头像

原创:La unua neĝo en la frua vintro

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, August 07, 2023, 08:28 (265天前)
编辑: Pipi, 时间: Monday, August 07, 2023, 08:34

原创: La unua neĝo en la frua vintro
初冬的第一场雪

Vekiĝinte de mia siesto, mi distiris kurtenojn kaj direktis mian rigardon ekster la fenestron. Ho, neĝis ekstere! Neĝflokoj plume flirtis en la aero. Tio estis la unua neĝo en la frua vintro. La falanta neĝo vatis la pejzaĝon.
午觉醒后,我拉开窗帘往外望。哈,外面下雪了!鹅毛大雪纷纷扬扬。这是初冬的第一场雪。落雪覆盖了景物。

Al mi plaĉegas fari promenon kaj ĝui freŝan aeron en neĝo.
我非常喜欢在下雪天散步和享受新鲜空气。

Ĵetinte surtuton sur miajn ŝultrojn, mi elhejmiĝis kun mia hundino Flora.
披上外套,我就和我的狗 —— 花花出去了。

La frosto pinĉis! Freŝe falinta neĝo, minimume kvarcole dika, knaris sub miaj piedoj.
好冷啊!刚下的雪至少有四寸厚。雪在脚下吱嘎作响。

Flora freneziĝis de ĝojo ĉe la vido de neĝo. Ŝi jen kuris tien-reen jen rulis sin en neĝo. Ŝajnis, ke ŝi tre ŝatas amuzi sin per neĝo.
花花一看见雪就乐疯了。她时而在雪上跑来跑去,时而打滚。好像她很喜欢玩雪。

Ni promenis proksimume duonhoron.
我们走了差不多半个钟头。

Neĝo falis ĉiam pli dense. Mi kaj Flora estis devigitaj iri returne hejmen.
雪越下越大。我和花花只好回家了。

Kiam mi akuŝis ĉi tiun ĵurnalon, neĝo ankoraŭ kirliĝas tra la tuta ĉielo ...
当我写这篇日记时,雪还在漫天飞舞 ......

(Teksto kaj foto de Pipi)


原创 Flora (Ĵurnalo 日记)

Frue en la mateno, je la sesa kaj duono mi ellitiĝis. Ekstere opakiĝis. Mi trarigardis la fenestron. "Ho, la neĝo rekomenciĝas!" Tio estas la dua neĝo en la vintro. Neĝo kirliĝis pelata de la vento kaj dense disflugis tra la tuta ĉielo. Ĉio estis envolvita en blanka neĝo.

Mi kaj Flora ambaŭ forlasis la hejmon cele al la holmo. Al mi tre plaĉas fari promenon kaj preni freŝan aeron en neĝa tago.

Mi estis antaŭe, Flora malantaŭ mi, kun pendola lango, jen trotante jen haltante por snufi trunkojn jen levante sian postan kruron por pisi.

Sur la sinua pado kuŝis dika tavolo da neĝo. Subite mia piedo glitis kaj mi falsidiĝis. Mi falis sur la kokcigon! "Aj —" mi grimacis pro la doloro.

"Helpon! Flora, helpu min! Venu al mi, tuj, tujtuj!" mi manvokis en la direkton de Flora.

Aŭdinte min, Flora unue konsterniĝis dum iom da tempo, poste kuregis plenrapide miadirekten. Ĉirkaŭsaltinte min kelkfojojn, ŝi alproksimiĝis al mi, poste snufis mian manon kaj lekis ĝin per sia tenera lango, fine ovris sian buŝon, firme tenis/prenis mian manikon per siaj dentoj, tiregante min.

Mi ŝtoniĝis de mirego. Mi neniam atendis, ke ŝi tiom komprenas homan aferon.

Mi sidiĝis, prenis ŝin en la genuojn. Miaj okuloj malsekiĝis. Mi ŝin lulis kaj glatumis, softante, "Bona filino, obeema filino, mi amas vin por ĉiam!"

......

Kiam mi hejmenrevenis kaj rakontis la okazintaĵon al mia edzino, ŝi, duone dube, duone surprizite, kvazaŭ ne kredante siajn orelojn, diradis, "Ĉu vere? Ĉu vere?"

"Mi ne mensogas!" mi diris firme. "Tio estas reala, ĝuste kiel vi kaj mi!"

主题RSS Feed

powered by my little forum