头像

《法老王》67

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 12, 2023, 10:48 (263天前)

第二卷

ĈAPITRO I
Ne malproksime de la urbo Pi-Bast estis la templo de l’ diino Hator.
En la monato Paoni (marto, aprilo), en la tago de la somera tagnoktegaleco, ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, kiam la stelo Sirius estis subironta, antaŭ la pordego de l’ templo haltis du vojaĝantaj pastroj kaj unu pentfaranto. Li iris nudpieda, havis cindron sur la kapo kaj estis kovrita per dika ĉifona tuko, sub kiu oni ne povis vidi lian vizaĝon. Malgraŭ la luma nokto oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj. Ili staris en la ombro de du statuoj de la diino kun bovina kapo, kiuj gardis la eniron de la templo kaj favore forigis de la nomeso Habu la peston, pereigan superakvon kaj sudajn ventojn.
Iom ripozinte, la pentanto falis sur la bruston kaj longe preĝis. Poste li leviĝis, prenis la kupran martelon kaj ekfrapis. La potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l’ templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn, super la argilajn domojn de l’ vilaĝanoj, super la arĝentajn akvojn de Nilo, kie la vekitaj birdoj respondis al ĝi per malforta ekkrio.
Post longa momento, post la pordego eksonis murmuro kaj demando:
– Kiu nin vekas?
– Dia sklavo, Ramzes – respondis la pentofaranto.
– Por kio vi venis?
– Por la lumo de la saĝo.
– Kiajn rajtojn vi havas?
– Mi ricevis la unuan pastran benon kaj dum la grandaj procesioj en la interno de l’ temploj mi portas la torĉon.
La pordego larĝe malfermiĝis. En ĝi staris pastro en blanka vesto kaj etendinte la manon diris malrapide kaj klare:
– Eniru. Kiam vi trapasos la sojlon, nia trankvilo ekloĝu en via animo kaj plenumiĝu viaj deziroj, por kiuj en humila preĝo vi petegas la diojn.
Kiam la pentofaranto falis al liaj piedoj, la pastro, farante iajn signojn super lia kapo, murmuretis:
– En la nomo de tiu, kiu estas, estis kaj estos... Kiu ĉion kreis... Kies spiro estas la eterna vivo kaj plenigas la mondon videblan kaj nevideblan...
Kaj kiam la pordo fermiĝis, la pastro prenis Ramzeson je la mano. En la krepusko, inter grandegaj kolonoj de la vestiblo, li kondukis lin al la destinita por li ĉambro. Tio estis malgranda ĉelo, lumigata per peĉa torĉo. Sur la ŝtona planko kuŝis fasko de seka herbo, en angulo staris kruĉo kun akvo kaj apude hordea pano.
– Mi vidas, ke ĉi tie mi efektive ripozos post la festenoj ĉe la nomarĥoj!... – ekkriis gaje Ramzes.
– Pensu pri la eterneco! – diris la pastro kaj foriris.
La respondo malagrable tuŝis la princon. Kvankam li estis malsata, li ne manĝis la panon, ne trinkis la akvon. Li sidiĝis sur la herbo, kaj rigardante siajn piedojn, vunditajn en la vojaĝo, li demandis: por kio li venis ĉi tien?... kial li propravole forlasis sian altan postenon?...
Vidante la murojn de la ĉelo kaj ĝian malriĉecon, Ramzes rememoris la infanajn jarojn, pasigitajn en la pastra lernejo. Kiom da bastonaj batoj li ricevis tie!... kiom da noktoj li pasigis por puno sur la ŝtona planko!... Ramzes ankaŭ nun sentis tiun malamon kaj timon, kiun inspiris al li iam la severaj pastroj, kiuj respondis ĉiujn liajn petojn kaj demandojn per la sama frazo: “Pensu pri la eterneco!...” Post kelkmonata brua vivo fali en tian silenton, ŝanĝi la princan kortegon je mallumo kaj izoleco, kaj anstataŭ festenoj, virinoj kaj muziko senti ĉirkaŭ si kaj super si la pezon de la muroj...
– Mi freneziĝis!... mi freneziĝis!... – diris al si Ramzes.
Estis unu momento, kiam li volis tuj forlasi la templon; sed poste li ekpensis, ke eble oni ne malfermos al li la pordon. La vido de la malpuraj piedoj, de la cindro, kiu falis el liaj haroj, la vulgareco de la ĉifona vesto, ĉio ĉi estis por li abomena!... Se li almenaŭ havus sian glavon!... Sed en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu vesto ĉu li kuraĝus uzi ĝin?
Li eksentis nevenkeblan timon, kaj tio rekonsciigis lin. Li rememoris, ke la dioj en la temploj sendas al la homoj timon, kaj ke ĝi estas la unua ŝtupo al la saĝo.
– Mi ja estas la vic-reĝo kaj kronprinco – pensis li – kion oni povas fari al mi ĉi tie?...
Li leviĝis kaj eliris el sia ĉelo. Li estis en granda korto, ĉirkaŭita de kolonoj. La steloj hele lumis, li do rimarkis en unu fino de la korto grandegajn pilonojn, en la alia malfermitan eniron en la templon.
Li iris tien. Ĉe la pordo regis mallumo, kaj ie malproksime brulis kelke da lampoj, kvazaŭ flugantaj en la aero. Post momento li ekvidis inter la eniro kaj la lumoj tutan densan arbaron de dikaj kolonoj, kies suproj disfluis en la mallumo. Pli profunde, eble kelkcenton da paŝoj de li, oni povis vidi malklare la grandegajn piedojn de la sidanta diino kaj ŝiajn manojn apogitajn sur la genuoj, de kiuj malforte rebrilis la lumo de la lampoj.

