头像

《中国寓言百则》第21则 Tri Monavidaj Taoistoj

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 12, 2023, 07:50 (263天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabloj

世译:于涛,王丽华
输入:Pipi

第21则

Tri Monavidaj Taoistoj (Anonime)

Estas tri taoistoj, kiuj kune kolektis drogherbojn, forvendis ilin kaj dividis inter si la enspezon.

Iutage ili kolektis drogherbojn sur Tianbao-monto. Ĉe vesperiĝo, ili trovis amason da bronzaj monerojn enterigitaj. Ili ne povis forporti ĉiujn monerojn per unu fojo kaj decidis unue preni iom da por aĉeti vinon kaj viandon kaj forporti la ceterajn en la sekvanta mateno. Kaj unu el la taoistoj estis forsendita por aĉeti trinkaĵon kaj manĝaĵon. La aliaj gardis la monon.

La du taoistoj interkonsiliĝis:

"Prefere ni dividu la monon inter ni du. Ni mortigu lin!"

Tiu, kiu iris por aĉeto, pripensis survoje:

"Kia plezuro, se mi sola ricevu la monon. Mi venenu ilin!"

Ĉiu havis sian insidemon.

Kiam revenis la taoisto kun trinkaĵo kaj manĝaĵo, la aliaj du batmortigis lin per ŝpato. Kaj ili ĝoje drinkis kaj manĝis.

Ankaŭ ili mortis pro veneno, ĉe la moneroj.

《中国寓言百则》第21则 Tri Monavidaj Taoistoj

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Saturday, August 12, 2023, 14:00 (263天前) @ Pipi

kiel traduki la vortojn en cxinajn lingvojn ; Monavidaj Taoistoj
如何翻译?

主题RSS Feed

powered by my little forum