头像

《法老王》60

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, August 04, 2023, 10:42 (268天前)

ĈAPITRO XXIV(4-1)

Nun jam Ramzes sciis, ke aŭ li ne plenumos la ordonon de l’ faraono, aŭ li devas sin submeti al la volo de l’ pastroj, kaj tio plenigis lin per kolero kaj malfavoro por ili.

Li do ne rapidis al la misteroj, kaŝitaj en la temploj. Ne venis ankoraŭ la tempo por la fastoj kaj preĝoj. Sed tiom pli favore li komencis partopreni en la festenoj, kiujn oni aranĝis por lia honoro.

Ĵus revenis Tutmozis – majstro en ĉiuj amuzoj, kaj alportis al la princo bonajn novaĵojn de Sara. Ŝi estis sana kaj havis belan aspekton, kio nun malpli interesis Ramzeson. Sed la pastroj faris tiel bonan horoskopon al lia estonta infano, ke Ramzes estis ravita.

Ili certigis plej kategorie, ke la infano estos filo, favorata de l’ dioj kaj, se la patro ĝin amos, ĝi atingos en la vivo grandajn honorojn.

La princo ridis la duan parton de la profetaĵo.

– Stranga estas ilia saĝo! – diris li al Tutmozis. – Ili scias, ke ĝi estos filo, kion ne scias mi, kvankam mi estas la patro; sed ili dubas, ĉu mi ĝin amos, kvankam facile estas diveni, ke mi amus ĉi tiun infanon, eĉ se ĝi estus filino.

Kaj pri la honoroj por ĝi ili estu trankvilaj. Mi zorgos pri tio!...

En la monato Pahono (januaro-februaro) la kronprinco transveturis en la nomeson Ka, kie akceptis lin la nomarĥo Sofra. La urbo Anu kuŝis sep horojn de pieda vojo de Atribis, sed la princo uzis tri tagojn por ĉi tiu vojaĝo. Pensante pri la preĝoj kaj fastoj, kiuj atendis lin antaŭ la malkovro de l’ templaj misteroj, Ramzes sentis pli kaj pli grandan inklinon al la amuzoj; lia sekvantaro divenis tion, plezuro do sekvis plezuron.

Ree sur la vojoj, tra kiuj li veturis al Atribis, aperis popolaj amasoj kun krioj, floroj kaj muzikistoj. Precipe proksime de l’ urbo la entuziasmo atingis la supron. Okazis eĉ, ke grandega laboristo sin ĵetis sub la veturilon de la vic-reĝo. Kaj kiam Ramzes haltigis la ĉevalojn, el la amaso eliris dekkelko da junaj virinoj kaj ĉirkaŭplektis lian veturilon per floroj.

– Tamen ili amas min!... – pensis la princo.

En la provinco Ka li ne demandis plu la nomarĥon pri la enspezoj de l’ faraono, ne vizitis fabrikojn, ne ordonis legi al si raportojn. Nur foje, kiam li vidis, ke la templo de l’ dio Sebak staras sur alta monteto, li esprimis deziron suriri ĝian supron kaj rigardi la ĉirkaŭaĵon.

La respektinda Sofra tuj plenumis la volon de l’ kronprinco, kiu suririnte la turon, kun granda plezuro pasigis tie kelke da horoj.

La provinco Ka estis fruktodona ebenaĵo. Kelkdeko da kanaloj kaj da nilaj brakoj tranĉis ĝin en ĉiuj direktoj, kaj ĝi ŝajnis kvazaŭ reto el arĝentaj kaj lazuraj ŝnuroj. La melonoj kaj tritiko, semitaj en novembro, jam estis maturiĝantaj. Sur la kampoj svarmis nudaj homoj, kiuj kolektis kukumojn aŭ semis kotonon. La tero estis kovrita de konstruaĵoj, kiuj en kelkdeko da punktoj grupiĝis pli multenombre kaj formis urbetojn.

La plimulto da domoj, precipe tiuj, kiuj kuŝis inter kampoj, estis argilaj, kovritaj per pajlo kaj palmaj folioj. Kontraŭe, en la urboj la domoj estis brikaj, kun plataj tegmentoj, kaj similis blankajn kubojn, truitajn en la lokoj, kie estis la fenestroj kaj pordoj. Tre ofte sur unu tia kubo staris plia malpli granda, kaj sur tiu tria, ankoraŭ malpli granda, kaj ĉiu etaĝo estis alie kolorigita. Sub la bruliganta suno de Egipto ĉi tiuj domoj similis grandajn perlojn; rubenojn kaj safirojn, dissemitajn inter la verdaĵo de l’ kampoj kaj ĉirkaŭitajn de palmoj kaj akacioj.

De tiu loko Ramzes rimarkis fenomenon, kiu mirigis lin: proksime de la temploj la domoj estis pli belaj, kaj sur la kampoj laboris plej multe da homoj.

– La bienoj de l’ pastroj estas la plej riĉaj!... – rememoris li kaj ankoraŭ unu fojon trakuris per la okuloj la templojn kaj kapelojn, dekkelkon da kiuj oni vidis de la turo.

Sed ĉar li paciĝis kun Herhor kaj bezonis servojn de l’ pastroj, li ne volis pli longe sin okupi per ĉi tiu afero.

