头像

《法老王》61

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 05, 2023, 09:47 (267天前)

ĈAPITRO XXIV(4-2)

Apud ĉiu tablo estis grandaj vazoj kun akacioj, palmaj kaj figaj arboj. La tablon de l’ kronprinco oni ĉirkaŭis per pinglokreskaĵoj, kiuj dissendis en la salono balzaman odoron.

La kunvenintaj gastoj salutis la princon per ĝoja ekkrio, kaj kiam Ramzes okupis la lokon sub la baldakeno, de kie oni povis libere vidi la tutan salonon, lia sekvantaro sidiĝis ĉe la tabloj.

Eksonis harpoj kaj komencis eniri sinjorinoj, en riĉaj muslinaj vestoj, kun malkovritaj brustoj kaj brilantaj de juveloj. Kvar plej belaj ĉirkaŭis Ramzeson, aliaj sidiĝis apud la altranguloj de la sekvantaro.

En la aero fluis odoro de rozoj, konvaloj kaj violoj. La princo sentis, ke la pulso batas en liaj tempioj.

Sklavoj kaj sklavinoj en ĉemizoj blankaj, rozaj kaj bluaj komencis disporti kukojn, rostitajn kortbirdojn kaj ĉasaĵon, fiŝojn, vinon kaj fruktojn, fine florajn kronojn, kiujn la festenantoj metis sur la kapon. La grandega papilio pli kaj pli rapide svingis siajn flugilojn, kaj en la malplena parto de la salono komenciĝis spektaklo. Unuj post aliaj aperis dancistinoj, gimnastikistoj, arlekenoj, ĵonglistoj kaj skermistoj. Kiam iu montris neordinaran lertecon, la spektatoroj ĵetis al li florojn el siaj kronoj, aŭ orajn ringojn.

La festeno daŭris kelke da horoj; aklamoj por honori la princon, nomarĥon kaj lian familion senĉese sekvis unu la alian. Ramzeson, kiu duone kuŝis sur la kanapo kovrita per leona felo, kun oraj ungegoj, servis kvar damoj. Unu ventumis lin, dua ŝanĝis la kronojn sur lia kapo, du aliaj donis al li manĝaĵojn. Ĉe la fino de la festeno tiu, kun kiu la princo plej volonte parolis, alportis al li pokalon da vino. Ramzes eltrinkis duonon, la reston donis al ŝi, kaj kiam ŝi eltrinkis, li kisis ŝian buŝon.

La sklavoj komencis rapide estingi la torĉojn, la papilio ĉesis movi la flugilojn kaj en la salono fariĝis nokto kaj silento, interrompata nur de la nerva rido de l’ virinoj.

Subite eksonis rapidaj paŝoj de kelke da homoj kaj terura krio.

– Ellasu min!... – kriis raŭka vira voĉo. – Kie estas la kronprinco?... Kie estas la vic-reĝo?...

En la salono ekbolis. La virinoj ploris teruritaj, la viroj kriis:

– Kion tio signifas?... Atenco kontraŭ la kronprinco!... Ĉi tien la gardistoj!...

Oni aŭdis la bruon de la rompataj vazoj kaj la krakon de la seĝoj.

– Kie estas la kronprinco? – kriegis la fremda homo.

– Gardistoj!... Defendu la kronprincon!... – oni kriis en la salono.

– Ekbruligu la lumon!... – eksonis la junula voĉo de l’ kronprinco. – Kiu serĉas min?... Jen mi estas!...

Oni alportis torĉojn. En la salono senorde kuŝis la renversitaj kaj rompitaj mebloj unuj sur aliaj, kaj inter ili sin kaŝis la festenantoj. Sur la estrado la princo penis sin forŝiri de la virinoj, kiuj ĉirkaŭprenis liajn manojn kaj piedojn. Apud la princo, Tutmozis en senorda peruko, kun bronza kruĉo en la mano, estis preta bati je la kapo ĉiun, kiu proksimiĝus.

En la pordo aperis kelke da soldatoj kun nudaj glavoj.

– Kio estas?... Kiu estas ĉi tie – kriis la terurita nomarĥo.

Fine oni rimarkis la kulpan. Iu grandegulo, nuda, kovrita de koto, kun sangaj strioj sur la dorso, genuis sur la ŝtupoj de la estrado kaj etendis la manojn al la kronprinco.

– Jen la krimulo!... – kriis la nomarĥo. – Kaptu lin!...

Tutmozis levis sian kruĉon, de la pordo alkuris soldatoj. La vundita homo falis vizaĝe sur la ŝtuparon, kriante:

– Kompaton, suno de Egipto!...

La soldatoj jam estis lin kaptontaj, kiam Ramzes, forŝirinte sin de l’ virinoj, proksimiĝis al la mizerulo.

– Ne tuŝu lin! – kriis Ramzes al la soldatoj. – Kion vi volas, homo?

– Mi volas rakonti al vi mian mizeron, sinjoro...

