头像

《法老王》55

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, July 30, 2023, 08:52 (273天前)

ĈAPITRO XXI (3-3)

Kaj vidante, ke la princo favore akceptas liajn certigojn, li daŭrigis: – Dum la vojaĝo vi vidis la popolon de ĉi tiu nomeso. Vi diros, ke ne ĉiuj estis tie; vi estas prava. Mi ordonos, ke venu la tuta loĝantaro, kaj ili estas: viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj – ĉirkaŭ ducent mil. Vi bonvolis rigardi nian teritorion de l’ supro de la pilono. Sed se vi deziras, vi povas viziti ĉiun kampon, ĉiun vilaĝon kaj ĉiun straton de l’ urbo Bohem.

Fine mi montris al vi la oficistojn, inter kiuj, estas vere, mankis la plej malaltaj. Sed diru unu vorton, kaj morgaŭ aperos ĉiuj kaj kuŝos sur la ventroj antaŭ via ekscelenco.

– Kion mi devas fari?... respondu, plej glora sinjoro!...

– Mi kredas al vi, ke vi estas tre fidela ---respondis la princo. – Klarigu do al mi du aferojn: unue – kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? due – kion vi mem faras en la nomeso?...

Maltrankvilo ekregis Otoeson, kaj la princo tuj aldonis:

– Mi volas scii, kion vi faras ĉi tie kaj kiel vi administras, ĉar mi estas ankoraŭ juna kaj nur komencas la regadon.

– Sed vi havas la saĝon de centjara maljunulo!... – murmuretis la nomarĥo.

– Konvenas do al mi demandi la spertajn, kaj al vi instrui min.

– Mi ĉion montros al vi kaj rakontos – diris Otoes. – Sed ni devas iri en lokon, kie ne regas tia tumulto...

Efektive, en la palaco, kiun okupis la princo, sur la eksteraj kaj internaj kortoj, svarmis multego da homoj, kvazaŭ en foiro. Ili manĝis, trinkis, kantis, vete batalis aŭ kuris, kaj ĉio ĉi por la honoro de l’ vic-reĝo, kies servistoj ili estis.

Ĉirkaŭ la tria horo, post la tagmezo la nomarĥo ordonis elkonduki du ĉevalojn, sur kiuj ili kun la princo elrajdis el la urbo okcidenten. Kaj la korteganoj restis en la palaco kaj amuziĝis ankoraŭ pli gaje.

La tago estis bela, malvarmeta, la tero estis kovrita de verdaĵo kaj floroj. Super la kapoj de l’ rajdantoj kantis birdoj, la aero estis plena de bonodoro.

– Kiel agrable estas ĉi tie!... – ekkriis Ramzes. – De unu monato unuafoje mi povas kolekti la pensojn. Mi jam komencis kredi, ke en mia kapo ekloĝis tuta regimento de militaj veturiloj kaj faras ekzercojn de la mateno ĝis la nokto.

– Tia estas la sorto de la potenculoj de l’ mondo – respondis la nomarĥo.

Ili haltis sur monteto. Ĉe iliaj piedoj sin etendis grandega herbejo, distranĉita de blua rivereto. Norde kaj sude oni vidis blankajn murojn de urbetoj; post la herbejo, ĝis la limoj de l’ horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto, de kie iafoje blovis la spiro de varmega vento, kvazaŭ el forno.

Sur la herbejo sin paŝtis sennombraj aroj de hejmaj bestoj: bovoj senkornaj kaj kornaj, ŝafinoj, kaprinoj, azenoj, antilopoj, eĉ rinoceroj. Tie ĉi kaj tie oni vidis marĉojn, kovritajn de akvaj kreskaĵoj kaj arbetoj, inter kiuj amase flugis sovaĝaj anseroj, anasoj, kolomboj, cikonioj, ibisoj kaj pelikanoj.

– Ekrigardu, sinjoro – diris la nomarĥo – jen estas la bildo de nia lando Queneh, de Egipto. Oziriso amis ĉi tiun teran strion inter la dezertoj, superŝutis ĝin per kreskaĵoj kaj bestoj por havi utilon de ili. Poste la bona dio prenis homan figuron kaj estis la unua faraono. Kaj kiam li eksentis, ke lia koro velkas, li forlasis lin kaj transiris en la koron de sia filo, kaj poste en la filon de la filo.

