头像

《法老王》56

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, July 31, 2023, 08:35 (272天前)

ĈAPITRO XXII (2-1)

La ĉeestado en la nomeso Aa tiel lacigis la kronprincon, ke por ripozi kaj kolekti la pensojn, li ordonis ĉesigi ĉiujn festenojn por sia honoro, kaj malpermesis, ke la loĝantaro ie iru renkonte por saluti lin.

La princa sekvantaro miris, eĉ trovis tion nekonvena. Sed la ordono estis plenumita, kaj Ramzes retrovis iom da trankvilo en la vivo. Nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo, kaj povis iom kolekti siajn senordajn pensojn.

Fermita en la plej malproksima angulo de la palaco, la princo komencis mediti: kiom li plenumis la ordonon de l’ patro?

Li esploris la nomeson Aa per propraj okuloj: ĝiajn kampojn, urbetojn, loĝantojn kaj oficistojn. Li kontrolis la fakton, ke la orientan parton de l’ provinco invadis la dezerto. Li rimarkis, ke la laboristaro estas indiferenta kaj malsaĝa, ke ĝi faras nur tion, kion oni ordonas al ĝi, kaj eĉ tion nevolonte. Fine li konvinkiĝis, ke vere fidelajn kaj amantajn regatojn oni povas trovi nur inter la aristokratio. Ĉar iliaj membroj estas aŭ parencoj de la gento de l’ faraonoj, aŭ apartenas al la klaso de l’ militistoj kaj estas nepoj de l’ soldatoj, kiuj batalis sub Ramzes Granda.

En ĉiu okazo, ĉi tiuj homoj estis sinceraj partianoj de l’ dinastio kaj estis pretaj servi al ĝi kun vera fervoro. Ne kiel la kamparanoj, kiuj kriinte la saluton, plej rapide kuris al siaj porkoj kaj bovoj.

Sed la ĉefa celo de la vojaĝo ne estis atingita. Ramzes ne nur ne vidis klare la kaŭzojn de la malgrandiĝo de la reĝaj enspezoj, sed eĉ ne sciis formuli la demandon: de kie venas la malbono kaj kiel ĝin forigi? Li sentis nur, ke la legenda batalo de l’ dio Set kontraŭ Oziriso klarigas nenion kaj ne montras rimedon.

Kaj la princo, kiel estonta faraono, volis havi grandajn enspezojn, kiajn havis la antaŭaj monarĥoj de Egipto. Li do bolis de kolero ĉe la sola penso, ke suririnte la tronon li povos esti same malriĉa, kiel la patro, aŭ eble ankoraŭ pli malriĉa.

– Neniam!... – kriis la princo, kunpremante la pugnojn.

Por pligrandigi la reĝajn trezorojn li estis preta sin ĵeti kun glavo sur la dion Set mem kaj distranĉi lin en pecojn, kiel la dio faris kun sia frato Oziriso. Sed anstataŭ la senkompata dio kaj liaj legionoj li vidis ĉirkaŭ si: malplenon, silenton kaj nescion.

Sub la influo de ĉi tiuj disputoj kun la propraj pensoj, li komencis foje interparoladon kun la ĉefepiskopo Mefres.

– Diru al mi, sankta patro, kiu konas ĉiujn saĝojn, kial la ŝtataj enspezoj malgrandiĝas kaj kiel oni povus pligrandigi ilin?

La ĉefepiskopo levis la manojn al la ĉielo.

– Estu benata – ekkriis li – la spirito, kiu diris en vian orelon, alta sinjoro, tiajn pensojn!... Ho, se vi imitus la grandajn faraonojn, kiuj kovris Egipton per temploj, kaj per kanaloj kaj akvobaroj pligrandigis la fruktodonajn kampojn!...

La maljunulo estis tiel kortuŝita, ke li ekploris.

– Antaŭ ĉio – diris la princo – respondu mian demandon. Ĉar ĉu oni povas pensi pri konstruado de kanaloj kaj temploj, se la trezorejo estas malplena? Sur Egipton falis la plej granda malfeliĉo: ĝiajn monarĥojn minacas la mizero. Tion antaŭ ĉio oni devas esplori kaj rebonigi, kaj la cetero mem troviĝos.

