头像

《法老王》62

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 06, 2023, 09:48 (266天前)

ĈAPITRO XXIV(4-3)

– Vi diras la veron, princo... Tial hieraŭ estis la plej granda ribelo, pro kiu la nomarĥa Sofra ordonis nin dekumi. Ĉiu deka ricevis bastonadon, kaj mi plej multe, ĉar mi estas granda kaj devas nutri tri buŝojn: mian, de l’ filino kaj edzino... Batita, mi min elŝiris el iliaj manoj, por fali sur la ventron antaŭ vi, sinjoro, kaj rakonti niajn dolorojn. Vi, vi batu nin, kiam ni estas kulpaj, sed la skribistoj pagu al ni niajn ŝuldojn, ĉar alie ni mortos de malsato, ni, niaj edzinoj kaj infanoj...

– Tio estas homo, loĝata de demono!... – ekkriis Sofra. – Bonvolu, princo, rigardi, kian ruinigon li faris ĉi tie... Dek talantojn mi ne akceptus por ĉi tiuj tabloj, pladoj kaj kruĉoj...

Inter la festenantoj, kiuj jam rekonsciiĝis, komenciĝis murmuro:

– Tio estas ia fripono!... – oni diris. – Rigardu; vere, li estas Hiksos. Ankoraŭ bolas en li la malbenita sango de liaj avoj, kiuj invadis kaj ruinigis Egipton... Tiel riĉaj mebloj... tiel helaj vazoj... rompitaj en polvon!

– Unu sola ribelo de nepagitaj laboristoj alportas pli grandan malutilon al la ŝtato, ol valoras ĉi tiuj riĉaĵoj – diris severe Ramzes.

– Sanktaj vortoj!... Oni devas skribi ilin sur la monumentoj – tuj eksonis multaj voĉoj inter la gastoj. – La ribelo forŝiras la homojn de la laboro kaj malĝojigas la koron de lia sankteco... Ne konvenas, ke la laboristoj dum du monatoj ne ricevu salajron...

Kun nekaŝata malestimo ekrigardis la princo la korteganojn, ŝanĝiĝemajn kiel la nuboj, kaj sin turnis al la nomarĥo.

– Mi transdonas al vi – diris li severe – ĉi tiun martiritan homon. Mi estas certa, ke neniu haro falos de lia kapo. Kaj morgaŭ mi volas vidi la regimenton, al kiu li apartenas, kaj konvinkiĝi, ĉu la plendanto diris veron.

Post ĉi tiuj vortoj la vic-reĝo eliris, lasante la nomarĥon kaj gastojn en granda malĝojo.

En la sekvinta tago la princo, vestante sin kun la helpo de Tutmozis, demandis lin:

– Ĉu la laboristoj venis?

– Jes, sinjoro. De la leviĝo de l’ suno ili atendas viajn ordonojn.

– Kaj tiu... tiu Bakura, ĉu li estas inter ili?

Tutmozis faris grimacon kaj diris:

– Okazis, io stranga. Sofra ordonis lin ŝlosi en malplena kelo de sia palaco. Kaj ĉi tiu fripono, tre forta homo, rompis la pordon de la najbara kelo, kie estis vino, renversis kelke da multvaloraj kruĉoj kaj tiel ebriiĝis, ke...

– Ke? – demandis la princo.

– Ke li mortis.

La kronprinco salte leviĝis de l’ seĝo.

– Kaj vi kredas, ke li mem ebriiĝis tiel, ke li mortis?...

– Mi devas kredi, ĉar mi ne havas pruvojn, ke oni lin mortigis – respondis Tutmozis.

– Sed mi, mi serĉos ilin – eksplodis la princo.

Li kuris en la ĉambro kaj ronkis, kiel kolera leonido.

Kiam li iom trankviliĝis, Tutmozis diris:

– Ne serĉu, sinjoro, kulpon tie, kie oni ne vidas ĝin, ĉar vi ne trovos eĉ atestantojn. Se iu efektive, ordonita de l’ nomarĥo, sufokis ĉi tiun laboriston, li tion ne konfesos; la mortinto mem diros nenion, cetere, kian valoron havus lia plendo kontraŭ ia nomarĥo!... En tiaj kondiĉoj neniu tribunalo volos komenci juĝan esploron.

– Sed se mi ordonos?... – demandis la vic-reĝo.

– En tia okazo oni tion faros kaj oni pruvos la senkulpecon de Sofra. Tiam vi, sinjoro, devos honti, kaj ĉiuj nomarĥoj, iliaj parencoj kaj servistoj fariĝos viaj malamikoj.

La princo staris en la mezo de l’ ĉambro kaj pensis.

– Fine – diris Tutmozis – ĉio ŝajnas pruvi, ke ĉi tiu malfeliĉa Bakura estis drinkulo, aŭ frenezulo kaj antaŭ ĉio – homo de fremda deveno. Ĉar ĉu vera kaj prudenta Egiptano, eĉ se li tutan jaron ne ricevis salajron kaj duoblon da bastonoj, ĉu li kuraĝus eniri superforte en la palacon de nomarĥo kaj per tiaj krioj alvoki vin?

Ramzes klinis la kapon. Vidante, ke en la najbara ĉambro estas korteganoj, li diris per mallaŭta voĉo:

– Ĉu vi scias, Tutmozis, ke de la tempo, kiam mi entreprenis ĉi tiun vojaĝon, Egipto komencas ŝajni al mi tute alia. Iafoje mi demandas min mem: ĉu mi estas en fremda lando? Aŭ mia koro estas maltrankvila, kvazaŭ mi havus kovrilon sur la okuloj, post kiu oni faras ĉiujn friponaĵojn, sed kiujn mi ne povas vidi...