En ĉi tiu momento Sofra, proksimiĝinte al la princo, murmuretis:

– Li estas Hiksos,.. rigardu, via ekscelenco, lian densan barbon kaj harojn... Lia trobraveco, kun kiu li superforte venis ĉi tien, pruvas, ke ĉi tiu krimulo ne estas Egiptano...

– Kiu vi estas? – demandis la princo.

– Mi estas Bakura, laboristo de la regimento de fosistoj en Sohem. Ni ne havas nun okupon, do la nomarĥo Otoes ordonis al ni...

– Li estas drinkulo kaj frenezulo!... – murmuretis la tremanta Sofra.

– Kiel li parolas al vi, sinjoro...

La princo tiel ekrigardis la nomarĥon, ke la altrangulo, kliniĝinte ĝis la tero, posteniris.

– Kion ordonis al vi Otoes? – demandis la vic-reĝo Bakuran.

– Li ordonis al ni, sinjoro, promeni sur la bordo de Nilo, naĝi en la rivero, stari apud la vojoj kaj fari bruon por via honoro. Li promesis pagi al ni por tio, kiom oni ŝuldas al ni... ĉar, sinjoro, jam de du monatoj ni ricevis nenion... Nek hordean panon, nek fiŝojn, nek oleon por nia korpo.

– Kion vi diros nun, respektinda sinjoro? – demandis la princo la nomarĥon.

– Danĝera drinkulo... abomena mensogulo... – respondis Sofra.

– Kian bruon vi faris por mia honoro?

– Kiel oni ordonis – diris la grandegulo. – Mia edzino kaj filino kriis kun la aliaj: “Li vivu eterne! kaj mi saltadis en la akvon kaj ĵetadis kronojn en la ŝipon de via ekscelenco, por kio oni promesis al mi pagi po unu uteno. Kaj kiam vi bonvolis favore enveturi en la urbon Atribis, mi estis destinita min ĵeti sub la ĉevalojn kaj haltigi la kaleŝon...”

La princo komencis ridi.

– Vere mi ne pensis – diris li – ke ni tiel gaje finos la festenon!... Kaj kiom oni pagis al vi por tio, ke vi devis vin ĵeti sub la ĉevalojn?

– Oni promesis al mi tri utenajn, sed pagis nenion, nek al mi, nek al la edzino, nek al la filino. Same al la regimento oni donis nenion por manĝi tiujn du monatoj.

– Per kio do vi vivas?

– Per almozoj, aŭ per tio, kion ni ricevas por nia laboro ĉe la kamparanoj. Do en ĉi tiu terura mizero ni trifoje ribelis kaj volis reveni hejmen. Sed la oficiroj kaj skribistoj aŭ promesis pagi al ni, aŭ ordonis nin bati...

– Pro la bruo por mia honoro? – demandis la princo, ridante.

头像

《法老王》读书笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 05, 2023, 09:49 (267天前) @ Pipi

《法老王》读书笔记

1. La tablon de l’ kronprinco oni ĉirkaŭis per pinglokreskaĵoj, kiuj dissendis en la salono balzaman odoron.

—— kiuj定从。dissendis: 散发

2. En la aero fluis odoro de rozoj, konvaloj kaj violoj.

—— 空气中飘着堇菜 ...... 的芳香。fluis: 流动,漂流

3. Sklavoj kaj sklavinoj en ĉemizoj blankaj, rozaj kaj bluaj komencis disporti kukojn,

—— en ĉemizoj blankaj, rozaj kaj bluaj介短作后定。

4. Ramzeson, kiu duone kuŝis sur la kanapo kovrita per leona felo, kun oraj ungegoj, servis kvar damoj.

—— kiu定从。duone kuŝis半卧。kovrita per leona felo分短作后定。kun oraj ungegoj的介短与kvar damoj发生关系.

5. Unu ventumis lin, dua ŝanĝis la kronojn sur lia kapo, du aliaj donis al li manĝaĵojn.

—— 上句提到的kvar damoj中的:一个 ...... 一个 ...... 另外两个 ......

6. En la salono ekbolis. La virinoj ploris teruritaj, la viroj kriis:

—— ekbolis: 开始沸腾。*fermenti: 沸腾,激昂。teruritaj为主语表语。

7. Kiu serĉas min?... Jen mi estas!...

—— 谁找我?我在这儿!

8. Sur la estrado la princo penis sin forŝiri de la virinoj, kiuj ĉirkaŭprenis liajn manojn kaj piedojn.

—— sin forŝiri de la virinoj挣脱出,摆脱。kiuj定从。

9. Kaj kiom oni pagis al vi por tio, ke vi devis vin ĵeti sub la ĉevalojn?

—— por tio, ke目从。

10. Per almozoj, aŭ per tio, kion ni ricevas por nia laboro ĉe la kamparanoj.

—— 方从。

主题RSS Feed

powered by my little forum