《中国寓言百则》第5则 Imiti Belulinon (ZHUANG ZHOU)
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第5则
Imiti Belulinon (ZHUANG ZHOU)
Xishi estis belulino de Yue-regno. Ŝi suferis de kordoloro kaj ŝiaj brovoj ofte kuntiriĝis pro tio. Ŝia samvilaĝanino malbela rigardis ŝian tiun mienon tre bela kaj imitis ŝin.
Vidinte la malbelulinon kuntirantan siajn brovojn sur strato, la riĉuloj en la vilaĝo fermis sian pordon kaj la malriĉuloj forkuris.
La malbelulino vidis, ke Xishi estas bela kun brovoj kuntiritaj, sed ne sciis, kial Xishi estas bela.