头像

原创(日记 Ĵurnalo) Kiu faris viziton al mi ...?

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, August 06, 2023, 10:19 (266天前)

原创(日记 Ĵurnalo) Kiu faris viziton al mi en tiel profunda nokto?

Hieraŭ vespere mi prenis kvar botelojn da biero kaj iom ebriiĝis. Mi frue iris en la liton.

Meznokte, mi ne havis ideon, ĉu tio estis en sonĝo aŭ en duondormo, kiam mi aŭdetis frapojn sur la pordo. Tio estis obtuzaj kaj intermitaj.

Kiu faris viziton al mi en tiel profunda nokto? Scivola kaj konsternita, mi demandis min.

Mi ŝaltis murlampon, leviĝis el la lito, pantoflis al la pordo.

"Kiu estas? Estas kiu?" mi vokis du fojojn. Sed nenia respondo aŭdiĝis.

Gluante mian dekstran orelon al la pordo, mi atente aŭskultis momenton. Nenio aŭditis! Poste, fermante mian dekstran okulon, mi gluis mian livan okulon al la luketo. Nenio viditis!

Mi apertigis la pordon.

Tio estis neniu alia krom Flora.

Flora estas favorata hundo, mezgranda, nigra kaj blanka, pande milda, bebe obeema, lepore timema. Mi ŝin tenas kvar jarojn kaj dorlotas kiel mian infanon. Ĉe mi ŝi neniam konas malsaton. Ĉiun tagon mi ŝin nutras per kokaĵo, porkaĵo, bovaĵo kaj lakto. Ŝi estas bone nutrita, nature dika kaj grasa.

Ekvidante ŝin, mi tuj frapis al mi la frunton: Ho! Kiel mi forgesis vin ekstere!

Tuj kiam ŝi ekvidis min, ŝi svingis tien-reen la voston, kvazaŭ min salutante.

Mi karesis jen ŝian kapon jen ŝian dorson kaj mildvoĉe diris, "Povra trezoro, mi vin forgesis kaj malsatigis!"

Ĉe tio, ŝi freneze eksaltis, sin ĵetis al mi. Mi ŝin prenis en la brakoj kaj lulis iom da tempo, kaj poste enkondukis ŝin endomen.

Mi donis al ŝi pelveton da nutraĵo. Ŝi, lupe malsata, forglutis tion en palpebruma daŭro, eĉ senmaĉe.

Ŝi saltis kaj petolis ĉirkaŭ min kvazaŭ hundide, danke lekante miajn manojn kaj mentonon. Flora bone scias dankemon. Ĝuste kiel dirite, preferas amiki kun hundo ol kun homo! Memoru: Kiu min amas, amu ankaŭ mian hundon! Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas!

Mi tenere batetis ŝian kapon kaj diris, "Estu kvieta kaj iru dormi! Mi preskaŭ mortos de dormemo. Mi volas en la liton!"

Ŝi, tre obeema, kuŝiĝis sur la kusenon. Mi enlitiĝis, malŝaltis la lampon. Strange, ke mi ne povis trovi la dormon.

Tamen Flora baldaŭ endormiĝis, eligis spasman ronketon ...

主题RSS Feed

powered by my little forum