《诗经》颂·商颂·殷武

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, July 27, 2023, 10:00 (283天前)

《诗经》颂·商颂·殷武
殷武
挞彼殷武,奋伐荆楚。深入其阻,裒荆之旅。有截其所,汤孙之绪。
维女荆楚,居国南乡。昔有成汤,自彼氐羌,莫敢不来享,莫敢不来王。曰商是常。
天命多辟,设都于禹之绩。岁事来辟,勿予祸适,稼穑匪解。
天命降监,下民有严。不僭不滥,不敢怠遑。命于下国,封建厥福。
商邑翼翼,四方之极。赫赫厥声,濯濯厥灵。寿考且宁,以保我后生。
陟彼景山,松柏丸丸。是断是迁,方斫是虔。松桷有梴,旅楹有闲,寝成孔安。

Venko super tribo Chu

La himno celebranta la venkon super tribo Chu far Reĝo Wu Ding.

L’ armeo de Yin kun kuraĝo
jen militiras sur Chu-tero,
penetras profunden sukcese
kaj venkas fine per konkero.
venkon post venko akiritas,
la trupoj gloras kun fiero.

La reĝ’ ordonis al tribo Chu:
“Vi staras sude de ni vere.
Dum la regperiodo de Tang,
eĉ triboj de Qiang malfidele
aŭdacis ne tributi al ni.
nek omaĝi al ni fiere,
do vi obeu jen prefere.”

Ordono venis la Ĉielo:
ĉefurbojn fondi en Yu-sfero,
tributi jare kun prefero;
ne punu ni administrantojn,
prizorgu grenon sur la tero.

Ĉielo gvatas mondon suban,
kondutu l’ plebo ja sincere.
Ne agu ekster decreguloj,
nek lasu kampojn vakaj vere.
La reĝ’ postulas al vasaloj
feliĉojn krei jen prospere.

Ĉefurbo nia pompas ege,
ĝi estas modelo kun brilo.
La reĝo famas tra la mondo,
lin trafas jen varma jubilo.
Li ĉiam ĝuu bonan sanon,
la idoj vivu kun trankvilo.

Sur alta monto en prospero
cipresoj kreskas ja impone.
Ni dehakas ilin al tero,
preparas ilin por lignpecoj.
Kun longaj traboj jen de belo
kaj dikaj lign-kolonoj pinaj,
la templo splendas kun glorŝvelo!
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum