头像

《中国寓言百则》第7则 Akiri Perlon de Drako  (ZHUANG ZHOU)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, July 29, 2023, 06:26 (274天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第7则

Akiri Perlon de Drako  (ZHUANG ZHOU)

Iu ricevis de reĝo de Song-regno aŭdiencon kaj 10 ĉarojn kun po kvar ĉevaloj kiel donacon.

Li fieris pro tio kaj paradis antaŭ Zhuangzio.

Zhuangzio priridis lin: "Antaŭe ĉe rivero loĝis malriĉa familio vivanta de fragmita plektado. Iutage, la filo akiris valoregan perlon en la profundo de la rivero. La patro panikiĝis: 'Frakasu ĝin tuj per ŝtono! Tiel valora perlo estis en la buŝo de drako en la fundo de la rivero. Vi hazarde akiris ĝin certe dum dormado de la drako. Vekiĝinte, la drako certe venos repreni ĝin. Tiam vi renkontos malfeliĉon!' Do pripensu, nun la regno Song estas nesondebla pli ol la profunda rivero, kaj ĝia reĝo estas kruela pli ol la drako. Vi hazarde ricevis la ĉarojn pro tio, ke la reĝo ne klare konis vin. Tuj kiam li komprenis ĉion, vi renkontos katastrofon!" 

主题RSS Feed

powered by my little forum