头像

《法老王》58

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 02, 2023, 09:23 (270天前)

ĈAPITRO XXIII(2-1)

Nun en la urbo Anu komenciĝis serio da festenoj kaj amuzoj. Ramzes venigis el siaj keloj bonajn vinojn, el tri najbaraj nomesoj venis plej belaj dancistinoj, plej famaj muzikistoj, plej lertaj artifikistoj. La tempo de Ramzes estis perfekte plenigita. Matene la ekzercado de soldatoj, kaj akcepto de altranguloj, poste festenoj, spektakloj, ĉasoj kaj ree festenoj.

Sed en la momento, kiam la nomarĥo de Hak estis certa, ke la kronprincon jam tedis la administraj demandoj kaj vizitoj de altranguloj, Ramzes alvokis lin kaj demandis:

– La nomeso de via ekscelenco apartenas al la plej riĉaj en Egipto?...

– Jes... kvankam ni havis kelke da malfacilaj jaroj... – respondis Ranuzer, kaj ree glaciiĝis lia koro kaj ektremis liaj genuoj.

– Ĝuste tio mirigas min – diris la princo – ke de jaro al jaro plimalgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco. Ĉu vi ne povus klarigi tion al mi?

– Sinjoro – diris la nomarĥo, klinante la kapon ĝis la tero. – Mi vidas, ke miaj malamikoj semis malkonfidon en vian animon; kion ajn mi dirus, tio ne konvinkus vin. Permesu do al mi tute ne paroli; pli bone estos, se venos ĉi tien skribistoj kun dokumentoj, kiujn vi povos tuŝi per via propra mano kaj kontroli...

La kronprincon iom mirigis la neatendita eksplodo, sed li akceptis la proponon. Li eĉ ekĝojis. Li pensis, ke la raportoj de la skribistoj klarigos al li la sekretojn de la administrado.

La sekvintan tagon venis la granda skribisto de la nomeso Hak kaj liaj helpantoj kun kelkdeko da papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj. Kiam oni malvolvis ilin, ili formis rubandon tri manojn larĝajn kaj sesdek paŝojn longan. Unuafoje la princo vidis tiel grandegan dokumenton, en kiu estis priskribo nur de unu provinco kaj dum unu sola jaro.

La granda skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn, kaj komencis:

– En la trideka jaro de la regado de lia sankteco Mer-Amen-Ramzes malfruis la leviĝo de Nilo... La kamparanoj, kredante, ke la malfeliĉon kaŭzis sorĉoj de la fremduloj, loĝantaj en la provinco Hak, komencis detrui la domojn de la nefidelaj Hebreoj, Ĥetoj kaj Fenicianoj, kaj oni mortigis kelke da personoj. Laŭ ordono de la nomarĥo oni kondukis la kulpajn al la tribunalo; dudek kvin vilaĝanojn, du masonistojn kaj kvin ŝuistojn oni kondamnis en minejojn, kaj unu fiŝiston oni sufokis...

– Kia dokumento estas tio? – interrompis la princo.

– Tio estas juĝa raporto, destinita esti metita antaŭ la piedoj de lia sankteco.

– Lasu ĝin kaj legu pri la ŝtataj enspezoj.

La helpantoj de l’ granda skribisto volvis la forpuŝitan dokumenton kaj prezentis alian. Ilia estro ree komencis legi:

– En la kvina tago de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn sescent mezurojn da tritiko, kiujn kvitancis la ĉefa intendanto.

La sepan de Tot la granda trezoristo eksciis kaj kontrolis, ke malaperis el la provizoj de la lasta jaro cent kvardek ok mezuroj da tritiko. Dum la kontrolo du laboristoj ŝtelis unu mezuron da tritiko kaj kaŝis ĝin inter brikoj. Kiam oni rimarkis tion, ili estis transdonitaj al la juĝejo kaj kondamnitaj en la minejojn pro la atenco kontraŭ la propraĵo de lia sankteco...

– Kaj la cent kvardek ok mezuroj? – demandis la kronprinco.

– Musoj formanĝis ilin – respondis la skribisto kaj daŭrigis:

– La okan de Tot oni alsendis dudek bovinojn kaj okdek kvar ŝafinojn en la buĉejon, kiujn la gardisto de bovoj ordonis doni al la regimento Nizo, je kvitanco...

Tiamaniere la vic-reĝo sciiĝadis, tagon post tago, kiom da hordeo, tritiko, fazeolo kaj lotusaj grajnoj oni liveris en la grenejojn, kiom oni transsendis en la muelejojn, kiom oni ŝtelis kaj kiom da laboristoj pro tio oni kondamnis en la minejojn. La raporto estis tiel enuiga kaj senorda, ke en la mezo de l’ monato Paofi la princo ordonis interrompi la legadon.

