《中国寓言百则》第14则 Pafarko kaj Sago
《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj
世译:于涛,王丽华
输入:Pipi
第14则
Pafarko kaj Sago (HAN FEI)
Iu laŭdis sian pafarkon: "Mia pafarko estas tiel bona, ke mi tute ne bezonas sagon!"
Alia diris: "Mia sago estas la plej bona. Pafarko estas nenecesa por mi."
Lerta pafarkisto aŭdis ilian paroladon kaj diris: "Vi ambaŭ malpravas. Sen pafarko, sago mem ne povas flugi. Sen sago, kiel la pafarko povus trafi la celon?"
Li instruis ilin pri arkpafado.
Tiel ili komprenis, ke pafarko kaj sago bezonas unu la alian.
《 pri kontrauxdiro 》
Tiel ili komprenis, ke pafarko kaj sago bezonas unu la alian. kontrauxdiro .