En la daŭro de la sekvintaj tagoj Sofra aranĝis por la princo serion da ĉasoj, irante de la urbo Atribis al la oriento. Apud la kanaloj oni arkpafis birdojn, kaptis ilin per grandegaj retoj, kiuj per unu fojo envolvis po kelkdeko, aŭ oni sendis falkojn kontraŭ la libere flugantaj. Kaj kiam la princa sekvantaro atingis la orientan dezerton, komenciĝis grandaj ĉasoj kun hundoj kaj panteroj kontraŭ kvarpiedaj bestoj; dum kelke da tagoj oni kaptis kaj mortigis kelkcenton da ili.

Kiam Sofra rimarkis, ke la princo jam havas sufiĉe da plezuro sub la libera ĉielo kaj da noktoj sub la tendo, li interrompis la ĉasadon kaj per plej mallongaj vojoj rekondukis la gastojn al Atribis.

Ili venis tien en la kvara horo post la tagmezo, kaj la nomarĥo invitis ĉiujn en sian palacon al festeno.

Li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la bano kaj el sia propra kesto prenis parfumojn por olei Ramzeson. Poste li kontrolis la friziston, kiu ordigis la harojn de l’ vic-reĝo, fine, ekgenuinte sur la planko,; li petis la princon akcepti novajn vestojn.

Estis tie freŝe teksita ĉemizo, kovrita per brodaĵoj, antaŭtuko ornamita per perloj kaj mantelo punktita per oro, tre fortika, sed tiel delikata, ke du manoj povis ĝin enteni.

La kronprinco favore akceptis ĉion kaj diris, ke neniam ankoraŭ li ricevis tiel belan donacon.

La suno jam subiris, kaj la monarĥo kondukis la princon en la balan salonon.

Tio estis granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko. Ĉiuj muroj estis kovritaj per pentraĵoj, prezentantaj scenojn el la vivo de l’ antaŭuloj de Sofra: militojn, marajn vojaĝojn kaj ĉasojn. Super ĉi tiu konstruaĵo, anstataŭ tegmento, pendis grandega papilio, kun multkoloraj flugiloj, kiujn movis kaŝitaj sklavoj, por refreŝigi la aeron.

En bronzaj torĉujoj, fiksitaj sur la kolonoj, brulis helaj torĉoj, eligante bonodorajn fumojn.

La salono estis dividita en du partojn: unu malplena, la alia plenigita per tabloj kaj seĝoj por la invititoj. En la fundo estis alta estrado, sur kiu sub riĉa tendo staris malgranda tablo kaj kanapo por Ramzes.

头像

《法老王》读书笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, August 04, 2023, 10:44 (268天前) @ Pipi

《法老王》读书笔记

1. Nun jam Ramzes sciis, ke aŭ li ne plenumos la ordonon de l’ faraono, aŭ li devas sin submeti al la volo de l’ pastroj, kaj tio plenigis lin per kolero kaj malfavoro por ili.

—— sin submeti = submetiĝi: 服从,听从;屈服,归顺

2. Ŝi estis sana kaj havis belan aspekton, kio nun malpli interesis Ramzeson.

—— kio为接续从句,与前一分句整个句子发生关系,不是代替前一分句中的句子成分,而是对前一分句内容作补充说明或作结论。

3. Pensante pri la preĝoj kaj fastoj, kiuj atendis lin antaŭ la malkovro de l’ templaj misteroj, Ramzes sentis pli kaj pli grandan inklinon al la amuzoj;

—— kiuj为定从。senti/havi inklinon al: 对 ...... 有好感;喜欢/爱好 ...... *senti/havi malinklinon al: 对 ...... 反感;厌恶 ......

4. Okazis eĉ, ke grandega laboristo sin ĵetis sub la veturilon de la vic-reĝo.

—— ke为主语从句。

5. li esprimis deziron suriri ĝian supron kaj rigardi la ĉirkaŭaĵon.

—— suriri ĝian supron kaj rigardi la ĉirkaŭaĵon 动词不定式短语作后定修饰deziron.

6. Sub la bruliganta suno de Egipto ĉi tiuj domoj similis grandajn perlojn; rubenojn kaj safirojn, dissemitajn inter la verdaĵo de l’ kampoj kaj ĉirkaŭitajn de palmoj kaj akacioj.

—— dissemitajn和ĉirkaŭitajn两个分短均作后定,可视为定从的短缩,也可扩展为定从。dissemi: 散布,散播,撒,传播。

7. rememoris li kaj ankoraŭ unu fojon trakuris per la okuloj la templojn kaj kapelojn,

—— trakuris per la okuloj 扫视;浏览。*扩充:ĉirkaŭpreni per unu rigardo ion 环视一下某物。havi panoraman vidon de ...; panorami ion 看 ...... 的全景,把 ...... 尽收眼底。

8. Li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la bano kaj el sia propra kesto prenis parfumojn por olei Ramzeson.

—— 他亲自把王子领进浴室,侍候他沐浴 ...... *asistis ĉe la bano 侍候他沐浴。

9. Tio estis granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko.

—— ĉirkaŭita和pavumita两个分短均作后定修饰granda vestiblo,可视为定从的短缩。pavumita per mozaiko 还可短缩成:mozaike pavumita. *扩充:ŝtone pavimita/mozaikita/kahelita vojeto 一条用石头铺就的小路。

10. La salono estis dividita en du partojn:

—— 大厅分为两部分。*补充: distranĉi: 把切成碎块(小块)。 rivereto distranĉis la herbejon. 一条小河把草场分成了两部分。 tratranĉi: 切穿,切透,割断 rivero tratranĉis la urbon. 一条小河流经城市。

主题RSS Feed

powered by my little forum