– Kaj tial vi ne penu vidi, ĉar fine ŝajnos al vi, ke ni ĉiuj devas esti kondamnitaj en la minejojn – diris Tutmozis kun rido. – Memoru, ke la nomarĥoj kaj oficistoj estas paŝtistoj de viaj brutaroj. Se iu melkos mezuron da lakto por si, aŭ buĉos ŝafinon, vi ne mortigos lin, nek forpelos. Da ŝafinoj vi havas tro multe, kaj paŝtistojn ne facile estas trovi.

La vic-reĝo, jam vestita, transiris en la atendejon, kie kolektiĝis lia sekvantaro: pastroj, oficiroj kaj oficistoj. Poste li forlasis la palacon kaj iris en la eksteran korton.

Tio estis vasta placo, kie sub la ombro de akacioj la laboristoj atendis la princon. Ĉe sono de trumpeto ĉiuj salte leviĝis de l’ tero kaj stariĝis en kvar vicojn.

Ramzes, ĉirkaŭita de brilanta kortego, subite haltis, volante en la komenco de malproksime rigardi la regimenton de fosistoj. Tio estis nudaj homoj, kun blankaj kufoj sur la kapo kaj samaj tukoj ĉirkaŭ la koksoj. En la vicoj oni povis facile distingi la brunajn Egiptanojn, nigrajn Negrojn, flavajn Azianojn kaj blankajn loĝantojn de Libio kaj de la insuloj de Mediteraneo.

En la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj. La kvaran vicon formis la portistoj, ĉiu kun levilo kaj du siteloj, la kvinan ankaŭ portistoj, sed kun grandaj kestoj, kiujn ili portis duope. La lastaj portis la elfositan teron.

Antaŭ la vicoj, ĉiun kelkdekon da paŝoj, staris la majstroj: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon.

Kiam la princo proksimiĝis a1 ili, ĉiuj ĥore ekkriis: “Vivu eterne!” kaj ekgenuinte ekfrapis la teron per la frunto. La kronprinco ordonis al ili leviĝi kaj ree atente rigardis ilin.

Ili estis homoj sanaj kaj fortaj, tute ne havis aspekton de tiaj, kiuj de du monatoj vivis per almozoj.

头像

《法老王》阅读笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 06, 2023, 09:53 (266天前) @ Pipi

《法老王》读书笔记

1. Batita, mi min elŝiris el iliaj manoj, por fali sur la ventron antaŭ vi, sinjoro, kaj rakonti niajn dolorojn.

—— Batita分词作主语修饰语。mi min elŝiris el iliaj manoj我从他们的手里挣脱出来。类似表达:Sur la estrado la princo penis sin forŝiri de la virinoj, kiuj ĉirkaŭprenis liajn manojn kaj piedojn. —— sin forŝiri de la virinoj挣脱出,摆脱。《法老王》第1卷237页。还有下面注释3。

2. ĉar alie ni mortos de malsato,

—— mortos de malsato/soifo/dormemo/rido/laciĝo ... 饿(渴/困/笑/累)死。de表原因。

3. La ribelo forŝiras la homojn de la laboro kaj malĝojigas la koron de lia sankteco...

—— forŝiras:撕去,扯掉,拔去。forŝiras la homojn de la laboro 类似结构见上面注释1.

4. Ne konvenas, ke la laboristoj dum du monatoj ne ricevu salajron...

—— ke为主语从句。(Tio) Ne konvenas (tio), ke ...

5. En la sekvinta tago la princo, vestante sin kun la helpo de Tutmozis, demandis lin:

—— En la sekvinta tago 也可:En la sekvanta tago 第二天。kun la helpo de 还可以:helpe de 在 ...... 帮助下,靠 ......,借助于 ......

6. Tutmozis faris grimacon kaj diris:

—— faris grimacon 做鬼脸,作怪相。

7. Mi devas kredi, ĉar mi ne havas pruvojn, ke oni lin mortigis – respondis Tutmozis.

—— ke引导定从。

8. Ne serĉu, sinjoro, kulpon tie, kie oni ne vidas ĝin, ĉar vi ne trovos eĉ atestantojn.

—— tie, kie为地从。

9. ĉio ŝajnas pruvi, ke ĉi tiu malfeliĉa Bakura estis drinkulo, aŭ frenezulo kaj antaŭ ĉio – homo de fremda deveno.

—— ke的从句作动词不定式pruvi的宾语,即宾从。

10. Ĉu vi scias, Tutmozis, ke de la tempo, kiam mi entreprenis ĉi tiun vojaĝon, Egipto komencas ŝajni al mi tute alia.

—— la tempo, kiam定从。

11. En la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj. La kvaran vicon formis la portistoj, ĉiu kun levilo kaj du siteloj, la kvinan ankaŭ portistoj, sed kun grandaj kestoj, kiujn ili portis duope. La lastaj portis la elfositan teron.

—— la fosistoj kun pintohakiloj 介短作定修名。en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj. 省略了两处与前面相同部分(vico staris la fosistoj),以避免重复。kiujn为定从。

12. Kiam la princo proksimiĝis a1 ili, ĉiuj ĥore ekkriis: “Vivu eterne!” kaj ekgenuinte ekfrapis la teron per la frunto.

—— ekfrapis la teron per la frunto 这一表达在《红楼梦》里很常见。

13. Ili estis homoj sanaj kaj fortaj, tute ne havis aspekton de tiaj, kiuj de du monatoj vivis per almozoj.

—— de tiaj, kiuj为间接定从。vivis per靠 ...... 生活。

主题RSS Feed

powered by my little forum