《中国寓言百则》第9则 Juan Shuliang Renkontis "Diablon" (XU
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第9则
Juan Shuliang Renkontis "Diablon" (XUN KUANG)
Ĉe maro apud Xiashou loĝis Juan Shuliang. Li estis tre stulta kaj timema.
Foje li promenis en luna nokto. Klininte la kapon li vidis sian ombron longan, kiun li prenis por kuŝanta diablo; kaplevinte, li vidis sian propran hararon, de tio li opiniis, ke diablo staras malantaŭ li. Li teruriĝis kaj ekkuregis hejmen.
Atinginte la hejmon, li preskaŭ perdis la spiron kaj baldaŭ mortis.