– Diru al mi, granda skribisto – demandis Ramzes – kion vi komprenas el tio?... Kion vi eksciis?...

– Ĉion, kion ordonos via ekscelenco...

Kaj li rekomencis, sed jam parkere:

– La sepan de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn...

– Sufiĉe! – ekkriis kolere la princo kaj ordonis al li iri for.

La skribistoj falis sur la vizaĝon, poste rapide forprenis la papirusojn, ree falis teren kaj galope elkuris.

La princo alvokis la nomarĥon Ranuzer. Li venis kun la brakoj krucitaj sur la brusto, sed kun trankvila mieno, ĉar li eksciis de la skribisto, ke la princo povas nenion kompreni el la raportoj kaj ke li eĉ ne aŭskultis ilin ĝis la fino.

– Diru al mi, via ekscelenco – komencis la kronprinco – ĉu ankaŭ al vi oni legas la raportojn?

– Ĉiutage...

– Kaj vi ilin komprenas?

– Pardonu, plej nobla sinjoro, sed... ĉu mi povus administri la nomeson, se mi ne komprenus tion?

La princo malĝoje ekmeditis. Eble, efektive, li estas tiel malkapabla?... Kaj tiam – kiel li povos fariĝi monarĥo?...

– Sidiĝu – diris li post momento, montrante al Ranuzer seĝon. – Sidiĝu kaj rakontu al mi: kiel vi administras la nomeson?...

La nomarĥo paliĝis kaj liaj okuloj turniĝis supren, montrante la blankon. Ramzes rimarkis tion kaj komencis klarigi:

– Ne pensu, ke mi ne konfidas al via saĝo... Kontraŭe, mi ne konas homon pli kapablan ol vi al la administra ŝarĝo... Sed mi estas juna kaj scivola: kio estas la arto de l’ regado? Mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto. Vi administras la nomeson – mi scias pri tio!... Sed nun klarigu al mi, kiel oni administras?

La nomarĥo ekspiris kaj komencis:

– Mi rakontos al vi la tutan fluon de mia vivo, por ke vi sciu, kiel malfacila estas mia laboro.

头像

《法老王》58 读书笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, August 02, 2023, 09:24 (270天前) @ Pipi

《法老王》读书笔记

1. Sed en la momento, kiam la nomarĥo de Hak estis certa, ke la kronprincon jam tedis la administraj demandoj kaj vizitoj de altranguloj, Ramzes alvokis lin kaj demandis:

—— momento, kiam定从。ke宾从。

2. Ĝuste tio mirigas min – diris la princo – ke de jaro al jaro plimalgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco.

—— ke为主语从句。tio为形式主语。

3. Mi vidas, ke miaj malamikoj semis malkonfidon en vian animon;

—— semi malkonfidon en ies animon 使某人心中不信任。semi: 散布,传播。类似表达:semi inter iuj malpacon; semi teruron en la urbo ...

4. pli bone estos, se venos ĉi tien skribistoj kun dokumentoj, kiujn vi povos tuŝi per via propra mano kaj kontroli...

—— se主语从句。kiujn定从。

5. Kiam oni malvolvis ilin, ili formis rubandon tri manojn larĝajn kaj sesdek paŝojn longan.

—— Kiam时从。tri manojn larĝajn kaj sesdek paŝojn longan. 还可:larĝan je tri manoj kaj longan je sesdek paŝoj. 原句中的larĝajn用复数不妥。

6. La granda skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn, kaj komencis:

—— krucinte la krurojn 盘腿。类似表达:kruci la brakojn/manojn; kun brakoj krucitaj/krucigitaj ...

7. Li venis kun la brakoj krucitaj sur la brusto, sed kun trankvila mieno,

—— 两个kun短均作状。

8. La nomarĥo paliĝis kaj liaj okuloj turniĝis supren, montrante la blankon.

—— montrante la blankon 露出眼白。blanko = okulblanko. 眼白。

9. Mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto.

—— dividi kun iu ion 与某人分享某物。dividi kun iu la mizeron/feliĉon ...

10. Mi rakontos al vi la tutan fluon de mia vivo, por ke vi sciu, kiel malfacila estas mia laboro.

—— la tutan fluon de mia vivo 我的生活的全部过程/经历。por ke目从。kiel malfacila estas mia laboro.为宾从。

主题RSS Feed

powered by my little forum