Tiamaniere Oziriso vivas inter ni de jarcentoj, kiel faraono, kaj havas profiton de Egipto kaj de ĝiaj riĉaĵoj, kiujn li mem kreis. Li disetendis siajn branĉojn, kiel potenca arbo. Liaj radikoj estas ĉiuj egiptaj reĝoj, liaj branĉoj – la nomarĥoj kaj pastroj, liaj branĉetoj – la militistoj. La videbla dio sidas sur la tera trono kaj prave ricevas la profiton de la lando; la nevidebla akceptas oferojn en la temploj kaj per la buŝo de l’ pastroj anoncas sian volon.

– Vi diras la veron – interrompis la princo. – Tiel estas skribite.

– Ĉar la Oziriso-faraono ne povas mem administri sian surteran mastraĵon, li do ordonas zorgi pri ĝi al ni, nomarĥoj, kiuj devenas de lia sango.

– Tio estas vera – diris Ramzes. – Eĉ iafoje la suna dio transiras en la korpon de nomarĥo kaj donas la komencon al nova dinastio. Tiel naskiĝis la dinastio memfisa, elefantina, teba, ksoita...

– Vi diris, sinjoro – daŭrigis Otoes. – Kaj nun mi respondos vian demandon:

Vi demandis: kion mi faras en la nomeso?... Mi gardas la riĉaĵon de Oziriso-faraono kaj mian parton en ĝi. Rigardu ĉi tiujn arojn: vi vidas diversajn bestojn. Unuj liveras lakton, aliaj viandon, aliaj lanon kaj felojn. Same la loĝantaro de Egipto: unuj liveras grenon, aliaj vinon, teksaĵojn, meblojn, konstruaĵojn. Kaj mia afero estas preni de ĉiu, kion li ŝuldas kaj meti antaŭ la piedoj de l’ faraono.

Mi ne povus mem gardi tiel multenombrajn brutarojn kaj tial mi elektis viglajn hundojn kaj saĝajn paŝtistojn: Unuj melkas la brutojn, tondas kaj ŝiras de ili la haŭtojn; aliaj gardas, ke oni ne ŝtelu ilin aŭ ke rabobestoj ilin ne disŝiru. Same en la nomeso: mi ne povus mem kolekti ĉiujn impostojn kaj gardi la tutan loĝantaron, mi do havas oficistojn, kiuj faras ĉion ĉi kaj al mi prezentas raportojn pri sia agado.

– Ĉio ĉi estas vera – interrompis la princo – mi tion scias kaj komprenas. Sed mi ne povas malkovri, kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco, se oni tiel zorge gardas ilin?

– Bonvolu rememori – respondis la nomarĥo – ke la dio Set, kvankam li estas la vera frato de la suna Oziriso, malamas lin, batalas kontraŭ li kaj malbonigas ĉiujn liajn verkojn: Li sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj, li faras, ke la leviĝo de Nilo estas tro malgranda aŭ tro rapida, li en la varmega sezono ĵetas sur Egipton polvajn nebulojn.

Kiam la jaro estas bona, Nilo atingas la dezerton, kiam ĝi estas malbona – la dezerto venas al Nilo, kaj tiam la reĝaj enspezoj devas esti pli malgrandaj.

Rigardu, via ekscelenco – finis li, montrante la herbejojn. – Multenombraj estas la brutaroj, sed dum mia juneco ili estis pli multenombraj. Kaj kiu estas kulpa? Neniu alia, ol Set, al kiu ne povas kontraŭstari la homaj fortoj. Ĉi tiu herbejo, hodiaŭ granda, estis iam ankoraŭ pli granda, kaj de ĉi tiu loko oni ne povis vidi la dezerton, kiu teruras nin hodiaŭ. Kie batalas la dioj, la homo estas senforta; kie Set venkas Ozirison, kiu povas bari al li la vojon?

La respektinda Otoes finis; Ramzes mallevis la kapon. Ne malmulte li aŭdis en la lernejoj pri la favoroj de Oziriso kaj pri la maljustaĵoj de Set, kaj kiam li estis ankoraŭ infano, li koleris, ke oni ne reguligis definitive la kontojn kun Set.

– Kiam mi estos granda – pensis li tiam – kaj mi povos porti lancon, mi trovos Seton kaj ni provos niajn fortojn!...

Kaj jen hodiaŭ li rigardis la senlimajn sablojn, la regnon de la malbona dio, kiu malgrandigis la enspezojn de Egipto; sed li ne pensis pri batalo kontraŭ li. Ĉar kiel batali kontraŭ la dezerto?... Oni povas nur evitadi ĝin, aŭ perei en ĝi.

主题RSS Feed

powered by my little forum