头像

《法老王》54

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, July 29, 2023, 08:24 (275天前)

ĈAPITRO XXI (3-2)

Malrapide oni proksimiĝis al la kolono, kiu apartigis la nomeson Aa de la memfisa nomeso. Sur la kolono de tri flankoj estis surskriboj pri la grandeco, loĝantaro kaj urboj de l’ provinco; de la kvara flanko staris statuo de la dio Ptah, vindita de l’ piedoj ĝis la brusto, en ordinara kufo sur la kapo, kun bastono en la mano.

Unu el la pastroj donis al la princo oran kuleron kun brulanta incenso. La kronprinco, dirante la konvenajn preĝojn, levis la kuleron ĝis la alto de l’ dia vizaĝo kaj kelkfoje profunde sin klinis.

La krioj de l’ popolo kaj pastroj plilaŭtiĝis, kvankam inter la aristokrataj junuloj oni povis rimarki ridetojn kaj mokojn. La princo, kiu de l’ tempo de la paciĝo kun Herhor montris grandan respekton al la dioj kaj pastroj, iom sulkigis la brovojn, kaj tuj la junuloj ŝanĝis la sintenadon. Ĉiuj fariĝis seriozaj, kelkaj falis teren antaŭ la kolono.

– Vere! – pensis la princo – la homoj de nobela deveno estas pli bonaj, ol ĉi tiu popolaĉo... Kion ajn ili faras, ili faras kore, ne kiel tiuj, kiuj kriante por mia honoro, dezirus plej baldaŭ reveni al siaj staloj kaj stabloj....

Nun pli bone ol iam li vidis la interspacon, kiu ekzistis inter li kaj la simpluloj. Kaj li komprenis, ke nur la aristokratio estas klaso, kun kiu lin ligas la komuneco de l’ sentoj. Se subite malaperus ĉi tiuj elegantaj junuloj kaj belaj virinoj, kies brulantaj rigardoj observas ĉiun lian movon por tuj servi lin kaj plenumi la ordonojn, se ili malaperus, la princo en la sennombra amaso sin sentus pli sola, ol en la dezerto.

Dek Negroj alportis portilon, kies baldakeno estis ornamita per strutaj plumoj, kaj la princo, sidiĝis en ĝin kaj foriris en la ĉefurbon de la nomeso Sohem; kie li ekloĝis en la registara palaco.

La ĉeesto de Ramzes en ĉi tiu provinco, nur kelke da mejloj de Memfiso, daŭris unu monaton. La tuta tempo pasis en akceptado de petantoj kaj de honoraj vizitoj, en prezentado de oficistoj kaj en festenoj.

La festenoj estis duoblaj: unuj en la palaco, en kiuj partoprenis nur la aristokratio, la aliaj – sur la ekstera korto, kie oni rostis tutajn bovojn, manĝis centojn da panoj kaj trinkis riverojn da biero. Tie sin regalis la princaj servistoj kaj la malaltaj oficistoj de l’ nomeso.

Ramzes admiris la malavarecon de l’ nomarĥo kaj la amon de l’ grandaj sinjoroj, kiuj tage kaj nokte ĉirkaŭis la vic-reĝon, atentaj al ĉiu lia gesto kaj pretaj plenumi liajn ordonojn.

Fine laca de la plezuroj, Ramzes diris al la nobla Otoes, ke li volas ekkoni de proksime la administradon de l’ provinco, ĉar tian ordonon li ricevis de lia sankteco.

Lia deziro estis plenumita. La nomarĥo petis la princon, ke li eniru en portilon, portatan nur de du homoj, kaj kun granda sekvantaro kondukis lin al la templo de l’ dio Hator. Tie la sekvantaro restis en la vestiblo, kaj la nomarĥo ordonis porti la princon sur la supron de unu el la pilonoj kaj li mem akompanis lin.

De la supro de la sesetaĝa turo, de kie la pastroj observadis la ĉielon kaj per diverskoloraj standardoj komunikiĝis kun la najbaraj temploj, en Memfiso, Athribis kaj Anu, la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon.

De ĉi tiu loko Otoes montris al la princo: kie kuŝas la kampoj kaj vinberejoj de l’ faraono, kiun kanalon oni purigas nun, kiun akvobaron oni rebonigas, kie estas la reĝaj grenejoj, kie marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj, kiuj kampoj estas superŝutitaj de sablo, k. c.

Ramzes estis ravita de la bela vidaĵo kaj varmege dankis Otoeson pro la plezuro. Sed kiam li revenis en la palacon kaj laŭ la konsilo de l’ patro komencis noti la impresojn, li konvinkiĝis, ke liaj scioj pri la ekonomia stato de l’ nomeso Aa ne plivastiĝis.

Post kelke da tagoj li ree postulis klarigojn de Otoes pri la administrado de l’ provinco. Tiam la nomarĥo ordonis al ĉiuj oficistoj kunveni kaj preteriri antaŭ la princo, kiu sidis sur alte lokita seĝo.

Tiel pasis antaŭ la vic-reĝo grandaj kaj malgrandaj trezoristoj, skribistoj de greno, vino, brutaro kaj teksaĵoj, estroj de masonistoj kaj fosistoj, teraj kaj maraj inĝenieroj, kuracistoj de diversaj malsanoj, oficiroj de l’ laboristaj regimentoj, policaj skribistoj, juĝistoj, gardistoj de malliberejoj, eĉ paraŝitoj kaj ekzekutistoj. Post ili la nomarĥo prezentis al Ramzes liajn proprajn oficistojn en ĉi tiu provinco. La princo kun nemalgranda miro eksciis, ke en la nomeso Aa kaj en la urbo Sohem li posedas: personan kuĉeron, arkpafiston, pordiston de ŝildo, lanco kaj hakilo, dekkelkon da portilistoj, kelke da kuiristoj, perukistoj kaj aliaj servistoj, plene fidelaj al li, kvankam Ramzes tute ne konis ilin, eĉ ne aŭdis iam iliajn nomojn.

Lacigita kaj enuigita de la senfrukta parado de la oficistoj, la princo perdis la kuraĝon. Teruris lin la penso, ke li komprenas nenion, ke li ne estas do kapabla administri la ŝtaton. Sed li timis konfesi tion eĉ al si mem.

Ĉar se li ne scias regi Egipton, kaj la aliaj tion rimarkos, kio restos al li?... Nur la morto. Ramzes sentis, ke ekster la trono ne ekzistas por li feliĉo, ke sen povo li ne povus vivi.

Sed post kelktaga ripozo, se eble estas ripozi en la ĥaoso de la kortega vivo, li ree alvokis al si Otoeson kaj diris al li:

– Mi petis, ke via ekscelenco malkovru al mi la sekretajn de l’ administrado de via provinco. Vi faris tiel: vi montris al mi la landon kaj la oficistojn, sed mi – mi scias ankoraŭ nenion. Kontraŭe, mi estas kiel homo en la subteraj galerioj de niaj temploj, kiu vidas ĉirkaŭ si tiom da vojoj, ke fine li tute ne povas eliri.

La nomarĥo ekmeditis.

– Kion mi devas fari?... – ekkriis li. – Kion vi postulas de mi, monarĥo?... Diru unu solan vorton, kaj mi redonos al vi mian oficon, riĉaĵon, eĉ kapon.

主题RSS Feed

powered by my little forum