– Pri tio, princo, vi ekscios nur en la temploj, ĉe la piedo de la altaroj – diris la ĉefepiskopo. – Nur tie via nobla scivolo povas esti kontentigita.

Ramzes faris malpaciencan movon.

– Antaŭ la okuloj de via ekscelenco la temploj kovras kaj kaŝas la tutan landon, eĉ la trezorejon de l’ faraonoj!... Mi ja estis lernanto de l’ pastroj, mi estis edukita en la ombro de l’ temploj, mi konas la misterajn spektaklojn, en kiuj vi prezentas la koleron de Set, la morton kaj reviviĝon de Oziriso, kaj kia utilo de tio?... Kiam la patro demandos min: kiel plenigi la trezorejon? – mi respondos nenion. Eble nur mi konsilos al li ankoraŭ pli longe kaj ofte preĝi, ol nun!

– Vi blasfemas, princo, ĉar vi ne konas la altajn misterojn de la religio. Se vi ekkonus ilin, vi respondus multajn demandojn, kiuj turmentas vin, Kaj se vi vidus, kion mi vidis!... Vi ekkredus, ke la plej grava afero por Egipto estas relevi ĝiajn pastrojn kaj templojn...

– La maljunuloj duan fojon en la vivo fariĝas infanoj – pensis la princo kaj interrompis la diskutadon.

La ĉefepiskopo Mefres estis ĉiam tre pia, sed en la lasta tempo ĝis malsaĝeco.

– Mi multe gajnus – diris al si Ramzes – se mi donus min en la manojn de l’ pastroj por asisti iliajn infanajn ceremoniojn. Eble Mefres ankaŭ al mi ordonus stari tutajn horojn antaŭ la altaro kun levitaj manoj, kiel li faras mem, atendante miraklojn!...

En la monato Farmuti (fino de januaro, komenco de februaro) la princo adiaŭis Otoeson, por transiri en la nomeson Hak. Li dankis la nomarĥon kaj la sinjorojn pro la belega akcepto, sed en la koro li havis malĝojon, ĉar li sentis, ke li ne sukcesos plenumi la taskon, per kiu lin ŝarĝis la patro.

Kondukita de la familio kaj kortego de Otoes, la vic-reĝo transveturis sur la dekstran bordon de Nilo, kie salutis lin la nomarĥo Ranuzer, la sinjoroj kaj pastroj. Kiam la princo haltis sur la tero Hak, la pastroj levis supren la statuojn de la dio Atmu, la patrono de l’ provinco, la oficistoj falis sur la vizaĝon, kaj la nomarĥo petis lin kiel la anstataŭanton de l’ faraono komenci la rikolton, ĉar en tiu sezono oni devis rikolti la hordeon.

Ramzes akceptis la rikoltilon, detranĉis kelke da plenmanoj kaj bruligis ilin kun incenso antaŭ la dio, gardanta la limojn. Post li faris la samon la nomarĥo kaj grandaj sinjoroj, fine komencis la rikolton la kamparanoj. Ili kolektis nur la spikojn, kiujn ili pakis en sakojn; la pajlo restis sur la kampo.

Aŭskultinte la diservon, kiu enuigis lin, la princo stariĝis sur durada veturilo. Antaŭe iris taĉmento de soldatoj, post ili pastroj, du sinjoroj kondukis la ĉevalon de l’ princo per la bridoj. Post la kronprinco, en alia veturilo sidis la nomarĥo Ranuzer, kaj post li granda sekvantaro de sinjoroj kaj kortegaj servistoj. La popolo, konforme al la volo de Ramzes, ne aperis; sed la kamparanoj, laborantaj sur la kampoj, vidante la procesion, falis vizaĝe teren.

Tiamaniere, transirinte kelke da ŝippontoj, ĵetitaj sur la brakojn de Nilo kaj sur la kanalojn, la princo antaŭ la vespero atingis la urbon Anu, ĉefan en la provinco.

主题RSS Feed

powered by my little forum