿人
9. Harranano: ?
10. proviza: 备用的
11. konspiranto: 密谋者,暗中策划者
12. komunumo: 公社,社团,团体

今日《法老王》阅读笔记:

1. En tia okazo sciigu al la kolegio en Babilono vian decidon, kaj ili faros, ke la reĝo Assar sendos al vi siajn rajtigitojn.

—— faros, ke 使/请/让(某人)做 ...... *faras 使 ...... 成为 ......: La pastrojn kaj saĝulojn ili faras siaj arlekenoj.

2. Pluvu sur vin ĉiuj benoj: riĉaĵoj, potenco kaj saĝo!

—— pluvi 雨点般地落下,纷纷落下,倾泻 *Benoj pluvas sur lin. (人们)纷纷祝福他。*Pluvas kritikoj, insultoj. 批评,辱骂劈头盖脸而来。

3. Vere estas, ke lia sankteco estas kun ni, kaj ŝajnas al mi, ke mi akiris iom da influo je la koro de la nobla kronprinco (li vivu eterne!).

—— Vere estas, ke和ŝajnas al mi, ke均为主语从句。

4. Kiam Beroes, krucinte la manojn sur la brusto, murmuretis, en la kaverno ree komenciĝis malkvieto.

—— Kiam的时从里套用了一个分短krucinte la manojn sur la brusto,可视为时状。类似短语:sidi kun unu kruro kruce sur la alia 翘着二郎腿坐着。 kruci la brakojn 交叉双臂(于胸前)。 sidi, krucinte sub si la krurojn 双腿交叉地坐(在凳子上或椅子上)。

5. Estu atestantoj ― kriis Beroes per aliigita voĉo

—— per aliigita voĉo 用假嗓子 *aliigi sian voĉon 用假嗓子说话,变着嗓子说话

6. En la kaverno ekregis vera fulmotondro.

—— 洞穴里电闪雷鸣。

7. Mi estis la tutan nokton ― respondis la servisto ― sur la placo, kie estas la templo de Set. Ĉirkaŭ la deka horo vespere el la ĝardeno, kiu estas dek domojn de tie, eliris tri pastroj.

—— 定从:kiu estas dek domojn de tie = kiu estas je dek domoj de tie. 此句中kie和kiu均为定从。

8. Unu el ili, kun nigraj haroj kaj barbo, direktis siajn paŝojn tra la placo, al la templo de Set.

—— kun nigraj haroj kaj barbo, 介短作后定。direktis siajn paŝojn tra la placo, al la templo de Set. 通过广场向Set的神庙走去。direktis siajn paŝojn al 向某处走去。*sin direkti al ...

9. La mastro, aŭskultinte la raporton, ekfrapis sian frunton kaj komencis murmureti al si:

—— aŭskultinte la raporton 是post kiam从句的短缩。ekfrapis sian frunton/bruston (发怒时)捶打自己的前额/前胸。*frapis sian kapon (突然有了好主意或新发现而)拍打自己的头。*bati sian bruston 捶打自己的胸口(表痛悔不已或极度悲哀)。

10. La Harranano estis tie, ebriiĝis kaj faris tian bruon, ke la policisto admonis la pordiston.

—— faris tian bruon 发出这样的嘈杂声,那么吵闹。ke结从。

11. kaj samtempe malfrue vespere iris al la templo de Set, de kiu li ne revenis!

—— de kiu定从。

12. Mi ne amas tiujn, kiuj havas du vizaĝojn: unu propran, kaj alian provizan.

—— kiuj定从。

13. Poste li kuris en la urbon, kie li konigis la fakton al la estro de la fenicia komunumo kaj al la estro de la ŝtelistoj.

—— kie/en kiu 定从。

主题RSS Feed

powered by my little forum