头像

《法老王》67 读书笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, August 12, 2023, 10:49 (263天前) @ Pipi

《法老王》 读书笔记

1. Li iris nudpieda, havis cindron sur la kapo kaj estis kovrita per dika ĉifona tuko, sub kiu oni ne povis vidi lian vizaĝon.

—— nudpieda为主语表语。sub kiu为定从。

2. La potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l’ templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn, super la argilajn domojn de l’ vilaĝanoj, super la arĝentajn akvojn de Nilo, kie la vekitaj birdoj respondis al ĝi per malforta ekkrio.

—— trakuris, resaltis, forflugis, 均为拟人修辞格。 kie为定从。

3. En la nomo de tiu, kiu estas, estis kaj estos... Kiu ĉion kreis... Kies spiro estas la eterna vivo kaj plenigas la mondon videblan kaj nevideblan...

—— En la nomo de,也可:Nome de 以 ...... 的名义,代表。还有:per la nomo de ... *Je l' nomo de la dioj! 他妈的! de tiu, kiu为定从。Kiu和Kies均为定从。

4. Kaj kiam la pordo fermiĝis, la pastro prenis Ramzeson je la mano. En la krepusko, inter grandegaj kolonoj de la vestiblo, li kondukis lin al la destinita por li ĉambro.

—— kiam引导时从。prenis Ramzeson je la mano牵着Ramzeso的手。destinita por li分短作定修饰la ĉambro.

5. Ramzes ankaŭ nun sentis tiun malamon kaj timon, kiun inspiris al li iam la severaj pastroj, kiuj respondis ĉiujn liajn petojn kaj demandojn per la sama frazo:

—— kiun定从。inspiri al iu timon 使人感到害怕。kiuj定从。

6. Estis unu momento, kiam li volis tuj forlasi la templon;

—— kiam定从。

7. La vido de la malpuraj piedoj, de la cindro, kiu falis el liaj haroj, la vulgareco de la ĉifona vesto, ĉio ĉi estis por li abomena!...

—— ĉio ĉi为同位语。kiu定从。

8. La steloj hele lumis, li do rimarkis en unu fino de la korto grandegajn pilonojn, en la alia malfermitan eniron en la templon.

—— en la alia malfermitan eniron en la templon 其中省略了与前面相同的部分:(li do rimarkis) en la alia (fino de la korto) malfermitan eniron en la templon. 而malfermitan eniron作rimarkis的宾语,eniron en la templon 通往神庙的入口。la templon用宾格,表示运动方向。

9. Ĉe la pordo regis mallumo

—— 门口一片漆黑。

10. Pli profunde, eble kelkcenton da paŝoj de li, oni povis vidi malklare la grandegajn piedojn de la sidanta diino kaj ŝiajn manojn apogitajn sur la genuoj, de kiuj malforte rebrilis la lumo de la lampoj.

—— eble kelkcenton da paŝoj de li 大概离他几百步远。de kiuj后定。

主题RSS Feed

powered by my little forum